Ŝablono-Diskuto:Informkesto firmao

Page contents not supported in other languages.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus preskaŭ komplete kreis ŝablonon "informkesto entrepreno", kun enhavo komparebla al tiu ĉi ŝablono, nur ĉar mi ne trovis tiun ĉi informkeston. Domaĝe. Nur ĵus antaŭ la enretigo mi tamen trovis la jam ekzistantan informkeston, do nun forĵetas mian verkaĵon kaj aldonis kategoriojn kaj intervikiajn ligilojn al la ekzistanta informkesto. Nemalofte la manko de kategorioj kaj intervikiaj ligiloj vere kreas duoblan laboron... Suspir'.

ThomasPusch 20:32, 21. Nov 2009 (UTC)

En aŭgusto 2016 Gamliel Fishkin aldonis aŭtomatan prenon de la fondojaro el vikidatumoj, kaj aranĝis ke al la paĝo aŭtomate aldoniĝu kategorio "Organizaĵoj fonditaj en {{{fondo}}}". Tiaj kategorioj laŭ la modelo "Organisations established in [jaro]" kaj pli detale "Companies established in [jaro]" ekzistas en la angla vikipedio kaj ankaŭ en 20 aliaj vikipedioj, sed neniel en ĉiuj grandaj vikipediaj projektoj. Kaj en la esperantlingva vikipedio estas ĝenerala kategorio Organizaĵoj laŭ fondojaroj, kiu nun havas ekzakte 89 jarajn kategoriojn inter la jaroj 1663 kaj 2016 (gamo de 353 jaroj). Inter tiuj kategorioj, permane kreitaj, mankas 264 kategorioj, antaŭe (multegaj jaroj, sed ne en ĉiuj kreiĝis iu organizaĵo kun artikolo en la e-lingva vikipedio) kaj poste (nun nur la nuna jaro 2017, sed venos pliaj) aldone multaj aliaj kategorioj. Se redaktanto mem aldonas kategorion, la persono mem vidas la ruĝan ligilon kaj povas mem krei la kategorion laŭ alia jaro. Sed la vikidatuma aŭtomatismo kompreneble ne kreas novajn kategoriojn, kaj do nun estas multaj paĝoj kun novaj ruĝaj ligiloj de kategorioj (unu el la tre multaj estas ekzemple la firmao Pratt & Whitney). Ĉu sencas havi tiujn multegajn kategoriojn de organizaĵoj laŭ fondojaroj? Kaj ĉu sencas aŭtomate per tiu ĉi informkesto krei multajn kategoriajn ruĝajn ligilojn? Se jes, tiam iu volontulo devas krei la multajn kategoriojn ... ĉar ruĝaj, aŭtomate kaj senpripense kreitaj kategorioj tute ne helpas al orientiĝo, nur ekzistantaj kategorioj helpas. Se ne estos alia volontulo, laŭ mia kompreno tiu tasko estus tiu de Gamliel Fishkin mem, kiu instigis la multegajn novajn kategoriojn. Se la kategorioj ekzistos, mi neniel plendos (kvankam multaj grandaj vikipedioj bone vivas sen ili). Tamen nun la laboro estas nur duonfarita. Mi tial atentigos ankaŭ al Gamliel persone. ThomasPusch (diskuto) 22:31, 1 jul. 2017 (UTC)Reply[respondi]

Fuŝo pri malfonda jaro[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la informkesto en Rusia-amerika kompanio ial montras kiel malfondan jaron "1866", kvankam en la rilata Vikidatuma ero legeblas tute klare "1867". Kial? - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:08, 27 sep. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Nova paramerto: bildo[redakti fonton]

Ĉu oni povas aldoni tiun novan parametron?

ĉar multfoje ja estas aldonita bildo en la vikidatumoj.

Kaj parametro bildo kutime venas kun parametro bildo_priskribo 

Sj1mor (diskuto) 13:37, 24 mar. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Sugestojn por novaj videblaj parametroj[redakti fonton]

Mi sugestas aŭtomate elpreni de vikidatumoj la jenajn parametrojn (ĉiuj estas listoj):

posedata de P127

filiaj kompanioj P355

posedataj kompanioj P1830

Mi antaŭdankas. Sj1mor (diskuto) 14:33, 14 apr. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Farite Sj1mor (diskuto) 15:23, 14 apr. 2023 (UTC)Reply[respondi]