Fomito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fomito (neologismo, ne en PIV) aŭ infektita objekto, en epidemiologio estas nevivanta objekto aŭ surfaco, kontaminata per mikro-organismoj[1], kiuj povas porti kaj transmisii patogenojn, kiuj verŝajne kontaminas aliajn objektojn, bestojn aŭ homojn, tiel ludante rolon en la disvastiĝo de kontaĝa malsano. Patogenoj kiel la gripa viruso aŭ SARS-Cov-2 povas esti transdonataj per fomitoj[2]. Ekzemploj de fomitoj inkluzivas objektojn kiel butonojn, pordotenilojn kaj skatolojn. Kiam infektita persono ne lavas siajn manojn post tusado aŭ ternado, kaj tiam tuŝas ĉi tiujn surfacojn estas manieroj kiel viruso povas kontamini tiujn objektojn[3].

Patogenoj kiel la gripa viruso aŭ la SARS-Cov-2 povas esti transdonataj per fomitoj.

Iu ajn senviva objekto (ankaŭ nomata pasiva vektoro), kiu, kiam ĝi estas poluita aŭ elmetita al infektaj agentoj (kiel patogenaj bakterioj, virusoj aŭ fungoj), povas transdoni malsanojn al nova gastiganto. Poluado povas okazi kiam unu el ĉi tiuj objektoj venas en kontakto kun korpaj sekrecioj, kiel naza likvaĵo, vomaĵo aŭ fekaĵo. Multaj kutimaj objektoj povas subteni patogenon ĝis persono kontaktas la patogenon, pliigante la eblon al infektiĝo.

Haŭtĉeloj, haroj, vestaĵoj kaj litaĵoj ofte estas fontoj de poluado. Transdono de malsano per ĉi tiu vojo povas do okazi hejme, en hospitalo aŭ en alia institucio, kie homoj loĝas.

Fomitoj ofte asociiĝas kun infektoj akiritaj en hospitaloj. Stetoskopoj estas ekzemplo de fomitoj asociitaj kun sanservo. Steriligo de tiaj objektoj malhelpas la riskon je infekto.

Neporozaj surfacoj (kiel ekzemple pordoklinkoj) ofte pli bone transdonas patogenojn ol porozaj surfacoj (kiel ekzemple monbiletoj). Ĉi tio estas ĉar porozaj materialoj pli bone absorbas kaj kaptas la patogenon, kio malfaciligas ĝian disvastiĝon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fomites Arkivigite je 2020-11-27 per la retarkivo Wayback Machine, 30 Terms and Phrases Used by Public Health Officials When Talking About COVID-19, CDC, Atlanta, Usono
  2. (en) Div. aŭtoroj. Early recognition of a potential outbreak, in: Prevention and control of outbreaks of seasonal influenza in long-term care facilities: a review of the evidence and best-practice guidance Arkivigite je 2020-04-21 per la retarkivo Wayback Machine, Monda Organizaĵo pri Sano (WHO), Aprilo, 2017, paĝoj 43 (pdf p.58)
  3. (en) Defining COVID-19 Terms: Fomite, la 30-an de aprilo 2020, ACHI