Our World in Data

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Our World in Data
emblemo
retejoneprofitcela organizaĵo • elektronika publikaĵo
Komenco 2011 vd
Fondinto(j) Max Roser vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Vivdaŭro en 1800, 1950 kaj 2015

Nia Mondo en Datumoj (angle Our World in Data, akronime OWID) estas scienca enreta eldonaĵo fokusanta pri grandaj tutmondaj problemoj kiel malriĉeco, malsano, malsato, klimata ŝanĝo, milito, ekzistecaj riskoj kaj malegaleco [1].

Ĝi plenumas sian mision per kolektado kaj prezentado de empiriaj datumoj kaj rezultoj montrantaj la ŝanĝon en vivkondiĉoj tra la mondo. La rezultoj estas montrataj per interagaj grafikaĵoj kaj mapoj, kiuj montras ŝanĝiĝantajn tendencojn laŭ lando kaj regiono. La celo estas montri kiel la mondo ŝanĝiĝas kaj la kialojn de ĉi tiuj ŝanĝoj.

Ĉi tiu publikaĵo estas evoluigita ĉe la Universitato de Oksfordo fare de socia historiisto kaj evoluekonomiisto Max Roser [2]. Ĝi kovras larĝan gamon de temoj tra multaj akademiaj disciplinoj: Tendencoj en sano, manĝhavebleco, kresko kaj enspezdistribuo, perforto, rajtoj, militoj, kulturo, energiuzo, edukado, kaj ŝanĝoj en la medio estas analizitaj kaj montritaj en ĉi tiu retpublikaĵo..

OurWorldInData estas havebla kiel publika bono :

  • La tuta eldonaĵo estas libere havebla,
  • La datumoj publikigitaj en la retejo estas disponeblaj por elŝuto,
  • Ĉiuj bildigoj kreitaj por retpublikado estas disponeblaj laŭ la permesilo Krea Komunaĵo [3],
  • La iloj por publikigi OurWorldInData kaj krei la bildigojn estas disponeblaj por reuzo ( malfermfonto havebla sur GitHub ) uzante Laravel Framework por la servilo kaj Backbone.js sur la kliento kune kun NVD3.js por la grafikaĵoj.

OurWorldInData estas nuntempe financita per malgrandaj individuaj donacoj de la legantoj de la publikaĵojn [4].

Notindas ke la datumoj estas vaste uzata en amaskomunikilaro. Ĝi ankaŭ estas uzata en instruado de ekonomikistoj, historiistoj kaj internaciaj evoluaj ekspertoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About. Arkivita el la originalo je 5 October 2018. Alirita 2019-08-23.
  2. The Oxford Martin Programme on Global Development. Arkivita el la originalo je 5 June 2019. Alirita 2019-06-05.
  3. Our World in Data (27 Feb 2023). (footer)
  4. How We're Funded. Arkivita el la originalo je 4 December 2021. Alirita 2022-04-22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]