Hidroksiklorokino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hidroksiklorokino
Struktura formulo
Hydroxychloroquine.svg
Hydroxychloroquine.png
Ĝeneralaĵoj
Nomo Hidroksiklorokino
Kemia formulo Hidroksiklorokino
Nomo laŭ IUPAK
CAS-numero-kodo 118-42-3
PubChem-kodo 3652
ChemSpider-kodo

3526

SMILES
Komercaj nomoj

Plaquenil, aliaj

Karakterizaĵoj
Molmaso

335,872

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Hidroksiklorokino (komerca marko Plaquenil) estas kontraŭmalaria kuracilo, derivaĵo de 4-aminokinolino. Ĝi havas ankaŭ moderan imunosubpreman, specifan kaj nespecifan kontraŭinflaman efikon ĉe aŭtoimunaj malsanoj. Ĝi estis kreita en 1955[1].

Mekanismo[redakti | redakti fonton]

Hidroksiklorokino estas malforta bazo, do ĝi povas troviĝi en medio kun neŭtrala pH (ekzemple en sero) senŝanĝe kaj facile penetras tra ĉelaj membranoj. Enirinte la ĉelon kaj interagante kun jonoj de hidrogeno de acida medio de enĉelaj lizosomoj, ĝi ne povas folasi ilin. Depende de la ĉela pH ĝi povas penetri internen en granda kvanto tiel ke ĝia koncentriĝo ene de la ĉelo povas 100-oble superi tiun en sero. Pro detenado de jonoj de hidrogeno fare de hidroksiklorokino, enĉela pH altiĝas, kaŭzante gravajn fiziologiajn sekvojn: malkreskas sintezo de certaj proteinoj (inkluzive de aŭtoantikorpoj), rompiĝas interago kun certaj receptoroj, malaltiĝas proliferado de limfocitoj kaj interago de naturaj mortigantoj, malkreskas produktado de citokinojfaktoro de tumora nekrozo α (iFTNα), interleŭkinoj 1 kaj 6[2][3]. Tio klarigas imunoaltigan, kontraŭinflaman, sendolorigan, antiagregan, hipoglikemian, hipolipidemian kaj antiproliferadan efikojn de hidroksiklorokino[4][3]. Ĝi havas ankaŭ lumprotektan efikon rilate haŭtdamaĝojn, eble klarigeblan per antioksida efiko de la kemiaĵo[1].

Hidroksiklorokino de diversaj fabrikantoj.

Lupuso[redakti | redakti fonton]

Efikecon de hidroksiklorokino en kuracado de lupuso konfirmis en 1955-1957 tri esploroj[1].

Mekanismo de tiu efiko estas malklara. Kompare al glukokortiroidoj kaj kemioterapiaj agentoj hidroksiklorokino havas prokrastitan efikon, kiu komenciĝas 4 ĝis 12 semajnojn post ĝia ekuzo. Pacientoj kuracataj per ĝi malpli ofte suferas je akompanaj infektoj, inkluzive virusajn kaj fungajn. Ĉe pli ol 50% de la pacientoj ĝi malaltigas aktivecon de lupuso[5]. Kaze de gravaj akutiĝoj de lupuso (kun engaĝiĝo de la renoj, la centra nerva sistemo, gravaj hematologiaj perturboj) hidroksiklorokino ankaŭ donis pozitivan, sed malpli fortan efikon. Al pacientoj kun lupusa nefrito ĝi estas preskribata kiel helpa kuracilo, ebliganta pli rapide atingi remiton. Rimarkindas ke pacientoj, kiuj ekde komenco de lupuso ne havis nefriton kaj estis kuracataj per hidroksiklorokino, kun tempopaso malpli ofte suferis je renaj damaĝoj ol pacientoj, kiuj ne ricevis ĝin (ОR 0,35, 95% CI 0,19—0,65; p=0,001)[6]. 24-semajna epidemiologia duobla hazardigita esploro en Kanado montris ke ĉe pacientoj kun minimuma aktiveco de lupuso, ĉesigintaj prenadon de hidroksiklorokino, modera klinika akutiĝo okazis 2,5-oble pli ofte[7]. Oni rekomendas preskribi hidroksiklorokinon al ĉiuj pacientoj kun lupuso kaj daŭrigi ĝian uzadon eĉ se aktiveco de lupuso mankas — por subteni remiton.

Esploroj montris ke ĝi ankaŭ plibonigas lipidan profilon ĉe ĉiuj pacientoj, inkluzive tiujn kiuj uzis glukokortiroidojn[6]. Hidroksiklorokino malaltigas nivelon de ĝenerala kolesterolo, kolesterolo de lipoproteidoj de malalta kaj malaltega denseco, trigliceridoj, kaj kontribuas al grava altiĝo de nivelo de kolesterolo de alta denseco, do ĝi transformas proaterogenan lipidan profilon je tiu antiaterogenan[8][9][10][11]. Tamen C. Chung kun kunaŭtoroj, esplorintaj 102 pacientojn kun lupuso kaj trovintaj ĉe 30% el ili metabolan sindromon, ne rimarkis protektan efikon de hidroksiklorokino rilate tiun sindromon[12]. Eble ĝi efikas ankaŭ rilate aterosklerozon kaj trombozojn, sed datumoj pri tio ankoraŭ malmultas[13][14].

Haveblas pruvoj ke osta minerala denseco ĉe pacientoj, kiuj prenis dum longa tempo hidroksiklorokinon, estas pli alta, speciale en vertebraro[14], do ĝi utilas por preventado de ostoporozo.

Esplorado farita en Israelo averaĝe dum 45 monatoj kun 151 pacientoj kaj bazita sur SLICC/ACR Damage Index montris rean kaj sendependan ligon inter uzado de hidroksiklorokino kaj indekso de damaĝo (p=0,02). Oni konstatis ankaŭ pli altan postvivadon sen nerenverseblaj damaĝoj de organoj kompare al pacientoj, kiuj ne ricevis la kuracilon (p<0,001). Granda pluretna esploro LUMINA («Lupus in Minorities: Nature vs Nurture»), inkludinta 518 pacientojn kun lupuso, ankaŭ montris protektan efikon de hidroksiklorokino rilate kreskon de organaj damaĝoj (ОR 0,73, 95% CI 0,34—0,87)[15]. Dum tiu ĉi esploro mortis 17% de la pacientoj, ne ricevintaj hidroksiklorokinon kaj nur 5% ricevintaj ĝin (p<0,001)[16]. Do du menciitaj esploroj montris malaltiĝon de morteco je pli ol 50%.

Hidroksiklorokino malpli ofte kaŭzas flankefikojn kompare al klorokino (14,7% kaj 28,4%, p<0,001). Nombro de flankefikoj draste malkreskas se la dozo ne superas 400 mg/tage (≤6,5 mg/kg)[17][2][5].

Plej oftaj kaj malgravaj flankefikoj estas stomako-intestaj (naŭzo, ventrodoloro, diareo), kiuj renkonteblas ĉe 0-2% de la pacientoj, kaj la haŭtaj (urtikario, juko, morbilosimilaj erupcioj), kiuj renkonteblas ĉe 2-10%. Flankefikoj rilataj al la centra nerva sistemo kutime estas malgravaj kaj renverseblaj, kutime temas pri kapdoloro (1,3% de la pacientoj) kaj kapturniĝo. Ege malofte povas aperi tinito, sendormeco kaj incitiĝemo. La plej grava flankefiko estas retinopatio: dum esploroj kiuj inkludis 2043 pacientojn, ricevintajn hidroksiklorokinon pli ol 10 jarojn, retinopatio estis trovita ĉe 0,1%. Pro tio oni rekomendas dozon ≤6,5 mg/kg kaj regulan oftalmologian ekzamenadon post ses monatoj. Kaze de apero premakulopatio kaj makulopatio necesas provizore nuligi hidroksiklorokinon. Ĉiuj ŝanĝoj de la retino kutime estas renverseblaj. Foje pacientoj, antaŭnelonge komencintaj prenadon de hidroksiklorokino, plendas pri malfacileco fokusi rigardon je iu aĵo. Tio estas kaŭzata de influo de la kuracilo sur la okulajn muskolojn, kio estas ne progresonta kaj ne minacas vidadon. Kutime kun tempopaso tiu efiko malprogresas. Kaze de alta dozo povas aperi sedimentiĝoj sur korneo, kiuj ne estas prediktoroj de retinopatio kaj ne devas sekvigi ĉesigon de la terapio[2][5].

Foje aperas neŭromiopatio, kies diferenco de inflama miopatio estas ke malofte (≈ ĉe 18%) kaj tre malgrave altiĝas nivelo de muskolaj fermentoj. Definitive diferencigi ilin eblas nur per histologia ekzameno, esplorata sub elektronika mikroskopo (luma mikroskopio ofte donas false negativan rezulton). Se miopation kaŭzis hidroksiklorokino, formiĝas citoplamsaj lipidaj enkludaĵoj (korpoj de malregula formo kaj mjeloidaj korpoj ligitaj al lizosomoj de miocitoj). Tio estas nekaraktera por aliaj muskolaj malsanoj escepte de lipofuscinozo — malofta malsano, rilata al akumuliĝo de lipidoj en diversaj histoj[18].

Malsame ol klorokino, ĝi ne kaŭzas perturbojn en la kora konduktiveco[19].

Esploroj de lupuso kaj gravedeco montris ke gravedulinoj, kiuj ĉesigis hidroksiklorokinon antaŭ koncipo aŭ en la unua trimestro, alfrontis pli aktivan lupuson ol tiuj, kiuj daŭrigis la terapion (200-400 mg/tage). Sed tio rilatas al malgravaj akutiĝoj, ĉar pli gravaj kiel kresko de proteinurio kaj trombocitopenio okazis same ofte. Krome gravedulinoj, kiuj plu prenis hidroksiklorokinon, uzis malpli altajn dozojn de glukokortiroidoj. Hidroksiklorokino penetras tra placento kaj potenciale povas kaŭzi denaskajn difektojn. Tamen esploro de Kirk Sperber kun kunaŭtoroj montris ke tiaj difektoj renkontiĝas ĉe idoj de patrinoj kuracataj per hidroksiklorokino (n=515) ne pli ofte ol ĉe la aliaj virinoj[20].

Hidroksiklorokino povas akumuliĝi en la histoj, tempo de ĝia duoniĝo estas longa (6-8 semajnoj), do oni opinias ke ĉesigi ĝin antaŭ aŭ komence de gravedeco ne havas sencon[21]. En ĉiuj esploroj oni substrekas ke uzado de hidroksiklorokino ne asociiĝas kun senintencaj abortoj, morto de la feto kaj antaŭtempaj akuŝoj. Sekureco de hidroksiklorokino dum mamnutrado estas plu diskutata. Hidroksiklorokino kaj ĝiaj bioaktivaj metabolitoj penetras patrinan lakton, sed hidroksiklorokino estas 2-3-oble malpli toksa ol klorokino kaj malpli longe restas en la histoj[22]. Periodo de ĝia duoniĝo en plasmo estas 5 tagoj (klorokino — 5-9 tagoj)[23]. Kiel malforta bazo ĝi dissolviĝas en patrina lakto, joniziĝante en ĝia neŭtrala medio. Kun patrina lakto bebo ricevas 0,06—0,2 de hidroksiklorokino, kio estas malpli ol la sekura dozo (6,5 mg/kg) por plenkreskuloj. Observado de infanoj, kies patrinoj ricevadis hidroksiklorokinon dum gravedeco, daŭrinta pli ol kvar jarojn, konfirmis sekurecon de ĝia uzado.

Esploro de J. James kaj kunaŭtoroj montris, ke ĉe 130 pacientoj kun lupussimila sindromo uzado de hidroksiklorokino grave altigis periodon ĝis apero de novaj simptomoj, ebligintaj diagnozi lupuson (1,08 kontraŭ 0,29 jaro, p=0,018)[24].

Hidroksiklorokino (same kiel klorokino) helpas preventi malignajn tumorojn. G. Ruiz-Irastorza kun kunaŭtoroj observis 235 pacientojn kun lupuso kaj konstatis, ke inter ne ricevintaj kontraŭmalariajn kuracilojn malignaj tumoroj aperis ĉe 13%, dum inter kuracataj per ili — nur ĉe 1,3% (p<0,001)[25].

Esploro de LUMINA montris ke hidroksiklorokino povas havi protektan efikon rilate spasman sindromon (episindromo) ĉe lupuso. Mekanismo de tiu influo estas malklara, eble temas pri kombino de kontraŭinflama, antitromboza kaj antiagrega efikoj[26].

L.J. Dawson kun kunaŭtoroj esploris influon de hidroksiklorokino sur funkciadon de salivaj glandoj ĉe Sjögren-sindromo kaj, konsiderante ke hidroksiklorokino, inhibante aktivecon de kolinesterazo en la salivaj glandoj, altigas sekreciadon de salivo, rekomendis uzi ĝin por plibonigi funkciadon de salivaj glandoj ĉe tiu malsano[27].

COVIM-19[redakti | redakti fonton]

Donald Trump rakontas ke li uzas hidroksiklorokinon. La 18-a de majo 2020

La 18-an de majo 2020 usona prezidanto Donald Trump rakontis al ĵurnalistoj, ke li uzas hidroksiklorokinon por eviti la KOVIM-19. Tio estisgis vastan kritikon fare de fakuloj, ĉar efikeco de tiu ĉi kuracilo kontraŭ la nova kronviruso estis nepruvita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Лисицына, Т.А.; Кошелева Н.М. (2010). “Антималярийные препараты в терапии системной красной волчанки: прошлое, настоящее, будущее”, Современная ревматология (ru) 4 (2), p. 81. doi:10.14412/1996-7012-2010-608. Alirita 26-08-2020.. 
  2. 2,0 2,1 2,2 Rynes, R. I. (7-1997). “Antimalarial drugs in the treatment of rheumatological diseases”, British journal of rheumatology (en) 36 (7), p. 799–805. doi:10.1093/rheumatology/36.7.799. Alirita 01-09-2020.. 
  3. 3,0 3,1 Fox, R. (6-1996). “Anti-malarial drugs: possible mechanisms of action in autoimmune disease and prospects for drug development”, Lupus (en) 5 (1), p. 799–805. doi:10.1177/0961203396005001031. Alirita 02-09-2020.. 
  4. Имаметдинова, Н.В.; Чичасова Г.Р., Насонов Е.Л. (06-04-2009). “Место Плаквенила в современной терапии ревматоидного артрита”, РМЖ (ru) (7), p. 487. Alirita 02-09-2020.. 
  5. 5,0 5,1 5,2 Ruiz-Irastorza, G.; M. Ramos-Casals, P. Brito-Zeron, M. A. Khamashta (01-2010). “Clinical efficacy and side effects of antimalarials in systemic lupus erythematosus: a systematic review”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 69 (1), p. 20–28. doi:10.1136/ard.2008.101766. Alirita 02-09-2020.. 
  6. 6,0 6,1 Petri, M.; Yadla N., Goldman D. (1995). “Predictors of new development of proteinuria in SLE (abstr)”, Arthritis & Rheumatology (en) (38), p. 314. Alirita 02-09-2020.. 
  7. Canadian Hydroxychloroquine Study Group (17-01-1991). “A randomized study of the effect of withdrawing hydroxychloroquine sulfate in systemic lupus erythematosus”, The New England Journal (en) 324 (3), p. 150–154. doi:10.1056/NEJM199101173240303. Alirita 02-09-2020.. 
  8. Borba, E. F.; E. Bonfá (04-2001). “Longterm beneficial effect of chloroquine diphosphate on lipoprotein profile in lupus patients with and without steroid therapy”, The Journal of Rheumatology (en) 28 (4), p. 780–785. Alirita 02-09-2020.. 
  9. Tam, L. S.; D. D. Gladman, D. C. Hallett, P. Rahman, M. B. Urowitz (09-2000). “Effect of antimalarial agents on the fasting lipid profile in systemic lupus erythematosus”, The Journal of Rheumatology (en) 27 (9), p. 2142–2145. Alirita 02-09-2020.. 
  10. Rahman, P.; D. D. Gladman, M. B. Urowitz, K. Yuen, D. Hallett, I. N. Bruce (09-1999). “The cholesterol lowering effect of antimalarial drugs is enhanced in patients with lupus taking corticosteroid drugs”, The Journal of Rheumatology (en) 26 (2), p. 325–330. Alirita 02-09-2020.. 
  11. Petri, M.; C. Lakatta, L. Magder, D. Goldman (03-1994). “Effect of prednisone and hydroxychloroquine on coronary artery disease risk factors in systemic lupus erythematosus: a longitudinal data analysis”, The American Journal of Medicine (en) 96 (3), p. 254–259. doi:10.1016/0002-9343(94)90151-1. Alirita 02-09-2020.. 
  12. Chung, Cecilia P.; Ingrid Avalos, Annette Oeser, Tebeb Gebretsadik, Ayumi Shintani, Paolo Raggi, C. Michael Stein (02-2007). “High prevalence of the metabolic syndrome in patients with systemic lupus erythematosus: association with disease characteristics and cardiovascular risk factors”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 66 (2), p. 208–214. doi:10.1136/ard.2006.054973. Alirita 02-09-2020.. 
  13. Selzer, F.; K. Sutton-Tyrrell, S. Fitzgerald, R. Tracy, L. Kuller, S. Manzi (04-2001). “Vascular stiffness in women with systemic lupus erythematosus”, Hypertension (en) 37 (4), p. 1075–1082. doi:10.1161/01.hyp.37.4.1075. Alirita 03-09-2020.. 
  14. 14,0 14,1 Лисицына, Т.А.; Кошелева Н.М. (2010). “Антималярийные препараты в терапии системной красной волчанки: прошлое, настоящее, будущее”, Современная ревматология (ru) 4 (2), p. 82. doi:10.14412/1996-7012-2010-608. Alirita 26-08-2020.. 
  15. Fessler, Barri J.; Graciela S. Alarcón, Gerald McGwin Jr., Jeffrey Roseman, Holly M. Bastian, Alan W. Friedman, Bruce A. Baethge, Luis Vilá, John D. Reveille, LUMINA Study Group (05-2005). “Systemic lupus erythematosus in three ethnic groups: XVI. Association of hydroxychloroquine use with reduced risk of damage accrual”, Arthritis & Rheumatology (en) 52 (5), p. 1473–1480. doi:10.1002/art.21039. Alirita 03-09-2020.. 
  16. Alarcón, Graciela S.; Gerald McGwin Jr., Jeffrey Roseman, Holly M. Bastian, Alan W. Friedman, Bruce A. Baethge, Luis Vilá, John D. Reveille, LUMINA Study Group (9-2007). “Effect of hydroxychloroquine on the survival of patients with systemic lupus erythematosus: data from LUMINA, a multiethnic US cohort (LUMINA L)”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 66 (9), p. 1168–1172. doi:10.1136/ard.2006.068676. Alirita 03-09-2020.. 
  17. Aviña-Zubieta, J. A.; G. Galindo-Rodriguez, S. Newman, M. E. Suarez-Almazor, A. S. Russell (10-1998). “Long-term effectiveness of antimalarial drugs in rheumatic diseases”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 57 (10), p. 582–587. doi:10.1136/ard.57.10.582. Alirita 03-09-2020.. 
  18. Casado, E.; J. Gratacós, C. Tolosa, J. M. Martínez, I. Ojanguren, A. Ariza, J. Real, A. Sanjuan, M. Larrosa (3-2006). “Antimalarial myopathy: an underdiagnosed complication? Prospective longitudinal study of 119 patients”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 65 (3), p. 385–390. doi:10.1136/ard.2004.023200. Alirita 03-09-2020.. 
  19. Costedoat-Chalumeau, N.; J-S. Hulot, Z. Amoura, G. Leroux, P. Lechat, C. Funck-Brentano, J.-C. Piette (5-2007). “Heart conduction disorders related to antimalarials toxicity: an analysis of electrocardiograms in 85 patients treated with hydroxychloroquine for connective tissue diseases”, Rheumatology (en) 46 (5), p. 808–810. doi:10.1093/rheumatology/kel402. Alirita 03-09-2020.. 
  20. Sperber, Kirk; Christine Hom, Chun Peng Chao, Deborah Shapiro, Julia Ash (13-5-2009). “Heart conduction disorders related to antimalarials toxicity: an analysis of electrocardiograms in 85 patients treated with hydroxychloroquine for connective tissue diseasesSystematic review of hydroxychloroquine use in pregnant patients with autoimmune diseases”, Pediatric Rheumatology Online Journal (en) 7 (9), p. 808–810. doi:10.1186/1546-0096-7-9. Alirita 03-09-2020.. 
  21. Parke, A.; B. West (10-1996). “Hydroxychloroquine in pregnant patients with systemic lupus erythematosus”, The Journal of Rheumatology (en) 23 (10), p. 1715–1718. Alirita 03-09-2020.. 
  22. McChesney, E. W. (18-7-1983). “Animal toxicity and pharmacokinetics of hydroxychloroquine sulfate”, The American Journal of Medicine (en) 75 (1A), p. 11–18. doi:10.1016/0002-9343(83)91265-2. Alirita 03-09-2020.. 
  23. Parke, Ann L. (01-02-1993). “Antimalarial Drugs, Pregnancy and Lactation”, The American Journal of Medicine (en) 2 (1), p. 21–23. doi:10.1177/0961203393002001061. Alirita 03-09-2020.. 
  24. James, J. A.; X. R. Kim-Howard, B. F. Bruner, M. K. Jonsson, M. T. McClain, M. R. Arbuckle, C. Walker, G. J. Dennis, J. T. Merrill, J. B. Harley (2007). “Hydroxychloroquine sulfate treatment is associated with later onset of systemic lupus erythematosus”, Lupus (en) 16 (6), p. 401–409. doi:10.1177/0961203307078579. Alirita 03-09-2020.. 
  25. Ruiz‐Irastorza, G.; A. Ugarte, M. V. Egurbide, M. Garmendia, J. I. Pijoan, A. Martinez‐Berriotxoa, C. Aguirre (6-2007). “Hydroxychloroquine sulfate treatment is associated with later onset of systemic lupus erythematosus”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 66 (6), p. 815–817. doi:10.1136/ard.2006.067777. Alirita 03-09-2020.. 
  26. Andrade, R. M.; G. S. Alarcón, L. A. González, M. Fernández, M. Apte, L. M. Vilá, G. McGwin Jr., J. D. Reveille, LUMINA Study Group (6-2008). “Seizures in patients with systemic lupus erythematosus: data from LUMINA, a multiethnic cohort (LUMINA LIV)”, Annals of the Rheumatic Diseases (en) 67 (6), p. 829–834. doi:10.1136/ard.2007.077594. Alirita 03-09-2020.. 
  27. Dawson, L. J.; V. L. Caulfield, J. B. Stanbury, A. E. Field, S. E. Christmas, P. M. Smith (4-2005). “Hydroxychloroquine therapy in patients with primary Sjögren's syndrome may improve salivary gland hypofunction by inhibition of glandular cholinesterase”, Rheumatology (en) 44 (4), p. 449–455. doi:10.1093/rheumatology/keh506. Alirita 03-09-2020.. 

.