IUTAK
IUTAK | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
Fondodato | 1919 | |
Sidejo | Zuriko, [[]] | |
Retejo | Oficiala retejo | |
IUTAK (angle IUPAC) estas Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Ĥemio. Ĝia angla nomo estas akronimo de la angla esprimo International Union of Pure and Applied Chemistry. Ĝi estas internacia, ne-registara organizo fondita en 1919 dediĉita al la antaŭigo de kemio, kaj donas sciencajn rekomendojn pri multaj temoj de kemio, ekzemple terminologio kaj mezurado. Ĝi estas membro en ICSU, la Internacia Konsilio de Scienco.
Ĝi estas la ĝenerale agnoskata aŭtoritato pri la nomado de kemiaj kombinaĵoj, kaj normigas literumadon kiam estas disputo. Ekzemple, komitato de IUPAC decidis ke estas preferinde la usona literumado de sulfuro (sulfur) anstataŭ la brita (sulphur), kaj ke brita aluminium (aluminio) estas pli konkorda kun aliaj metaloj (kiuj finiĝas per '-ium') ol la usona aluminum.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala Retejo (angle)
- Termologiaro ĉe retejo de ACD Labs (angle)