Naŭzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virino esprimanta naŭzon

Naŭzoabomeno estas esprimo por sento de forta neado, abomeno, vomsento rilate al objektoj kiel nutraĵoj, ekskrementoj kaj putriĝantaj organikaj materialoj aŭ odoroj. Naŭzo povas direktiĝi al personoj aŭ ia konduto. La naŭzo - kompare al aliaj malpli fortaj formoj de neado - aperas ofte kun korpaj, fizikaj reagoj kiel malbonfarto, vomsento, ŝvitado, falanta sangopremo, kaj eĉ kapturniĝo, sveno. Science la naŭzo estas emocio kaj ne instinkto (ĝi estas lernita).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]