Aborto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo



Elsuĉa aborto ses semajnojn post fruktiĝo).
1: Amnio
2: Embrio
3: Endometrio
4: Etendigilo
5: Suĉotubo
6: Konekto al suĉopumpilo

Aborto estas la frua eltiro de embrio aŭ de feto, kiu ne povas normale vivi ekster la ventro de sia patrino aŭ kiun la patrino ne deziras. Spontana aborto povas okazi pro malsano de la patrino aŭ de la infano nenaskita, aŭ pro akcidento. Artefarita abortigo estas medicina interveno celante eligon kaj morton de feto.

La demando, ĉu aŭ ĝis kiu aĝo estonta patrino povas decidi pri ebla aborto, estas verve diskutata.

Natura aborto

Natura aborto estas la malintenca morto de la feto antaŭ de la 20-a semajno de gravedeco. Ĝi povas esti retenita, kiam oni eliminas nenion, malkompleta, kiam oni eliminas ion sed ne ĉion, aŭ kompleta, kiam oni eliminas ĉiom la produktaĵojn de la gravedeco.

La kaŭzo plej tipa estas la morto de la feto pro malnormala disvolvo. Tiu ĉi malnormala disvolvo plej ofte venas el genaj faktoroj. Ankaŭ la aborto eblas pro organismaj problemoj aŭ malsanoj de la patrino.

La meznombro de naturaj abortoj estas tre alta, kvankam ĝi okazas dum la unuaj semajnoj de gravedeco kaj la patrino ne rimarkas la okazon.

Induktita aborto

Induktita aborto estas la intenca mortigo de la feto kaj ĝi povas havi malsamajn celojn (medicinajnsociajn). Abortigo povas esti kun aŭ sen medicina helpo. Oni kalkulas, ke ĉiu-jare 46 milionoj da virinoj tuttere abortigas por fini maldeziratan gravedecon. El tiuj abortigoj almenaŭ 20 milionojn oni konsideras danĝeraj por la patrino.

Elsuĉado

La elsuĉado povas esti farita inter la 6-a kaj 14-a semajnoj de gravedo, kutime antaŭ la 10-a. La metodo estas facila kaj bezonas nur kelkajn minutojn al sperta kuracisto. En multaj landoj oni uzas nur lokan anestezon, en Aŭstrio plej ofte kompletan. Tiu metodo estas la plej uzata en Germanio (ĉirkaŭ 80 %).

Elskrapado

Post plilarĝigo de la uterkolo la utero estas skrapita per kuleroforma ilo kaj eltirita la embrio kaj la mukozo de la utero. Tiu metodo estas anstataŭita nuntempe de la elsuĉado kaj uzatas nur tre malofte.

Medikamenta abortigo

La kutima metodo estas dono de kombino la substanco mifepristono kaj prostagladino. La tiel nomita aborta pilolo blokas la efikon de la hormono progesterono kaj kaŭzas la malfermiĝon de la utera cerviko. Proksimume du tagojn post la konsumo de la aborta pilolo la virino glutas la prostagladinon, kiu kontraktigas la uteron kaj eligas la uteran mukozon kune kun la embrio. La procedo tre similas pli fortan menstruon. La medikamentoj kutime estas donataj ekster la hospitalo. Post du semajnoj estas necesa posta ekzamenado. En proksimume 5% de la kazoj la traktado ne sukcesas kaj restas tiom da materialo en la utero, ke necesas tamen kirurga operacio.[1]

Riskoj

Se abortoj okazas laŭ leĝa permeso en bona kliniko la medicina risko de tia operacio estas tre malgranda. En Usono ekzemple je 100000 abortoj sub ordinaraj kondiĉoj okazis nur 0,6 patrinmortoj, do 14-oble malpli ol dum naskoj (8,8 patrinmortoj je 100000 naskoj).[2] Riskoj tamen en landoj, kie aborto okazas sub mizeraj kondiĉoj aŭ en kazo de krimaj abortoj fare de dubindaj organizaĵoj. Laŭ la monda sanorganizaĵo morteco pro aborto en landoj, kie aborto estas malpermesita, estas tre alta. Krom la medicinaj riskoj ekzistas gravaj psikaj sekvoj por la virinoj, precipe kiam aborto okazis sub premo de socio aŭ familio. Ankaŭ aborto en certaj kazoj povas kaŭzi sterilecon. La decido pri aborto por la koncernitaj virinoj ofte signifas gravan konsciencan konflikton kaj povas kaŭzi gravajn sentojn de kulpo. La psikaj sekvoj fakte ne devenas de la operacio mem, sed ĉefe de la kondamno fare de la socio.

Etikaj vidpunktoj

En preskaŭ ĉiuj kulturoj aborto estas granda diskuttemo, plej ofte pri jenaj temoj:

  • ĉu embrio posedas homan dignon kaj vivrajton?
  • kion fari pri kontraŭaj rajtoj: rajto de la patrino kaj rajto de la embrio?
  • kia efiko okazos al la patrino?
  • kiu rajtas decidi pri la vivo de la embrio: patrino, institucio, kuracisto aŭ juĝisto?
  • ĉu malpermeso de aborto malpligrandigos la nombron de abortoj?
  • kaze de malpermeso, ĉu la pli granda nombro da eksterleĝaj abortoj endanĝerigos la vivon de virinoj?

Antikva Persio

En antikva Persio aborto estis pli grava krimo ol adulto. Virinoj, kiuj abortis infanojn, mortigis ontajn soldatojn de la reĝo. Pro la sama kialo estis malpermesita sinmasturbado al viroj, ĉar spermo perdiĝis sen naskigi infanojn.

Mezepoka kristanismo

Dum la mezepoko la katolika eklezio punis abortigon de viva embrio kiel mortigon per mortopuno kaj ekskomuniko. Abortigo de neviva embrio (antaŭ ol senteblis la moviĝoj de la embrio) estis peko, sed ne mortigo.

La katolika eklezio

En 1869 papo Pio la 9-a malpermesis ĉian abortigon kaj deklaris, ke la infano ricevis sian animon ekde la koncipo. En la katolika moralo abortigo signifas mortigon. Tio estas klarigitaj pro naturaj rajtoj, kaj tial valoras ne nur al kristanoj, sed al ĉiuj homoj.

Tradicie katolikaj landoj, ekzemple Irlando kaj Pollando, sekvas tiun preskribon. En Usono, kie katolikismo estas minoritata konfesio, tamen ekzistas forta grupo, precipe inter anoj de la Respublikana Partio, kiu subtenas striktan malpermeson de abortigo.

Naturreligioj

Ofte, ĉefe ĉe patrinlinie vivantaj popoloj, la decido pri abortigo estis nura afero de la virino kaj de ĝia klano, la patro ne rajtas kundecidi.

Iuj naturpopoloj kredantaj je reenkarniĝo konsideras abortigon ne kiel mortigon, sed kiel oferton al la infano reveni dum pli bona momento. La aŭstraliaj aborigenoj kaj aliaj nomadaj popoloj uzis aborton cele al naskoregulado.

Feminismo

Ekde la komenco de la 20-a jarcento aborto estis temo en feminismo. Komence kontraŭ abortigo, iom post iom, ĉefe ekde la 1960-aj jaroj venis la postulo de "memdecido" de virinoj: „ob Kinder oder keine, bestimmen wir alleine“ (germane: ĉu infanoj, ĉu ne; nur ni mem decidu); „mein Bauch gehört mir“ (mia ventro estas mia).

Tiel feminismo postulis senpunecon kaj rajton pri abortigo. La dukino Bülow von Dennewitz el Dresdeno estis unu el la unuaj batalantoj pri "naskiĝregulado". Post alveno de la kontraŭkoncipa pilolo meze de la 20-a jarcento la diskutado rekomenciĝis ankaŭ ene de la feminisma movado, ĉar kontraŭe al antaŭaj epokoj tiam ekzistis sufiĉe sekuraj kontraŭkoncipiloj.

Leĝa situacio

Tutmonde

Leĝa stato de la aborto mondvaste
blua: leĝe permesita je postulo (stato 2012)
verda, flava, bruna, oranĝa: leĝe malpermesita kun esceptoj en kazo de danĝero por la patrino, perfortigo, damaĝoj de la feto, soci-ekonomiaj indikoj kaj similaj
ruĝa: kontraŭleĝa sen esceptoj
viola: regione malsame
griza: mankas informoj

Laŭ taksado de la monda sanorganizaxjo ĉiujare gravediĝas proksimume 210 milionoj da virinoj. De tiuj okazas proksimume 135 vivaj naskiĝoj. La ceteraj gravediĝoj kondukas al mortnaskiĝoj aŭ abortoj. Jare okazas proksiume 42 milionoj da abortoj, el kiuj proksiume 20 milionoj laŭleĝe kaj 22 milionoj laŭkontraŭleĝaj kondiĉoj.[3] La leĝaj kondiĉoj por la aborto tra la mondo estas tre malsamaj. Estas ŝtatoj kiel Nederlando kun tre liberaj abortleĝoj kaj estas ŝtatoj, kiuj aborton komplete malpermesas aŭ permesas nur en esceptaj kazoj, kiam la vivo de la patrino estas en akuta danĝero. Interesa fakto estas, ke leĝa malpermeso en certa lando ne signifas malpli da abortojn en la koncerna lando, sed ofte tute male. Multe pli grava estas la informo pri la protekto kontraŭ ne dezirita gravedeco. Ju pli bone la homoj pri tiu temo estas edukitaj kaj informitaj des malpli da abortoj en tiu lando okazas.

Aŭstrio

Principe la aborto en Aŭstrio estas malpermesata. Artikolo 97 de la aŭstra punleĝo tamen klarigas la esceptoj, dum kiuj aborto eblas. Nome la paragrafo tekstas, ke dum la unuaj tri monatoj de la gravedeco aborto estas permesita senpune kaj sen deklaro de kialoj, se antaŭe okazis kuracista konsultado kaj konsilado. En la 18-a jarcento en la Aŭstra Imperio aborto estis punita per senkapigo. Post longaj politikaj luktoj sub socialdemokrata registaro en la jaro 1975 estis validigita la nuna trimonata temposolvo.

Germanio

En Germanio validas temposolvo. Principe aborto estas mortigo, sed paragrafo 218a de la germana punleĝaro indikas, ke dum la unuaj 14 semajnoj post la lasta menstruo la aborto estas permesita senpune. Tiu tempolimo validas por la kuracisto. Por la patrino la por puno valida tempolimo estas 22 semajnojn. Alineo 2 de la paragrafo 218 indikas, ke en kazo de danĝero por la sano de la patrino aborto estas permesita dum la tuta daŭro de la gravedeco. Historie en la 18-a jarcento aborto estis minacita de mortpuno. Post la unua mondmilito la abortaj leĝoj mildiĝis. En la nazia Tria Imperio la aborto denove estis strikte malpermesita. Dum la junulara ribelado de la 1960-aj jaroj kreskis la lukto kontraŭ la aborta paragrafo. En 1972 en la tiama GDR estis enkondukita dumtempa solvo, kiu permesis aborton dum la unuaj tri monatoj. En 1974 simila leĝo estis akceptita en FRG.

Svislando

Simile kiel en Aŭstrio en Svislando validas laŭ artikolo 119 de la Svisa Punleĝaro, ke aborto estas permesata dum la unuaj tri monatoj de la gravedeco post kuracista konsultado kaj konsilado. La nuna leĝo ekvalidis post historia baloto la 1-an de oktobro 2012.[4]

Referencoj

  1. Informpaĝo de la fondumo "Pro Familia", germanlignva retejo konsultita 2015-02-04
  2. EG Raymond, DA Grimes: The Comparative Safety of Legal Induced Abortion and Childbirth in the United States. In: Obstetrics & Gynecology. 119, n-ro 2, parto 1, februaro 2012, p. 215–219
  3. Publikaĵo de Monda Sanorganizaĵo: Unsafe abortion (malsekura aborto), pdf konsultita 2015-02-04
  4. Svisa punleĝaro. Retejo de la Svisa Federacio, konsultita 2015-02-04

Aliaj projektoj