Spontanea aborto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Spontana aborto)

Spontanea abortonatura aborto estas netrudita aborto de la feto, antaŭtempa finiĝo de la gravedeco. La feto tiuokaze aŭ formortas aŭ morte naskiĝas, pezas sub 500 gramoj kaj aĝas maksimume 20-24 semajnojn (super tiu pezo, kaj post tiu aĝo, oni parolas pri frunasko).

Spontanean aborton kaŭzas la nenormala evoluo de la feto pro difektita ovoĉelo, aŭ spermio, aŭ ia difektiĝo de la ovoĉela adhero. Aliaj kaŭzoj povas esti la anatomiaj aŭ funkciaj problemoj de la gravedulo, sed ĝin povas kaŭzi nesufiĉa nutrado, malsano aŭ eĉ psikologiaj problemoj.