Kuracisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jan Havicksz Steen
Kovrilpaĝo Konferencaj materialoj, 1977

Kuracisto estas la ĝenerala nomo de profesiulo de la sanscienco kaj medicino, specife oni kiu rekte kuracas malsanojn, zorgas malsanulojn kaj preskribas medikamentojn. Ekzistas multaj fakoj da kuracisto, kiel kirurgo, pediatro, oftalmologo, ginekologo, ktp. Plejparto da modernaj kuracistoj nepre atingas diplomon de Doktoreco.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Imre Ferenczy, en sia artikolo Esperanto kaj medicino[1] rakontas pri la agado de la du asocioj de esperantlingvaj medicinistoj: nome TEKA (1908-1961) kaj UMEA (ekde 1961), en kiuj aktivis diverslandaj medicinistoj kaj ĉefe japanoj, inter kiuj elstaris d-roj Seiho Nishi, Hideo Shinoda kaj Saburo Yamazoe. Kuracistoj kunsidis kadre de UK-oj, eldonis gazetojn kaj en 1932 aperis la grava "Teknika Medicina Vortaro", kaj poste kelkaj aliaj vortaroj. En la 1970-aj jaroj aktivis ĉefe medicinistoj de orienteŭropaj landoj. Ekde 1997 UMEA organizis kongreson ĉiun duan jaron, ĉiam en orienteŭropaj landoj, escepte por unu fojo en Belgio (1977, 1979, 1981, 1983, 1985, 1987, 1989, 1991, 1993, 1995, 1997, 1999, 2001, 2003, 2005 kaj 2008). Kvankam estis kontaktoj kun aliaj organizoj, malsukcesis kun la Monda Organizaĵo pri Sano kaj kun la Internacia Ruĝa Kruco. Dum la lastaj jardekoj populariĝis Yumeiho, nome kuracmetodo ĝustigantaj ostojn de la tuta korpo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri kuracisto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  • Citaĵo
     Plej bona kuracisto estas la tempo. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Imre Ferenczy, Esperanto kaj medicino, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 612-618.
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2010-01-28.