Historio de medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
bizanca publikaĵo de la hipokrata ĵuro el la 12-a jarcento

Historio de medicino estas la scienca branĉo pri la historiaj evoluoj de la medicino, inkluzive de la biografioj de personoj, kiuj influis la medicinajn sciojn de sia epoko. La historiistoj de medicino uzas la metodojn de la ĝenerala historioscienco kaj celas subteni la konscion, ke la socia kompreno de saneco, malsaneco, mortado kaj morteco estas influata per historiaj kaj kulturaj faktoroj, kiuj diverse influas socian agadon rilate al tiuj konceptoj. Tiugrade kiom medicina scio referencas al naturscienca bazo, la historio de medicino kompreneblas kiel parto de la historio de natursciencoj. Kiel historio de la scioj pri kuracado ĝi tamen estas memstara disciplino.

Antikvaj medicinoj[redakti | redakti fonton]

Antikvegipta medicino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Antikvegipta medicino.

La medicino de Antikva Egipto estas inter tiuj plej antikvaj dokumentitaj. El la komencoj de la civilizacio en la fino de la 4a jarmilo a.K. ĝis la Persa invado de 525 a.K., la egipta medicina practiko restis ege senŝanĝa sed estis tre progresintaj konsiderinte sian tempon, inklude simplan ne-invadan kirurgion, aranĝon de ostoj, dentoj, kaj etendan farmakopeon. Egipta medicina sciaro ege influis sur postaj tradicioj, kiaj tiu de grekoj.

Antikvgrekia medicino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Antikvgrekia medicino.

Antikvgrekia medicino estis kompilaĵo de teorioj kaj praktikoj kiuj estis konstante etendanta tra novaj ideologioj kaj klopodoj. Multaj komponantoj estis konsiderataj en antikvgrekia medicino, interplektante spiritajn kun fizikaj aspektoj. Specife, la teorioj kaj ideologioj el kiuj derivas la antikvgrekia medicino inkludis la humorojn, la sekson, geografian lokon, socian klason, dieton, vundojn, kredojn kaj mensostaton.

Islama medicino[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Islama medicino.
Desegno de Aviceno el 1271.

La gravo de araba medicino kuŝis ne multe sur sia originaleco sed sur la fakto ke ĝi estis vehiklo por la fidinda konservado de la greka sciaro.[1] La ĉefaj fondoj de medicino fare de arabaj fakuloj de Islamo estis la medicinaj verkoj de la 'klasika periodo', kaj de tiuj grekaj aŭtoroj kies verkoj estis eventuale tradukitaj.[2] Ĉefa tradukmovado, aperinta dum la regado de Harun al-Raŝid estis stimulita de sociekonomia atmosfero favora al la atingoj de fakuloj kaj de konstatita neceso inter kaj islamanoj kaj kaj kristanoj por aliro en araba al antikva medicino kaj la preta disponeblo de elstaraj tekstoj.[3] Plej favorata aŭtoro estis Galeno, ĉar lia verkaro markis la normigon por la araba medicino estonta; eĉ la verkoj de la Hipokrata Korpuso estis konataj ĉefe tra la prismo de la komentarioj de Galeno.[4]

La ora epoko de la araba medicino ekis en la 9a jarcento kaj kontinuis je sia pinto ĝis la 12a jarcento kiam la povo de Islamo ekmalaltiĝis kiel rezulto de interna konflikto kaj de la defio farita de la krucmilitistoj kaj barbaraj invadantoj.[5] Ene tiuj tri jarcentoj tamen, la islama medicina komunumo ekdisvovigis kaj uzis sistemon de medicino bazita sur sciencaj analizoj.[1] La gravo de la sansciencoj por la societo estis emfazigita, kaj la frua islama medicina komunumo penis por trovi vojojn por zorgi pri la sano de la homa korpo.

Aldone al produktado de gravaj medicinaj pensuloj kaj kuracistoj kiaj Al-Razi (Razi) kaj Ibn Sina (Aviceno), araboj estis konsiderataj unu el plej gransaj kontribuoj en la fakoj de farmakologio kaj kemio.[5] La landoj superregataj de arabaj militistoj havigis grandan abundon de plantoj, animaloj kaj mineraloj; Ibn al-Baitar surprize listigis ĉirkaŭ 3000 aĵoj kiaj 800 botanikaj drogoj, 145 mineralaj drogoj kaj 130 animalaj drogoj.[3] Kun tio kaj ties scienco de kemio aplikitaj al la medicino, la araboj estis la unuaj kiuj enkondukis sisteme aranĝitajn ilustraciojn en siaj medicinaj verkoj same kiel enkondukis la ideon de jura kontrolo por kvalifiki ekzamenojn por akcepto en la medicina profesio.[2] Laste, kvankam la ideo establi hospitalojn ne originiĝis kun ili, ili estis respondecaj por la establado de granda nombro de tiuj institucioj.[2]

Mezepoka medicino[redakti | redakti fonton]

"Anatomia homo" (ankaŭ "Zodiaka homo"), La tre riĉaj horoj de la duko de Berry (Ms.65, f.14v, komenco de la 15a jarcento).
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Mezepoka medicino de Okcidenta Eŭropo.

Mezepoka medicino en Okcidenta Eŭropo estis komponita el mikso de ekzistintaj ideoj el antikveco, spiritaj influoj kaj tio kion Claude Lévi-Strauss identigis kiel "ŝamana komplekso" kaj "socia interkonsento."[6]

En la Alta Mezepoko, sekve de la falo de la Okcidenta Romia Imperio, normiga medicina konaro estis bazita ĉefe sur survivintaj tekstoj el Grekio kaj Romio, konservitaj en monaĥejoj kaj aliaj disaj lokoj. Multaj simple lokigis siajn esperojn en la eklezio kaj en Dio por kuraci ĉiajn siajn malsanojn. Ideoj pri la origino kaj kuraco de malsanoj estis nepure laikaj, sed estis ankaŭ bazita sur Mondkoncepto en kiuj faktoroj kiaj la destino, la peko, kaj astraj influoj ludis gravan rolon kiel ajna fizika kaŭzo. La efikeco de kuracado estis simile ligita al la kredoj de paciento kaj de doktoro pli ol al empiria pruvaro, tiele ke remedia physicalia (fizikaj rimedoj) estis ofte subigitaj al spirita interveno.

Moderna medicino[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Shanks, Nigel J.; Dawshe, Al-Kalai (January 1984). "Arabian medicine in the Middle Ages" (PDF). Journal of the Royal Society of Medicine 77 (1): 60–65. PMC 1439563. PMID 6366229. [1] Alirita la 29an de Decembro 2015.
  2. 2,0 2,1 2,2 CAMPBELL, Donald. (2013-12-19) Arabian Medicine and Its Influence on the Middle Ages: (angle). Routledge, p. 2-20. ISBN 978-1-317-83312-3.
  3. 3,0 3,1 PORTER, Roy. (1999-10-17) The Greatest Benefit to Mankind: A Medical History of Humanity (The Norton History of Science) (angle). W. W. Norton & Company, p. 90-100. ISBN 978-0-393-24244-7.
  4. CONRAD, Lawrence I.. (2009) The Western medical tradition. [1]: 800 to AD 1800. Cambridge: Cambridge Univ. Press, p. 93-130. ISBN 978-0-521-47564-8.
  5. 5,0 5,1 Wakim, Khalil G. (1944-01-01). "Arabic Medicine in Literature", Bulletin of the Medical Library Association 32 (1), p. 96-104 
  6. Anthropologie structurale, Lévi-Strauss, Claude (1958, Structural Anthropology, trad. Claire Jacobson kaj Brooke Grundfest Schoepf, 1963)