Historioscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Historioscienco estas la scienco kiu okupiĝas pri historio.

Historio de la fako[redakti | redakti fonton]

La verkadon pri historio oni tradicie nomas historiografio. Nur en la 19-a jarcento oni aranĝis la modernan fakon historioscienco en universitatoj. Al la pioniroj, kiuj enkondukis la precizan laboron kun skribitaj fontoj, apartenis Barthold Georg Niebuhr kaj Leopold von Ranke.

Tamen la du esprimoj historiografio kaj historioscienco ne estas tute klare disdividataj. Tamen, historioscienco devas evidente respondi al certaj reguloj de la fako. La okupiĝado pri histori oestas scienca nur, se

  • oni klopodas pri objektiveco
  • la pens-iroj kaj rezultoj estas refareblaj, kontroleblaj.

Origine historioscienco emfazis la gravecon de la aktoj: oni verku historiografion ne plu surbaze de aŭtobiografioj kaj publikaĵoj, sed surbaze de aktoj estiĝintaj dum diplomatia kaj ŝtata laboro kaj arkivitaj. Ĉirkaŭ 1900 malrapide etabliĝis socia historio, ankaŭ danke al impulsoj el la naciekonomiko. Tiaj novoj aliroj, kiel ankaŭ la historio de seksoj, mentalecoj, naturo ktp., ofte prezentis sin kiel elstara, nova vojo por kompreni la tutan historion, kaj fine ili estis integritaj en la tutan historiosciencon kiel subfakojn.

Fako universitata[redakti | redakti fonton]

En universitato, historioscienco estas metita kutime en la fakultaton aŭ departementon pri filozofio, homsciencojliteroj. Foje ankaŭ studentoj de aliaj fakoj, ekzemple de lingvo aŭ de sociologio, devas aliĝi al kursoj pri historio.

Kelkaj universitatoj havas unu grandan departementon pri historio kun subfakoj, dum aliaj havas fakultaton en kiu la departemento pri "historio" estas unu inter multaj, kaj en kiu krome ekzistas departementoj pri "malnova historio" (antikvo), pri la historio de unuopaj regionoj de la mondo, pri historio de la seksoj ktp.

Apartaj, sed parencaj fakoj estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]