Historiografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La skribistino - Johannes Vermeer

Historiografio estas la skriba pritrakto de pasintaj okazaĵoj, precipe tiaj kiaj estas interesaj por iom pli granda grupo. Historiografio estas tre vasta nocio, kiu inkludas kaj sciencnivelajn kaj nesciencajn verkojn. Pli malvasta estas la historioscienco, kiu estas universitata fako kiu funkcias laŭ certaj reguloj. Homon, kiu verkas historiografion, oni nomas historiografo; por la historiosciencisto oni preferas la vorton historiisto.

Evoluo en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Antikveco[redakti | redakti fonton]

"Patro de historiografio" nomitis jam de la prapatroj Herodoto, kiu elektis la imponan renkontiĝon inter Okcidento kaj Oriento (helenoj kun barbaroj). Li evidentiĝis vera majstro de rakontado. Post li venis Tucidido, pli pragmatika ol Herodoto. Tia historiografio per mallongeco agrabla unuigis kritikon historian kun politikaj pripensadoj kaj komprenstrebado pri monda historia tuto. La saman celon havis ankaŭ Ksenofono, tamen malpli sukcese. Post la malantaŭeniro de la kvalito de greka literaturo brilis ankoraŭ Polibio.

Ĉe la romianoj evoluiĝis historiografio nur en la lasta jarcento de la respublika sistemo. Salustio, Tito Livio kaj aparte Tacito ja egaligis la helenajn idolojn. Ankaŭ ĉe la pli postaj historiografoj (Suetonio, Velleius Paterculus, Iosephus, Amiano Marĉelino, Kasjo Diono i.a.) la antivaj steloj reaperetis.

Ekfloro post la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Mezepoke ŝajne altkvalita historiografia arto estis for. Nur kelkaj biografioj, i.a. de Karolo la Granda fare de Eginhardo, kaj kelkaj universalhistoriaĵoj (ekz. de Otto von Freising) menciindas. Reekfloro estis en la tempo de humanismo, unue en Italujo, kie Makiavelo gravis. Estiĝis ne nur historiaj verkoj, kiuj pritraktis la aferojn laŭ certaj vidpunktoj kaj ideoj strebante je vereco sub artista formo, sed establiĝis bazoj de scienca esplorado. Oni instalis historiajn katedrojn kaj eldonis kolektojn kaj antologiojn historiografiajn. Analoj, rememoroj, historiaj verkoj objektivaj, universalhistoriaĵoj flegitis de ĉiuj nacioj (Italujo, Hispanujo, Franclando, Nederlando, Anglujo, Germanujo, Skandinavio, slavaj landoj).

Tamen ne ĉiuj samtempe komenciĝis! Post la jam laŭditaj italoj venis, en la 17-a kaj la 18-a jarcentoj la anglaj kaj francaj scienculoj. Ekde la 19-a jarcento plej gravis la germanoj. Kun Barthold Georg Niebuhr kaj Leopold von Ranke malfermiĝis nova epoko de historiografio, ne nur en Germanlingvio sed ĉie ajn, kie oni observis iliajn modernajn metodojn. Baldaŭ poste komenciĝis specialiĝo de sciencoj, kio senteblis memkompreneble ankaŭ ĉe historigrafio.

Terminoj kaj temaroj[redakti | redakti fonton]

Jen listo nekompleta de historiografiaj ĝenroj:

  • kronikoj
  • globala (=ne el eŭropaj vidpunktoj) historiografio
  • ĉekortega historiografio
  • eklezia historiografio
  • kultura historiografio
  • nacia historiografio
  • politika historiografio
  • sociala historiografio
  • supernacia historiografio
  • universala historiografio
  • ekonomia historiografio
  • privirina historiografio
  • fakaj historiografio: ekz. jurscienca, universitata, teknika, literatura, lingvika, medicina

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, p. 680, kio legeblas tie ĉi interrete.