Salustio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Salustio
Romia historiisto kaj politikisto
Romia historiisto kaj politikisto
Personaj informoj
Naskiĝo
en Amiternum
Morto
en Romo
Lingvokapablo latina lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Kajo Salustio Krispo (86 a. K. - 35 a. K.) estis romia historiisto, poeto kaj politikisto. Dank'al sia verkaro, li estas konsiderata unu el la plej gravaj latinaj historiistoj dum la 1-a jarcento. Aparteninta al konata pleba familio, Salustio estis tre malsaneta dum siaj infanjaroj. Lia familio tre frue translokiĝis al Romo, kie li komencis sian politikan karieron. Laŭ siaj propraj paroloj, tre frue li sin dediĉis al politikaj demandoj kaj tie li ĝuis multe da negativaj spertoj[1]. Fakte, liaj skribaĵoj estis tute kritika rilate al la tiama kutimokorupteco, kiun li havis la oportunokazon konstati dum sia edukado en Romo, bedaŭrante la perdon de la antikvaj valoroj de la romia popolo. Dum tiu periodo li montris inklinon rilate al filozofio, ĉefe pri la Pitagorismo, per la lernejo de Publio Nigidio Figulo (98 a. K. - 45 a. K.).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li venkis la elektadon kiel kvestoro en la jaro 54 a. K. kaj elektiĝis tribuno de la plebo en la jaro 52 a. K., en tiu sama jaro, kiun Apio Klaŭdo Pulkro (97 a. K. - 52 a. K.) estis murdita pro stratodisputo far la sekvantoj de Tito Anjo Milono (95 a. K. - 48 a. K.). Tamen, li ne sekvis normalan politikan karieron, sed li saltis plurajn postenojn. Ĉi tio okazis pro lia kondiĉo kiel "homo novus"[2] kaj lia proksimeco al Julio Cezaro. Ekzistas ankoraŭ spekulacio pri ebla interrilato kun Marko Licinio Kraso (115 a. K. - 53 a. K.), kiu malfermis al li la pordojn al politikaj postenoj kaj ankaŭ konfidis al li informojn kiujn li uzis en sia verkaro.

Kiam li fariĝis tribuno de la plebo, la politiko atmosfero en Romo kovriĝis per la dika tavolo de la bataloj inter la aristokrata partio, nomata "optimates", kaj la popolamaso, rezultante en efektivajn disputojn inter la armitaj bandoj. Cezaro proponis sin kiel estro de la popola partio, eĉ kiam la milito kontraŭ la gaŭloj fariĝis pli perfortaj. Salustio engaĝiĝis en lia partio kaj oponis al Anjo Milono kaj ankaŭ al Cicerono. Oni kredas ke Milono estis oponato de Salustio pro personaj kialoj: antaŭ kelkaj jaroj, li estis suprizita adultante kun la edzino de Milono, kies delikto estis punenda per skurĝado kaj monpuno.

En la kazo de hommurdo, Cicerono defendis Milonon, tamen, li ne sukcesis eldiri sian paroladon pro la tumulto de la popolamaso kaj pro timo pri la sekvantoj de Klaŭdo kiuj troviĝis en la forumo. Milono estis kondamnita al ekzilo.

En la jaro 51 a. K., Salustio elektiĝis senatano, tamen, li konservis la subtenon kiun li estis doninta al Cezaro dum la bataloj kontraŭ Pompeo (106 a. K. - 48 a. K.). Spite al sia amikeco kun Cezaro, post unu jaro li estis forpelita el la Senato de la cenzuristo, pro "probri causa", t. e. pro "morala sendigneco", tamen, tio laŭŝajne temas pri politika venĝo kreita de la senata oligarkio, kun aparta subteno de Apio Klaŭdo kaj Lucio Kalpurnio Pizono Cezonino (100 a. K. - 43 a. K.), tiamaj cenzuristoj, kiuj, cetere, estis deklaritaj sekvantoj de Pompeo.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Amfiteatro de Amiterno

Tuj post la forpelo el la Senato, Salustio iris al Gaŭlujo por renkontiĝi kun Cezaro, dum ĉi tiu preparis sin por kompletigi sian militan kampanjon kontraŭ la gaŭloj. Baldaŭ Salustio troviĝis flanke de Cezaro dum la Civila Milito en la jaro 49 a. K. En tiu sama jaro, kaj sendube pro influo de la sama Cezaro, li estis reinstalita en la Senato.

Dum la jaro 46 a. K., li plenumis la postenon kiel pretoron, kaj akompanis Cezaron en lia kampanjo al Afriko. Tie li oficis kelkaj gravajn komisiojn, aparte en la komando de sukcesoplena ekspedicio kontraŭ la tunizia Insulo Cercina, nuna Ĉergio, en la arkipelago de la Kerkenahoj, okupita de la sekvantaro de Pompeo. La plano estis forpreni ilian tritikan grajnujon. En tiu sama jaro, li partoprenis en la decida malvenko de la restantaj partizanoj de Pompeo, en Tapso[3][4].

Gravuraĵo de Giovanni Battista Piranesi (1720-1778), portretante la ĝardenojn de Salustio

Kiel rekompenco por siaj servoj, Salustio estis rekonfirmita kiel pretoro kaj nomumita guberniestro de la provinco "Nova Afriko", kiel propretoro[5]. Dum la 18 monatoj de sia mandato, laŭ la tiama kutimo, li senmezure riĉiĝis, kaj ekkaptis la havaĵojn de Juba, la lasta reĝo de Numidio, plenumante ĉiaspecon da financa koruptado rilate al la publikaj valoroj. Pro sia malbona regado, li devis reiri al Romo, sub la akuzo "de repetundis"[6]

Reveninte al Romo, en la jaro 44 a. K., kun la havaĵoj amasigitaj dum sia prokonsuleco, li aĉetis proprieton en Tivolo, kiu antaŭ apartenis al Cezaro, kaj konstruigis en la urbo belegan restadejon inter la Montetoj Pinĉo kaj Kvirinalo kiun li baptis per la nomo "Horti Sallustiani"[7], omaĝe al la grandaj ĝardenoj kiuj ĉirkaŭis lian palacon.

Ree akuzita pri trouzo da aŭtoritateco, li plej malfacile sukcesis eviti la kondamnon, tamen, lia politika kariero, senrimede kompromitita de ĉi-epizodo, definitive ne plu estis. Supozeble Cezaro mem sugestis aŭ postulis ke li retiriĝu al privata vivo por eviti sekvan kondamnon kaj novan sendignan forpelon el la Senato.

Baldaŭ li edziĝis al Terencia, eksa-edzino de Cicerono, kiu estis divorcita en la jaro 46 a. K.. Okaze de la morto de Cezaro, en la idoj de marto de la jaro 44 a. K., li finfine forlasis sian politikan karieron. Li tiam sin donis al siaj privataj aferoj kaj komponado je siaj historiaj verkoj, nome, du monografioj "De Catilinae coniuratione" kaj "Bellum Iugurthinum" krom la "Historiae", kiuj restis nefinitaj pro la morto de la historiografo, okazinta ĉirkaŭ la jaroj 35 a. K. aŭ 34 a. K., tre eble en la 13-a de majo, aĝante 52 jarojn. Verdire, en la antaŭparolo de "La Katilina Konspiro" li kredigas al ni ke li ĉiam konsideris sian politikan karieron kiel turmentoplena transiĝa fazo antaŭ ol plenkore brakumi la historiografion.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. De Catilinae coniuratione, 3, 3.
  2. Plebano kiu konkeras postenojn rezervitajn al la patricioj.
  3. Bellum Catilinae, Patrick McGushin
  4. The Roman Army: A Social and Institutional History, Pat Southern
  5. Catiline's Conspiracy, The Jugurthine War, Histories, Sallust, William W. Batstone
  6. De ripetundis:Esprimo signifante trouzon da aŭtoritateco.
  7. Ĝardenoj de Salustio.