Tucidido
| Tucidido Θουκυδίδης (464 a. K. - 401 a. K.) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Tucidido en Ekzilo, Ilustraĵo el la verko "Historio de la Nacioj" de Hutchinson. | |||||
| Persona informo | |||||
| Θουκυδίδης | |||||
| Naskiĝo | 464 a. K. en Ateno, Grekio | ||||
| Morto | 401 a. K. en Ateno, Grekio | ||||
| Tombo | Tomb of Thucydides in Athens (en) | ||||
| Etno | grekoj vd | ||||
| Lingvoj | antikva greka vd | ||||
| Ŝtataneco | Antikva Ateno | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Olorus (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | historiisto verkisto | ||||
| Laborkampo | historio de antikva Grekio vd | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | Historio de la Peloponeza Milito vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tucidido[1][2][3][4] (greke Θουκυδίδης, prononco laŭ sistemo IFA [θˌukiðˈiðis], latine Thucydides), estis helena historiisto kiu skribis historion de la peloponeza milito.
Li naskiĝis ĉe Halimos ĉe Ateno en Atiko ĉirkaŭ 464 a.K. Lia familio estis aristokrata kaj riĉa. Li proprietis or-minojn en Trakio. En 424 a.K., dum la peloponesa milito, kiam li komandis atenan eskadron de sep ŝipoj ĉe la insulo Tasos (Θάσος [ˈθasɔs], ankaŭ Thasos, greka insulo, d:Q204096, kaj ties plej larĝa loĝloko, d:Q557754) li malsukcesis savi la urbon Amfipolis de la Spartanoj, kaj sin ekzilis al Trakio, eble por eviti pli gravan punon. Tie li restis dudek jarojn, ĝis li revenis al Ateno en 404 a.K. post la deklaro de ĝenerala amnestio. Kiam kaj kiel li mortis estas necerta: iuj diris ke oni murdis lin aŭ en Ateno aŭ en Trakio; aliaj, ke li mortis en Thasos. Ĉiuokaze, la morto verŝajne okazis antaŭ 401 a.K..
Dum sia ekzilo li kunigis informojn pri la peloponesa milito: tamen ŝajnas ke li komencis sian historion nur post sia reveno al Ateno. La verko klopodas senpartie kaj fidele rakonti la faktojn pri la milito, kaj montras profundan komprenon de homa psikologio. Tucidido ne vivis sufiĉe longe por fini la verkon, kiu finiĝas kun la eventoj de la jaro 411 a.K.. Ĝi enhavas longajn paroladojn atribuatajn al gravaj personoj: tiuj paroladoj havas tre literaturan stilon kaj preskaŭ certas ke per ili Tucidido klopodis prezenti, ne laŭvortan registron de tio kion la parolantoj diris, sed, bonstile, la senson de la paroladoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]La "Historio de la Peloponeza Milito" estas la nomo de la fama verko de Tucidido, priskribante la okazaĵojn de la milito furiozinta en la dua duono de la 5-a jarcento a.K. la Peloponeza Ligo gvidata de Sparto kaj la Atika-Delia Ligo gvidata de Ateno. Laŭ historia analizo de la verko, grandaj partoj estis dezajnitaj por montri la totalan karakteron de la Peloponeza milito kaj la senbridan invadon al la socia kaj familia vivo de la periodo.
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kapvorto "Tucidido" en PIV 2020, ankaŭ en la presita 1-a eldono de 1970, p. 1144, kaj en la eldonoj de 2002 kaj 2005
- ↑ kapvorto "Tucidido" en Reta Vortaro kun referenco al teksto de iu E. Mavrogeorgiadis.
- ↑ Pri la lastaj 30 jaroj en la serĉilo tekstaro.com estas ses trovoj en Internacia Kongresa Universitato 1997-2013 kaj 1 plia, artikolo de Serge Halimi en Le Monde diplomatique en Esperanto 6 2014
- ↑ Pri eventuala variaĵo de la esperanta nomo bv. plu legi en la diskuto.
- ↑ « Thucydide a dit… », Le Figaro, alirita la 16-an de junio 2020. (france)

