Diskuto:Tucidido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la nomo: NPIV diras Tucidido, do oficiale la nomo estas ĝusta. Tamen ŝajnas al mi, ke NPIV kaj kun ĝi la vikipedio eraras. En la greka lingvo la nomo estas skribita Θουκυδίδης, kiun oni skribu latine Thoukydides, kaj elparolu Tukidides. la litero κ , kappa, estu klare elparolita kaj skribita k.

Se neniu kontraŭas, mi ŝanĝos la titolon. Ĉu bone? p.s. Klara plimulto de la aliaj lingvoj uzas la literon (kaj sonon?) k , kun malmultaj esceptoj. Sed ekzemple la latina skribas c , tamen prononcas k. --Hans 14:29, 27. Mar 2008 (UTC)

Mi subtenas la ŝanĝon al "Tukidido". Cetere, nek PIV, nek NPIV estas instancoj rajtigitaj ion ajn oficialigi. NPIV entenas misinformojn ne nur neoficialajn, sed eĉ kontraŭfundamentajn. --Sergio (diskuto) 06:45, 24 Nov. 2014 (UTC)
Esperantigaj nomoj ne ĉiam strikte respektas la prononcon de la koncernita vorto en la originala lingvo. Se NPIV proponas la formon "Tucidido", mi opinias, ke ankaŭ ni konservu ĝin, despli se ne troveblas ekzemploj de la formo "Tukidido" ekster Vikipedio.
Krome, la litero ja prononcas "c" ekzemple en la franca. Thomas Guibal 18:55, 27. Mar 2008 (UTC)
"Tukidido" (kun "k") aperas en la antaŭparolo de Reĝo Edipo (traduko de Douglas B. Gregor, Stafeto, 1960), ekzemple meze de paĝo 44. Goulo (diskuto) 08:41, 6 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Je ne crois pas, que les francais prononcent le "c" comme ts dans cette occasion. Ni demandu francojn pri tio. Tamen, mi kredas, ke la greka prononco "k" validu unuarange. Tukididio estis greko.--Hans 19:25, 27. Mar 2008 (UTC)

Vi rajtas : la "c" de "Thucydide" prononcas "s", ne "c", mi kiel franco pardonpetas pro la malatenta malprecizaĵo.
Kompreneble estas Tucidido greka, kompreneble plej taŭgus "Tukidido" laŭ plej strikta vidpunkto. Sed ŝajnas, ke "Tukidido" simple ne estas la plej diskonita kaj akceptata esperantigo de la nomo. Tion pruvas eĉ rapida Google-serĉo. La elekto de "Tucidido" fare de la serioza NPIV estas plia, gravega indico pri tio. Se vi tamen pluopinias, ke la artikolo estas alinomenda, mi petas pli publikan debaton en la Diskutejo antaŭ iu ajn decido. Mi ne kontraŭos la alinomadon se plejmultaj vikipediistoj konsentas pri ĝi. Thomas Guibal 19:47, 27. Mar 2008 (UTC)

Esperanto devu, laŭ mi, kiel eble plej ofte respekti la originalan formon de nomo. "Tucidido" estas tro malproksima de la greka elparolo 'Tukidides". "Tukididieso" devus esti la Esperantiĝo de la nomo, ĉar grek-lingvististo havus pli da facileco trovi la vorton skribante laŭ la logiko de elparoladon de Esperanto. Plie vi diris, tio estas en la NPIV. Por mi nur unu vortaro estas absolute neŝanĝebla, tiu kiu estas en la Fundamento de Esperanto. Por mi, francoparolanto, mi tro ofte trovas francajn radikojn en ĝi. "Tucidido" estas la franca formo (Thoucidide), aldonita al Esperanto. Jen kial mi uzas "Tukidideso"-n, kiam mi parolas pri la patro de la historio. --Pithagore (diskuto) 13:44, 26 Jul. 2013 (UTC)

-es (-ης) ne estas parto de la radiko, ĝi estas la finaĵo nominativa; en aliaj kazoj la grekaj finaĵoj estas aliaj. La esperanta akuzativo "Tukidid/es/on" estus do absurda: al la greka finaĵo, indikanta nominativon, estus aldonita esperanta finaĵo akuzativa. Tial oni kutimas ĉe asimilado anstataŭigi la grekan finaĵon nominativan per la cellingva finaĵo nominativa (kaj deklinacii laŭ la gramatiko cellingva); en Esperanto do -ης → -o. --Sergio (diskuto) 06:45, 24 Nov. 2014 (UTC)
Dum ne estas interkonsento, PIV kaj NPIV ja estas ĝenerale akceptita normo, do Tucidido. Krome estas kurioze, ke proponantoj de ŝanĝoj de la laboro de vikipediistoj, tre ofte malaperas kaj ne revenas dum jaroj.--kani (diskuto) 21:58, 12 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Saluton. Mi ĵus trovis la formon "Tukidido" apud "Tucidido" en PreVo kaj en Reta Vortaro. El la tieaj tradukoj la germana, hungara kaj rusa subtenas la formon kun k. --Tlustulimu (diskuto) 10:03, 6 jul. 2021 (UTC)[Respondi]