Ibn al-Baitar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibn al-Baitar
Statuo en Benalmádena
Statuo en Benalmádena
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1197 (1197-01-01)
en Malago
Morto 1-an de januaro 1248 (1248-01-01) (51-jaraĝa)
en Damasko
Lingvoj araba
Loĝloko Al Abbas Mosque
Okupo
Okupo botanikistokuracisto • farmakologo • apotekisto
vdr

Ḍiyāʾ Al-Dīn Abū Muḥammad ʿAbdllāh Ibn Aḥmad al-Mālaqī (ضياء الدين أبو محمد عبد الله بن أحمد المالقي en araba, alinome "la malagano" kaj al-Nabatí (la botanikisto) plej ofe konata kiel Ibn al-Baitar, estis kuracisto kaj botanikisto de Al-Andalus, naskiĝinta ĉirkaŭ 1190[1] aŭ 1197 en la Provinco Malago (eble en Benalmádena) kaj mortinta en 1248 en Damasko. Lia nomo "ben abidar" signifas en berbera lingvo amazigh "la filon de la lamulo", kio derivis en araba al la nomo de tiu profesio (tabib), kaj en hispana al la iom arkaika vorto "albéitar" (veterinaro).[2]

Al-Baitar studis kun la botanikisto Abu al-Abbas al-Nabati en Sevilo kie li komencis kolekton de plantoj kies studo centriĝis en siaj medicinaj proprecoj. Ĉirkaŭ 1220 li elmigris al Proksima Oriento tra Nordafriko, Anatolio kaj Sirio kaj finfine li setliĝis en Kairo, kie li estis nomumita ĉefa botanikisto de Egipto fare de la sultano. Tie li studis la medicinajn proprecojn de la plantoj kaj faris nombrajn esplorveturojn kun siaj lernantoj. Ibn al-Baitar surprize listigis ĉirkaŭ 3000 aĵojn kiaj 800 botanikaj drogoj, 145 mineralaj drogoj kaj 130 animalaj drogoj.[3]

Ibn al-Baitar faris nombrajn verkojn kiuj kolektis la farmacian sciaron de sia tempo en Nordafriko. Lia plej konata verko estas Kitāb al-Jāmiʻ li-mufradāt al-adwiya wa-l-aghdhiya ("Libro kompila de kuraciloj kaj simplaj manĝoproduktoj"). Li nomis plantojn kaj priskribis la uzadon de pli ol 1 400 specioj ĉefe de la araba farmacia sciaro. Lia verkaro estis uzita kaj tradukita dum la tuta Mezepoko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Katalogo de la Bibliothèque nationale de France diras 1197.
  2. "albéitar" En la vortaro de la RAE, Alirita la 17an de Aŭgusto 2021.
  3. Porter, Roy. (1999-10-17) The Greatest Benefit to Mankind: A Medical History of Humanity (The Norton History of Science) (angle). W. W. Norton & Company, p. 90–100. ISBN 978-0-393-24244-7.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carrillo, Juan L. kaj Torres, María Paz (1982). Ibn Al-Baytar y el arabismo español del XVIII. Benalmádena: Ayuntamiento de Benalmádena.
  • Esin Kahya: Ibn Baitar and his influence on the eastern medicine. En Actas del XXXIII Congreso Internacional de Historia de la Medicina: Granada-Sevilla, 1-6 de septiembre de 1992, 1994, ISBN 84-605-2070-6, pp. 401-408