Malago

| Malago | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| urbo | |||||
|
| |||||
| municipo en Hispanio urbo | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Devizo: La primera en el peligro de la libertad, la muy noble, muy leal, muy hospitalaria, muy benéfica y siempre denodada Ciudad de Málaga "Tanto Monta" (hispane, “La unua ĉe la danĝero de la libereco, la tre nobla, tre gastama, tre benefica kaj ĉiam aŭdaca Urbo de Malago”) | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | Hispanio | ||||
| Ŝtato | |||||
| Aŭtonoma Komunumo | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 29001–29018 | ||||
| Retpaĝaro | |||||
| Politiko | |||||
| Loka registaro | Ayuntamiento de Málaga | ||||
| Urbestro | Francisco de la Torre Prados (PP) | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 566 913 (1-a de januaro 2014)[1] | ||||
| Loĝdenso | 1 423,51 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 36° 43′ N, 4° 25′ U (mapo)36.716666666667-4.4166666666667Koordinatoj: 36° 43′ N, 4° 25′ U (mapo) | ||||
| Alto | 11 metrojn super marnivelo | ||||
| Areo | 398,25 km² (39 825 ha) | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||

Málaga aŭ Malago estas havenurbo kaj universitata urbo en Andaluzio, ĉefurbo de la samnoma provinco, suda Hispanio, ĉe la Costa del Sol marbordo de la Mediteraneo kaj la sesa plej granda urbo en la lando. Malago estas unu el la plej malnovaj urboj en Eŭropo kaj grava ekonomia kaj kultura centro. Ĝi estas ankaŭ ŝlosila transportcentro ĉe la mediteranea marbordo.Ĝi gastigas la Filmfestivalon de Malago. Ĝiaj bordoj portas la nomojn de famaj denaskuloj, kiel ekzemple Pablo Picasso kaj Antonio Banderas.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]Ĝis 1487 Malago estis konata sub la nomo Mālaqah, de la fenica nomo malaka kiu signifas salo aŭ saloj. La araboj nomis ĝin per la sama nomo: Malak, denaskulo de Malaka, reĝo Melik. Se oni konsideras, ke la fondintoj de Malaka devenis de la potenca fenicia urbo Tiro (nun libana urbo) kaj ke la supera dio de ĉi tiu urbo estis Melqart mlk-q (reĝo + urbo), kaj ke la plej multaj moneroj trovitaj de la malaka monfarejo prezentas templon sur la reverso kaj dion sur la averso, tiam estas logike konkludi, ke ĉi tiu templo kaj la nomo de la urbo estis dediĉitaj al ĉi tiu supera dio.
Logantaro
[redakti | redakti fonton]Loĝantaro de la urbo Malago mem estis 568 507 laŭ taksoj en 2009. Loĝantaro de la urba areo estis pli ol 850 000 laŭ taksoj. Loĝantaro de la aglomeraĵo estis 1 019 000 laŭ taksoj en 2003, rangordata kiel la kvina pligranda metropola areo en Hispanio. Malago estas ĉirkaŭigata de montoj, kaj du riveroj, la Gvadalmedino (Guadalmedina) kaj la rivero Guadalhorce, kiu fluas proksime de la urbo en la Mediteraneon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Malago estis fondita de la fenicoj en la 8-a jarcento a.K., igante ĝin unu el la plej malnovaj urboj en Eŭropo. Malago unue estis federacio kaj poste urbo sub latina juro en la Romia Imperio; prospera urbo de Al-Andalus, kaj kvarfoje la ĉefurbo de speciala tajfo (maŭra princlando).
La ĉefa lingvo en Malago estis la araba dum la periodo de maŭra regado, kiu daŭris de la jaro 711 ĝis 1487, kiam la katolikaj reĝoj rekonkeris la urbon post la furioza sieĝo de Malago (la Reconquista aŭ Rekonkero), post kio la kastilia (hispana) fariĝis la oficiala ĉefa lingvo.
En kristana epoko oni nomis patronoj de la urbo laŭ la katolika eklezio sanktuloj Ciriako kaj Paŭla.
Dum la 19-a jarcento la urbo spertis rimarkindan industrian kaj revolucian aktivecon kiu lokis ĝin kiel la plej industria urbo el Hispanio.
Ĝi estis scenejo de unu el la plej sanga epizodoj ĉe la hispana enlanda milito kaj protagonisto de la turisma eksplodo en la 1970-a kaj 1980-a jardekoj.
La pentristo Pablo Picasso, la 19-jarcenta hispana politikisto Antonio Cánovas del Castillo, kaj la aktoro Antonio Banderas naskiĝis en Malago.
Provinco
[redakti | redakti fonton]Malago estas la ĉefurbo de la hispania provinco Malago, kiu portas la saman nomon. Gravaj urboj de la provinco estas Marbella, Estepona, Torremolinos, Benalmádena, Fuengirola, Mijas, Vélez-Málaga kaj Ronda, ĉiuj el ili famaj el turisma vidpunkto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La urbocentro de Malago estas ĝuste malantaŭ la haveno. La kvartaloj de El Perchel, La Trinidad kaj Lagunillas ĉirkaŭas ĉi tiun centron. La urbo akiras multan enspezon el la agrara sektoro kaj el turismo.
Inter la multaj muzeoj menciindas la Muzeo Picasso, Muzeo Carmen Thyssen aŭ la Centro Pompidou de Malago.
- Vizitindaj estas du monumentoj de la epoko dum kiu Malago estis okupita de la araboj, la Alcazaba kaj la kastelo de Gibralfaro.
- Jardín de la Concepción (botanika ĝardeno de 1855 kun Strelitzia nicolai kaj svisaj fromaĝplantoj , sur la norda rando de Malago).
- Parque de Malaga (parka strio kun plantoj el la tropika pluvarbaro kiel filodendro kaj heliconia , inter la haveno kaj la malnova centro de Malaga)
- La Sankta Preĝejo Katedralo Baziliko de la Enkarniĝo estas la katedralo de Malago. Ĝi estas unu el la renesancaj juveloj plej valoraj de Andaluzio. Ĝi troviĝas ene de la limoj kiujn markis la malaperinta araba murego, formante granda arkitekturan komplekson kune al la proksima Alkazabo kaj la Kastelo de Gibralfaro. Ĝi estis konstruita inter 1528 kaj 1782, laŭ la projekto de Diego de Siloé. La fermofino estis verko de la arkitekto Martín de Aldehuela.
- La Alkazabo de Malago estas fortikigita palaco de la muzulmana epoko. Ĝi troviĝas ĉe la flanko de la monto Gibralfaro en kis pinto situas la samnoma kastelo. Alkazabo kaj kastelo estas kunigitaj pere de koridoro protektata de du zigzagaj muregoj nomataj La Coracha [koRAĉa]. Ĝi estis konstruita en la 11-a jarcento sur la roko.
- La Kastelo de Gibralfaro estas antikvega fortikaĵo. En la loko estis fenica kiu havis lumturon kiu nomigas la monteton Gibralfaro (Jbel-Faro, aŭ monto de la lumturo). Estis Abderamano la 3-a kiu transformis je fortikaĵo la antikvajn ruinojn ekzistantaj antaŭ la alveno de la romianoj.
Monda heredaĵo de Unesko
[redakti | redakti fonton]En la regiono estas ankaŭ vizitinda la prahistorian ejon en la urbo Antekero (es : Antequerra) kies dolmenoj troviĝas sur la megalita mondmapo kaj rekonita fare de UNESKO kiel monda heredaĵo de la homaro[2]. Por naturamikoj ankaŭ vizitinda en la regiono estas "La vojeto de la Reĝo"[3] (El caminito del Rey), migra vojo laŭ la krutaj muroj de kalkŝtona gorĝo en la Nacia Parko Desfiladero de los Gaitanes).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Danke al la milda klimato, la ebenaĵo Hoja de Málaga estas hejmo al oranĝoj, bananoj, figoj, kotono, sukerkano kaj vinberoj.
Malago estas ankaŭ centro de financo, ŝipkonstruado, kemiaĵoj, tekstiloj kaj konstruado.
En la rangolisto de InterNations Expat Insider 2020, Malago estis rangita sesa en la mondo inter la plej bonaj urboj por elmigrintoj[4].
En la rangotabelo publikigita de la Reto pri Esplorado pri Tutmondiĝo kaj Mondaj Urboj, Malago estis klasifikita en kategorion 5 de urboj de tutmonda graveco[5].
Transporto
[redakti | redakti fonton]La Metroo de Malago (hispane Metro de Málaga) estas reto de malpeza metroo de Malago. Ĝi ekfunkciis la 30-an de julio 2014. Ĝi konsistas el du linioj nuntempe funkciantaj, interligantaj malsamajn partojn de la urbo kaj interagante kun la resto de la transportreto de la Konsorcio de Metropola Transporto de Malago.
Proksimaĵoj Malago priservas la Metropolan areon de Malago.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Malago havas tipan mediteranean klimaton, kun varmaj, sekaj someroj kaj mildaj, pluvaj vintroj. Karakteriza trajto de la klimato de la urbo estas la oftaj maraj brizoj , kiuj signife moderigas la varmon dum la someraj monatoj, igante la urbon unu el la plej agrablaj urboj por vivi en Eŭropo. La vintroj en Malago estas la plej varmaj el ĉiuj eŭropaj urboj kun pli ol 500 000 loĝangoj. Averaĝaj dumtagaj temperaturoj de decembro ĝis februaro estas inter 17–18 °C. La montoj Sierra Morena kaj Cordillera Betica fidinde protektas la urbon kontraŭ malvarmaj entrudiĝoj el la nordo[6].
Esperanto en Malaga
[redakti | redakti fonton]En Malago fondiĝis la unua Esperanto-grupo de Hispanio, kaj unu el la unuaj de la mondo, sub la iniciato de José Rodríguez Huertas.
Ekzistas nun asocio en Malago, kun la nomo Asociación de Esperanto de Málaga «Marbordo de la Suno».
Ekzistas ankaŭ pasejo Esperanto (Pasaje Esperanto)[7] kaj strato kiu portas la nomon 'Calle (C/) del Esperanto' [8][9][10] kie ankaŭ kelkaj komercejoj nomiĝas Esperanto, kiel populara trinkejo ('cafetaria Esperanto'), fruktovendejo, kokidrostejo, juvelvendejo, bestkuracejo[11]
Ekzistas ekde oktobro 2012 ankaŭ Naturamika Esperanto-Domo[12] [13] [14]en Malago, kiu estas samtempe la sidejo de la Esperanta Naturamikaro.
En la fiŝkaptista urboparto El Palo ekzistas ankaŭ biblioteko (Emilio Prados) disponas pri bone ekipita sekcio kun infana literaturo en Esperanto, eĉ prunte tra tuta Hispanio. Aliloka malaga publika biblioteko '"Bernabé Fernandez Canivell") same posedas porfinanan literaturon en Esperanto[15].
Transporto
[redakti | redakti fonton]Aertransporto
[redakti | redakti fonton]La Flughaveno de Malago situas 8 km sudokcidente de la urbo kaj estas konektita al la urbocentro per buso kaj la navedotrajno Cercanías.
Mara transporto
[redakti | redakti fonton]Pramaj servoj funkcias de la Haveno de Malago al la hispana enklavo Melilo, situanta en Afriko. La haveno estas atingebla per la aŭtovojoj A-7 (Barcelono-Kadizo) kaj A-45 (Kordobo-Malago).
Fervojo
[redakti | redakti fonton]La centra fervoja stacio de Malago estas nomita laŭ María Zambrano. Malago estas parto de la hispana rapidtrajna reto, kuŝante sur la linio Madrido-Kordobo-Malago.
La reto de navedaj trajnoj Cercanías funkcias sur du linioj: Málaga-flughaveno-Fuengirola (sudokcidente) kaj Málaga-Álora (nordokcidente). La finstacio de la naveda trajno situas en la urbocentro proksime de Alameda Principal. []
Publika transporto
[redakti | redakti fonton]Malago havas bonan evoluintan reton de publika transporto ene de la urbo. Busitineroj funkcias tra la tuta urbo kaj ĝiaj antaŭurboj. La ĉefa nabo estas la centra avenuo Alameda Principal, kie ĉiuj gravaj urbaj buslinioj havas haltejojn, same kiel la finstacio de Cercanías, la naveda trajno de Malago. Malago ankaŭ havas ampleksan interurban busreton, kiu konektas la ĉefurbon kun la ĉefaj urboj de la provinco. La interurba busstacidomo de Malago situas en apuda konstruaĵo de la centra stacidomo María Zambrano. Sekundara interurba busstacidomo (Estación de Muelle Heredia), situas apud la ĉefa enirejo al la haveno.
En 2014, la metro-sistemo de Malago, konsistanta el du linioj, malfermiĝis.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]- Praça de Toros
- Sunsubiro en Malago
- Malaga - vivanta urbo
- Elvido de la Kastelo Gibralfaro (Castillo Gibralfaro)
- Alcazaba (araba fortikaĵo), 2004
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Cifras oficiales de población resultantes de la revisión del Padrón municipal a 1 de enero. Statistiko pri loĝantaro de la Instituto Nacional de Estadística.
- ↑ (dulingva esperanto + hispana), La Dolmenoj de la urbo Antekero (Malago) agnoskitaj Heredan Havaĵon de la Homaro (Los Dólmenes de Antequera reconocidos como Patrimonio de la Humanidad)
- ↑ La vojeto de la reĝoj
- ↑ (en) Expat Insider 2020 – InterNations.org.
- ↑ (en) The World According to GaWC 2016. Arkivigite je 2013-10-10 per la retarkivo Wayback Machine En: Studgrupo kaj Reto pri Tutmondiĝo kaj Mondaj Urboj (GaWC). Universitato Loughborough.
- ↑ (en) Malago - Lokaj Vojaĝinformoj kaj Urbogvidilo. Arkivita de la originalo, la 15-an de januaro 2021.Alirite la 7-an de decembro 2019.
- ↑ Fotogalerio de la asocio «Marbordo de la Suno», Ypernity
- ↑ Luis Alegre, Ella, El País, Madrid, 28a majo 2015, konsultita la 31-an de majo 2015.
- ↑ Foto de oficejo (officina) en calle Esperanto, 19, Perchel norte - La Trinidad, Málaga
- ↑ ¿Cómo llegar a Calle Esperanto en Málaga en Autobús, Metro, Tren? (Kiel iri al strato Calle del Esperanto per publikaj transportiloj ?), Moovit
- ↑ Fotoj de komercejoj kun nomo Esperanto Esperanto sur fotogalerio de la asocio «Marbordo de la Suno», Ypernity
- ↑ En oktobro nova Esperanto-Domo ekfunkcios HEKO, oktobro 2012
- ↑ Unuaj gastoj en la Esperanto-Domo de Andaluzio, HEKO, 504 8-C, 22-a aprilo 2012
- ↑ Foto de la Naturamika Esperanto-Domo en la fotogalerio de "Marbordo de la Suno"
- ↑ (eo) Dua de Aprilo: porinfana literaturo, Heroldo de Esperanto, n-ro 2376 (4:2026)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
- Aeropuerto (stacidomo)
- Campanillas (stacidomo)
- Guadalhorce (stacidomo)
- Los Prados (stacidomo)
- Málaga Centro-Alameda (stacidomo)
- Málaga María Zambrano (stacidomo)
- Plaza Mayor (stacidomo)
- Victoria Kent (stacidomo)
- Metroo de Malago
- Andalucía Tech (Metroo de Malago)
- Atarazanas (Metroo de Malago)
- Barbarela (Metroo de Malago)
- Carranque (Metroo de Malago)
- Clínico (Metroo de Malago)
- Ciudad de la Justicia (Metroo de Malago)
- El Cónsul (Metroo de Malago)
- El Perchel (Metroo de Malago)
- El Torcal (Metroo de Malago)
- Guadalmedina (Metroo de Malago)
- Hilera (Metroo de Malago)
- Hospital Civil (Metroo de Malago)
- La Isla (Metroo de Malago)
- La Luz-La Paz (Metroo de Malago)
- La Trinidad (Metroo de Malago)
- La Unión (Metroo de Malago)
- Palacio de los Deportes (Metroo de Malago)
- Paraninfo (Metroo de Malago)
- Portada Alta (Metroo de Malago)
- Princesa-Huelin (Metroo de Malago)
- Puerta Blanca (Metroo de Malago)
- Universidad (Metroo de Malago)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Universitato de Malago
- Salamandra Rural
- Muzeo Picasso en Malago
- Urbestraro de Málaga Arkivigite je 2007-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Malago, kandidato Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo
- Vizitu Malagon Arkivigite je 2018-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Esperanto-grupoj en la mondo : "Marbordo de la Suno Arkivigite je 2021-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||





