Ties geografiaj koordenataj estas la jenaj 36º43' N, 5º15' Ok. Ĝi situantas je alto de 524 metroj kaj je 134 kilometroj de la provinca ĉefurbo, nome Malago. Ties loĝanoj nomiĝas benaojanos.
La nomo, de evidenta araba deveno, laŭ kelkaj signifas gefiloj de Oján [oĤAN], nome tribo berbera, kaj laŭ aliaj domo de panfaristo.
La municipo enhavas du domarojn: nome la propra Benaoján kaj la Stacio (trajnstacio) de Benaoján, el kiuj la unua estas la ĉefa kerno. Totale temas pri 1.543 loĝantoj. En grotoj de la teritorio municipa oni trovis restojn de prahistoria epoko.