Macharaviaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Macharaviaya
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29791
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 523  (2023) [+]
Loĝdenso 75 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 46′ N, 4° 13′ U (mapo)36.761944444444-4.2141666666667Koordinatoj: 36° 46′ N, 4° 13′ U (mapo) [+]
Alto 185 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Macharaviaya (Malago)
Macharaviaya (Malago)
DEC
Macharaviaya
Macharaviaya
Situo de Macharaviaya
Macharaviaya (Hispanio)
Macharaviaya (Hispanio)
DEC
Macharaviaya
Macharaviaya
Situo de Macharaviaya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Macharaviaya [+]
vdr

Macharaviaya [maĉaraVJAĝa] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la sudorienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Macharaviaya en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Axarquía je 235 msm. Macharaviaya havis en 2016 461 loĝantojn. Ĝi limas norde kun Almáchar kaj Iznate, oriente kun Iznate kaj Vélez-Málaga, sude kun Vélez-Málaga kaj Rincón de la Victoria kaj okcidente kun Moclinejo.

Benaque.

La urba kerno estas sur areto de montetoj kun formo de amfiteatro. La maksimuma altaĵo estas Capellanía (481 msm). La urba kerno mem estas je 235 msm. Ĝi ricevas la akvojn de la rojo Ibero, kiu elfluas en la submunicipo Vallejo [baĜEĥo] kaj trairas tra la submunicipo Benaque [baNAke] kaj elfluas en la rivero Cajiz [kaĤIZ].

Bernardo de Gálvez y Madrid.

De araba deveno, tiu vilaĝo prosperis ekonomie kaj komerce en la 18a jarcento pro la alveno de la familio Gálvez de Macharaviaya, danke al prospera agrikulturo vitovina, atingante eĉ la kromnomon «malgranda Madrido». Bernardo Vicente de Gálvez y Madrid, 1a Vicgrafo de Galveston, 1a Grafo de Gálvez (1746–1786) estis hispana militestro kaj kolonia administraciisto kiu servis kiel kolonia guberniestro de la la hispana Luiziano kaj Kubo, kaj poste kiel Vicreĝo de Nova Hispanio. La nuna usona urbo Galveston (Teksaso) nomiĝas laŭ li. La preĝejo de San Jacinto, kun la fabriko de ludkartoj estas la ĉefaj verkoj de la familio Gálvez en Macharaviaya.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]