Canillas de Aceituno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Canillas de Aceituno
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 767  (2023) [+]
Loĝdenso 42 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 52′ N, 4° 5′ U (mapo)36.8726174-4.0818501Koordinatoj: 36° 52′ N, 4° 5′ U (mapo) [+]
Alto 649 m [+]
Areo 42 km² (4 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Canillas de Aceituno (Malago)
Canillas de Aceituno (Malago)
DEC
Canillas de Aceituno
Canillas de Aceituno
Situo de Canillas de Aceituno
Canillas de Aceituno (Hispanio)
Canillas de Aceituno (Hispanio)
DEC
Canillas de Aceituno
Canillas de Aceituno
Situo de Canillas de Aceituno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Canillas de Aceituno [+]
vdr

Canillas de Aceituno estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Canillas de Aceituno en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa] kaj en la jurisdikcia teritorio de Vélez-Málaga.

Canillas de Aceituno.

Ĝia municipa teritorio estas je altitudo de ĉirkaŭ 524 msm, ĉe la montaro Sierra de Tejeda kronita per la montopinto La Maroma, de 2 068 msm, la plej alta de la provinco. Canillas de Aceituno estas vilaĝo de kalkoblankaj mallarĝaj stratetoj, mudeĥaraj arkoj kaj anguletoj kun florpotoj.

Casa de los diezmos.

La laboristoj laboras en la konstruado kaj la agrikulturo (estas olivarboj, vitejoj, migdalarboj kaj figarboj). Canillas de Aceituno havas vendejojn kie eblas akiri bazajn produktojn.

Canillas de Aceituno estas je 61 km de la provinca ĉefurbo Malago. Estas alirebla pere de la komarka ŝoseo C-335 kaj de la loka M-125 el Vélez-Málaga.