Cuevas de San Marcos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuevas de San Marcos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 647  (2023) [+]
Loĝdenso 99 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 16′ N, 4° 25′ U (mapo)37.2669396-4.4176103Koordinatoj: 37° 16′ N, 4° 25′ U (mapo) [+]
Alto 422 m [+]
Areo 37 km² (3 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cuevas de San Marcos (Malago)
Cuevas de San Marcos (Malago)
DEC
Cuevas de San Marcos
Cuevas de San Marcos
Situo de Cuevas de San Marcos
Cuevas de San Marcos (Hispanio)
Cuevas de San Marcos (Hispanio)
DEC
Cuevas de San Marcos
Cuevas de San Marcos
Situo de Cuevas de San Marcos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuevas de San Marcos [+]
vdr

Cuevas de San Marcos (Kavoj de Sankta Marko) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la plej norda parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Cuevas de San Marcos en la provinco Malago.

Ĝi estas ene de la Comarca Nororiental de Málaga, nome en la norda zono de la komarko de Antequera, lime kun la provinco Kordovo, el la valo de la rivero Genil ĝis la montaroj Sierra de Malnombre kaj Camorro de Cuevas Altas. Tiu municipo estas je altitudo de 420 metroj super la marnivelo.

Laŭ ŝoseo ĝi estas je 88 km de Malago kaj je 487 km de Madrido. Temas pri vilaĝo de agrikultura ekonomio, kun dominado de la kultivo de la olivarboj kaj la produktado de la olivoleo de la varianto "Hojiblanca" [oĥiBLANka].

La nomo derivas el la katolika patrono, la Evangeliisto Sankta Marko kaj el la konata kavo de Belda, kun granda profundo kaj impresaj formaĵoj de stalaktitoj kaj stalagmitoj. En la interno de la kavo loĝas kolonio de endemiaj vespertoj pro kio ĝi estas vizitebla nur dum kelkaj monatoj en la jaro. La municipo havas areon de ĉirkaŭ 37'50 km².

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]