El Borge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Borge
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29718
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 925  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 49′ N, 4° 14′ U (mapo)36.8146357-4.2353215Koordinatoj: 36° 49′ N, 4° 14′ U (mapo) [+]
Alto 237 m [+]
Areo 25,73 km² (2 573 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Borge (Malago)
El Borge (Malago)
DEC
El Borge
El Borge
Situo de El Borge
El Borge (Hispanio)
El Borge (Hispanio)
DEC
El Borge
El Borge
Situo de El Borge

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Borge [+]
vdr

El Borge estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la sudorienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

El Borge en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa].

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la Rosario.
Omaĝo al Ibn al-Baitar.

La araba deveno de la loko rilatas al la etimologio de la nomo Al-Borg; oni scias per tiamaj kronikoj ke tie loĝis komunumo de moriskoj kiu rezistis akre kontraŭ la kristana okupado. Dum la insurekcio de la Axarquía, El Borge estis kerno de la ribelo kaj multaj lokanoj fuĝis al Alpujarras ĝis la malvenko en la milito.

Gravulo de la islama epoko estis Ibn Albaitar ("la filo de la bestokuracisto"), fama botanikisto, kiu enkondukis la kultivon de citrusoj en la valo de Benamargosa, Almáchar kaj Borge, kie oni scias ke li loĝis antaŭ elmigri al Egipto, laŭ Gámez Burgos. Ankoraŭ ekzistas en la municipa teritorio de El Borge kampardomo nomita "Morabaite" aŭ "Moro-Baita", kie oni supozas, ke loĝis tiu fama gravulo.

Profesoro de beletro kaj teologio kaj saĝulo de la 17a jarcento estis Martín Vázquez Ciruela. El la 19a jarcento estis El Bizco de El Borge, realnome Luis Muñoz García, fama bandito pri kiu estas legendoj el kiuj multaj prezentas lin kiel bonfara krimulo.

Tiu estas maldekstrema areo kaj ekde la hispana transiro al la demokratio la urbestraro estis ĉiam aŭ socialisto aŭ komunisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]