Cartajima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cartajima [kartaĤIma] estas municipo hispana de la oriento de la provinco Malago en Andaluzio. Nome ĉe la Valo Genal, kaj estas unu el la vilaĝoj kiuj kunformas la komarkon la Montoĉeno de Arundo.

Laŭ ŝoseo ĝi troviĝas je 111 km de Malago, provinca ĉefurbo, kaj je 646 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. En 2005 ĝi havis 243 loĝantojn; en 2000 ĝi havis 214[1]

La deveno estas berber-araba, pri kio atestas ne nur la nomo de la vilaĝo sed ankaŭ aliaj de proksimaj bienoj kiaj Benahayón, Benajeriz, Benahazín, Benajanná, Benajarín. Post la konkero fare de la Katolikaj Gereĝoj la loĝantaro pluestis de moriskoj, tio estas islamanoj perforte konvertitaj al kristanismo, plej ofte nur ŝajne. Pro kio intervenis la Inkvizicio kaj komence de la 17a jarcento estis forpelitaj. Poste venis loĝantoj de ekstere kio estis bazo de la nuna loĝantaro

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. INE

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]