Riogordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riogordo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29180
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 795  (2023) [+]
Loĝdenso 68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 55′ N, 4° 18′ U (mapo)36.915-4.2936111111111Koordinatoj: 36° 55′ N, 4° 18′ U (mapo) [+]
Alto 405 m [+]
Areo 41 km² (4 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Riogordo (Malago)
Riogordo (Malago)
DEC
Riogordo
Riogordo
Situo de Riogordo
Riogordo (Hispanio)
Riogordo (Hispanio)
DEC
Riogordo
Riogordo
Situo de Riogordo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riogordo [+]
vdr

Riogordo (Larĝa rivero) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Vido de Riogordo el Colmenar.

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa] je 40 km de la provinca ĉefurbo Malago kaj je 30 km de Vélez-Málaga (ĉefurbo de la Axarquía). Ties altitudo super la marnivelo estas de 405 msm, klina la urba kerno de nordo suden. La plej elstaraj altoj estas Tajo de Gomer (1.129 msm), Sierrecilla del Rey (972 msm), la monteto Sacristía (620 msm) kaj la holmo Terral (573 msm). Trapasas la teritorion kaj la urban kernon la rivero de la Cueva (el tio la urbonomo kaj la bildo en la blazono) kaj la rojoj Golilla, Morena kaj Solanas.

Estas municipa naĝejo, biblioteko, etnografia muzeo, publika lernejo (Nuestra Señora de Gracia) kaj olivoleprodukta kooperativo, kiu produktas bonkvalitan olivoleon, nome Agro-olivarera Riogordo S.C.A. kiu plutenas la du antikvajn varmarkojn de la fuziitaj kooperativoj, nome "Rioliva" kaj "El Borbollón".

En la islama epoko de Al Andalus okazis en la areo ribelo de Omar ben Hafsún kontraŭ la kordova kalifo Abd ar-Rahman la 3-a.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]