Cuevas del Becerro (kavoj de la junbovo) estas municipohispana de la provinco Malago, Andaluzio, situanta en la komarko de Guadalteba. Tra ŝoseo ĝi situantas je 97 km el Malago kaj je 576 km el Madrido. En 2008 ĝi havis 1847 loĝantojn; en 2000 ĝi havis 1960 (informo de la INE [1][rompita ligilo]).
Ĉefaj kultivoj estas olivarboj, cerealoj, kikeroj, faboj, sunfloro, migdalarboj kaj aliaj fruktarboj. Pri brutobredado menciindas ĉefe abelbredado, krom kaproj, ŝafoj kaj bovoj. Ankaŭ iom ĉevaloj, porkoj kaj kortobirdoj.