Alfarnate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfarnate
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29194
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 059  (2023) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 0′ N, 4° 16′ U (mapo)36.9942627-4.2604149Koordinatoj: 37° 0′ N, 4° 16′ U (mapo) [+]
Alto 888 m [+]
Areo 34 km² (3 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alfarnate (Malago)
Alfarnate (Malago)
DEC
Alfarnate
Alfarnate
Situo de Alfarnate
Alfarnate (Hispanio)
Alfarnate (Hispanio)
DEC
Alfarnate
Alfarnate
Situo de Alfarnate

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alfarnate [+]
vdr

Alfarnate estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Alfarnate en la provinco Malago.

Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa], lime kun la provinco Granado, je ĉirkaŭ 50 km de la provinca ĉefurbo Malago. En 2016, estis 1135 loĝantoj.[1]

La nomo de la vilaĝo ŝajne devenas el la araba vorto Al-farnat, kiu signifas ‘farunmuelejo’ (tio aperas en la blazono). Fakte, jam aperis dokumentita la referenco al Alfarnate en la 10a jarcento kiel zono de grava produktado de faruno. En la najbara vilaĝo Alfarnatejo ankoraŭ videblas du farunmuelejoj kiuj funkciis per la akvo de la rojo (en antaŭaj jarcentoj de granda akvokvanto) kiuj havigas ideon de tio kio estis tiu areo iam.

Strato de Alfarnate. Marto 2012.

Temas pri montara loko kaj fakte estas la plej alta vilaĝo en la provinco (la stratoj estas je 925 metroj super la marnivelo) kaj ĝia municipa teritorio estas tute ĉirkaŭita de altaj montoj kiel la Sierra de Camarolos sudokcidente, Sierra del Jobo kun la montopinto Chamizo (1641 m s.m.). La nordo estas ankaŭ, kun la montopasejo Alazores, la dividejo kun la Sierra de Alhama kiu iras de nordo al sudoriento, kun formacioj kiel Tajo de las Palomas (1302 m s.m.), kaj trafas sin en la montopasejo Puerto del Sol (1100 m s.m.) kun la Sierra de Enmedio kiu limas sude kun montopintoj kiel Vilo (1415 m s.m.), Gallo (1361 m s.m.) kaj Morrón de Malinfierno kiu protektas la vilaĝon sude (1077 m s.m.). Tiel en la 19a jarcento estis taŭga areo por kaŝejo de banditoj, pri kio estas multaj popularaj legendoj.

Kampoj de Alfarnate.

La urbestraro estis ekde la komenco de la demokratia epoko regata de komunistoj, poste de socialistoj.

La ĉefa enspezofonto estas la agrikulturo de tritiko kaj kikeroj, de kelkaj olivarboj kaj iom da migdalarboj, kun malgranda komplemento de brutobredado de kaproj kaj ŝafoj. En la lastaj jaroj, oni disvastigis la irigacion en granda vario: tomatoj, laktukoj, artiŝokoj, kukurbetoj, faboj, kapsikoj, melonoj ktp. Oni enkondukis ankaŭ kelkajn variaĵojn de fruktarboj kiel de ĉerizojpomoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]