Pomo

Pomo estas frukto de pomarbo:
- pri la arbo kaj malsamaj specioj, vidu la artikolon pomarbo kaj ankaŭ la liston de la kultivarioj pri pomoj;
- pri la frukto de la specio Malus domestica, vidu la artikolon kulturpomo kun ĝiaj enhavosubstancoj, ĝiaj ĉefaj produktantoj ktp;
- pri ĝenerale la genro, vidu la artikolon (Maluso Malus) el la kernetfrukto el la familio rozacoj;
- pri heraldiko estas ankaŭ koncepto pomo.
Pomo estas manĝebla frukto de pomarbo, unu el la plej kulturataj. Plejofte manĝata freŝe, ĝi ankaŭ estas bakita en pasteĉo aŭ torto aŭ manĝata sub formo de pomsaŭco (pomkaĉo, pompureo aŭ pomkompoto).
- pomo estas frukto de pomarbo (alidirite, iom arĥaike pomujo).
- pomo estas samtipa frukto de kelkaj fruktoarboj: pomofrukto
- objekto kun formo de pomo: gorĝa pomo (alidirite "Adampomo")
Ekzistas miskompreno ke pomo aperas en la Biblio, kiel frukto de la Prapeko. Tamen en Genezo ne temas pri pomo, sed pri "frukto de la arbo de sciado pri bono kaj malbono".
Frukto de la pomarbo[redakti | redakti fonton]
La karneca histo (fruktkarno) de pomo, ĝenerale nomata frukto, ne evoluiĝas el la ovario, sed el la pedunklo. Biologie oni nomas tion ŝajnfrukto. La pomofrukto – kio estas karakteriza por pomo – estas speciala formo de plurfolikla frukto[de]. Foliklo konsistas el unu ovario, kiu ĉe suturo kunkreskas kun si mem. Ene de la fruktkarno kreskas el la folikla ovario pergameneca ujo. Ene de la fruktkarno eventuale restas nur unuopaj sklerenkimecaj nestoj[de].
Pomoj postrikolte plumaturiĝas. Ili estas la klimakteraj fruktoj. Pomo, metita kune kun bananoj aŭ aliaj fruktoj, rapidigas ilian maturiĝon. Tion kaŭzas la gasa planthormono eteno, kiu estas produktata de la pomo dum postmaturiĝo.
Ĝenerale oni ne manĝas la malmolan kernetujon[de]. Ofte oni kredas, ke la kernetujo ne estas manĝebla, ĉar la kernetoj (semoj) enhavas cianidan acidon. La kvanto de cianida acido etas tre malalta kaj la formanĝo de la kompleta pomo ne estas risko.
Enhavosubstancoj de la frukto[redakti | redakti fonton]
100 g da freŝa produkto enhavas jenon:
Ora | |
Energia valoro | 217–228 kJ (52–55 kcal) |
Karbonhidrato | 11,4 g |
el tio sukero | 10,3 g |
Proteino | 0,3 g |
Graso | 0,4 g |
Fibro | 1 g |
Akvo | 85 g |
Vitamino C | 12 mg |
Magnezio | 6 mg |
Kalio | 144 mg |
La kompleksa aromo de la kulturpomo konsistas el multaj substancoj. La diversaj kultivvarioj malsimilas ankaŭ laŭ la kvanto de la diversaj aromaj substancoj. Precipe estas esteroj, aldehidoj kaj alkoholoj. La plej gravaj esteroj de la pomo estas etil-2-metilbutirato, etilbutirato, 2-metilbutilacetato, butilacetato kaj heksilacetato. Al la aldehidoj, kiuj parte nur ekestas dum la maĉado en la buŝo pere de enzima transformiĝo el grasacidoj kaj kiuj ofte donas al la pomo la tiel nomata „verdnotoj“ (gusto al verdaj pomoj kiel „Granny Smith“), apartenas heksanalo kaj 3-heksenalo. La alkoholoj estas 1-butanolo, 2-metilbutanolo, 1-heksanolo kaj 3-heksenolo. Pliaj gravaj aromaĵoj en la pomo estas β-damaskanono kaj α-farnezeno.
La aromo dependas forte de la kultivvario, la klimataj faktoroj, la rikoltotempo kaj la stokada daŭro. Dum la stato de frumaturiĝo apenaŭ troviĝas esteroj. Dum pli longa stokado la esterenhavo povas altiĝi draste.
Uzado[redakti | redakti fonton]
La endomigo de pomoj ŝajne komencis antaŭ pli ol 15 000 jaroj en la regiono en okcidento de la Montaro Tianŝan, lima inter Kazaĥio kaj Ĉinio. La pomoj estis enkondukitaj en Eŭropo fare de la romianoj kaj en la aktualo ekzistas ĉirkaŭ 1000 varioj/kultivaroj, kiel rezulto de multegaj hibridigoj inter naturaj formoj. Pomoj estas granda fonto de vitaminoj kiu helpis en la disvolvigo de popoloj.
Jam la keltoj kaj ĝermanoj prilaboris la tiam ankoraŭ etajn kaj malmolajn fruktojn de la indiĝena pomo. Ili kuiris la pomojn kaj akiris el la pomkaĉon sukon. La fruktsukon oni fermentis kune kun mielo al medo.
Hodiaŭ oni konsumas la kulturpomon krude aŭ prilaboras ĝin industrie al pomsuko, pomvino, pomkaĉo, al sekigitaj pomĉipsoj kaj konfitaĵo. La uzebleco de la pomo aŭ de pomaj produktoj en la kuirejo estas multspeca.
Ankaŭ laŭ mezepoka medicino la pomo havas multajn kuracajn efikojn. La plej multaj tiamaj pomkultivaroj verŝajne estis tro acidaj, taninriĉa kaj lignecaj por la hodiaŭa gusto.
- La konsumado de la fruktoj kun fruktoŝelo ĝenerale havas adstringan kaj laksigan kaj baktericidan efikon.[1]
- la pomo ankaŭ estas bona por la stomako.[1]
- Pomfibro estas fibro, kion oni gajnas el la elsukigitaj kaj sekigitaj pomoj. Ĝi entenas altan kvanton de pektinoj.
- Regula konsumado de pomoj reduktas la riskon malsanigi je kor- kaj vaskulaj malsanoj, nome astmo kaj pulmofunkciaj perturboj, Diabetes mellitus kaj kancero. [2]
La sukeroj de la pomo estas asimilebla facile, kio estas malbono por la personoj kiuj suferas diabeton. Tiel estas rekomendinda manĝi la pomon kun la ŝelo, ĉar tiu enhavas la plej parton de la pektino (solvebla dieta fibro), kiu helpas prokrasti la absorbadon de tiuj sukeroj.
La nekuirita pomo efikas kiel bonkvalita dentopurigilo pro du tialoj; unuflanke ĝi helpas rekte purigi la dentojn; aliflanke, la maĉomaniero ebligas la liberigon de manĝorestaĵoj for el la gingivoj. La dekoktado de pomoj estas uzata kiel milda trankvigilo okaze de ne tro forta sendormeco.[3]
La cidro efikas iome kiel diurezigilo, pro kio estas rekomendata kiel traktado komplementa de la edemo (en tiuj kazoj en kiuj trinkaĵoj enhavantaj alkoholon ne estu kontraŭkonsilita).[3]
- Aktiva enhavo
La pomo enhavas 80 % da akvo, 15 % de karbonhidratoj kaj preskaŭ 5 % de proteinoj. Pomoj estas riĉaj en pektino, vitaminoj, malikata acido, tartrata acido kaj gajlata acido, tiel kiel en natrio, kalio, magnezio kaj fero. Granda parto de la vitaminoj kaj mineraloj estas en la ŝelo aŭ guste sub tiu, pro kio por akiri tiujn nutrenhavojn pomoj estu konsumitaj nesenŝeligitaj.[3]
La plej grandaj pomproduktantaj landoj[redakti | redakti fonton]
La plej granda pomproduktanta lando estas Ĉinio kaj je la dua loko Usono. Turkio kaj Italio sekvas. La jena tabelo montras la plej grandajn pomproduktantajn landojn:
|
|
En mitologio[redakti | redakti fonton]
La pomoj aperas en multaj religiaj tradicioj, ofte kiel mistera aŭ malpermesita frukto. Unu de la problemoj kiuj identigas pomojn en la religioj, la mitologio kaj la popolfabeloj estas ke la vorto "pomo" estis uzita kiel terminego por ĉiuj fruktoj (ĉefe fremdaj), escepte de beroj, eĉ kiel nuksoj,[6] ĝis tiom malfrue kiom ĝis la 17a jarcento.[7] Por ekzemplo, en la helena mitologio, la greka heroo Heraklo, kiel parto de siaj dek du laboroj, estis devigita veturi al la Ĝardeno de la Hesperidinoj kaj rikolti la orpomojn de la arbo de vivo kiu estis en ties centro.[8][9][10]
La greka diino de malkonsento, Eriso, malkontentiĝis post sia ekskludo for de la nupto inter Peleo kaj Tetiso.[11] Kiel revenĝo, ŝi ĵetis orpomon kun la skribaĵo Καλλίστη (Kalliste, foje transliterumita Kallisti, 'Por la plej bela'), en la nupto. Tri diinoj reklamis la pomon: Hera, Atena kaj Afrodita. Pariso de Trojo estis proklamita por elekti la ricevontinon. Tentita kaj de Hera kaj de Atena, ankaŭ Afrodita proponis sin al li kiel la plej bela diino, proponante al li kiel premio la plej belan virinon de la mondo, nome Helena de Sparto. Li atribuis la pomon al Afrodita, kio estis ekokazigo nerekte de la Troja milito.
Tiel oni konsideris en la antikva Grekio, ke pomoj estas dediĉitaj al Afrodita, kaj oni ĵetis pomon al iu por deklari simbole onian amon; kaj tiel sammaniere kapti ĝin estis montri ankaŭ simbole la akcepton de tiu amo kaj tiel tio estis komprenita.[12]
En popola kulturo[redakti | redakti fonton]
- Friedrich Schiller verkis kvinaktan dramon pri Willhelm Tell. En ĝi la vokto Gessler metis sian ĉapelon kaj postulis de ĉiu preterpasanto, saluti ĝin. Tell rifuzas la saluton. La soldatoj kaptas lin, kaj la vokto Gessler devigas lin pafi per la arbalesto pomon de sur la kapo de lia filo. Tell sukcese trafis la pomon, sed al la demando de Gessler pri la dua projektilo respondis, ke la dua projektilo estintus por la koro de Gessler, se la unua trafintus la filon de Tell.
- En la rakonto Neĝblankulino de la Fratoj Grimm, la protagonistino estas venenigita de malica duonpatrino pere de venenenhava pomo. Ŝajne tio inspiris la memmortigon de Alan Turing pere de pomvenenigo.
- Le Fils de l'homme (La filo de l'homo) estas pentraĵo de René Magritte de 1964. Tie oni vidas staran homon antaŭ muro kaj marpejzaĝo, kun verda pomo antaŭ la vizaĝo, el kio videblas nur parto de lia maldekstra okulo.
- "The Apple" (La pomo) estas la kvina epizodo de la dua sezono de Star Trek: The Original Series.
- La pomo (en persa سیب Sib) estas irana filmo reĝisorita de Samira Maĥmalbaf premierita en 1998.
- Apple (anglalingva nomo de "pomo", prononcata "Ap-l") estas tre fama usona komputila firmao. Oni konas Apple pro la komputila serio Makintoŝo, la cifereca muzikludilo iPod, la poŝkomputilo iPhone, la plata komputilo iPad kaj alia aparataro kaj programaro. La emblemo de Apple estas silueto de pomo kun mordejo kaj estas konata tutmonde.
Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]
Proverbo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas proverboj pri pomo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[13]:
„ Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto. ” „ Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon. ”
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Eintrag Malus domestica Borkh. im Liber herbarum II (30a de septembro 2006).
- ↑ M. Fix: „An Apple A Day“ – warum Äpfel nie Krebs bekommen. (PDF; 3,6 MB) In: Einblick. 1, 2009, S. 22–23.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Berdonces I Serra, J.L. «Malus domestica». Gran Enciclopecia de las Plantas Medicinales (Tikal ISBN 84-305-8496-X). p. 654.
- ↑ Quelle: Handelsblatt, Die Welt in Zahlen (2005).
- ↑ FAOSTAT Countries by commodity – Apples
- ↑ Tiel en la hispana lingvo la gorĝa pomo, Adam-pomo, estas nomata simple nuez (nukso aŭ juglando).
- ↑ Sauer, Jonathan D. (1993). Historical Geography of Crop Plants: A Select Roster. CRC Press. p. 109. ISBN 0-8493-8901-1.
- ↑ Wasson, R. Gordon (1968). Soma: Divine Mushroom of Immortality. Harcourt Brace Jovanovich. p. 128. ISBN 0-15-683800-1.
- ↑ Ruck, Carl; Blaise Daniel Staples, Clark Heinrich (2001). The Apples of Apollo, Pagan and Christian Mysteries of the Eucharist. Durham: Carolina Academic Press. pp. 64-70. ISBN 0-89089-924-X.
- ↑ Heinrich, Clark (2002). Magic Mushrooms in Religion and Alchemy. Rochester: Park Street Press. pp. 64-70. ISBN 0-89281-997-9.
- ↑ Herodoto Historioj 6.1.191.
- ↑ Edmonds, J. M., trans.; rev. John M. Cooper. "Epigrams". Plato: Complete Works. Ed. John M. Cooper. Indianapolis: Hackett, 1997. p. 1744, note to VII. Print.
- ↑ [1]