René Magritte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
René MAGRITTE

René François Ghislain MAGRITTE [rene fransŭa gislen magRIT] (naskiĝis la 21-an de novembro 1898 en Lessines, Valonio, mortis la 15-an de aŭgusto 1967 en Bruselo) estis belga superrealista pentristo. Li iĝis tre fama pro siaj pentraĵoj, kie troviĝas ofte ege realisme pentritaj, ĉiutagaj objektoj en tute nekutimaj aŭ eĉ neeblaj kuntekstoj. Tiel li tiklis la sencon pri realeco de la rigardantoj kaj igis ilin dubi pri ŝajne evidentaj faktoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infanaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Magritte naskiĝis en Lessines, Belgio, en 1898, kiel unua filo de la tajloro kaj tekstilkomercanto Léopold Magritte kaj ties edzino Régina, kiu laboris kiel modistino.[1] Post kiam la familio revenis al la domo de la avino en Gilly, naskiĝis la du pli junaj fratoj Raymond (1900-1970) kaj Paul (1902-1975). Dum la infanjaroj de René la familio ankoraŭ plurfoje translokiĝis: de Gilly al Châtelet, de tie al Charleroi, reen al Châtelet kaj fine al Bruselo. La familio apartenis al la etburĝaro. Oni havis sufiĉe da mono por certigi bonan edukadon al la knaboj kaj provizi ilin kun la bezonataĵoj de la vivo. Tamen oni ne aspiris altgradan kleriĝon aŭ partoprenon en la kulturo; la familio vivis konvencie.

En 1910 la knabo René partoprenis sian unuan kurson pri pentraĵo en la ateliero de la pentristo Félicien Defoin (1869-1940).

En 1912 okazis grava ŝanĝo en lia vivo: lia patrino drone mortigis sin en la rivero Sambre, proksime al la urbo Châtelet kie la familio tiam loĝis. Ekzistas la aserto, ke la 13jaraĝa René kaj liaj fratoj estis serĉantaj la patrinon kaj trovis ŝin borde de la rivero, preskaŭ nudan, vestitan nur per noktoĉemizo kiu tamen suprenvolviĝintis kaj kovris ŝian vizaĝon. Ne ekzistas pruvo por tiu versio de la historio. Sed en liaj pentraĵoj kelkfoje aperas homoj, kies vizaĝoj estas kovritaj de tukoj, ekzemple „Les amants“ (La geamantoj) aŭ „L’histoire centrale“ (La centra rakonto), ambaŭ el 1928. Kaj la subita sinmortigo de la patrino certe postlasis fortan impreson - sendepende de ĉu vere li estis tiu, kiu trovis ŝin.

Post la morto de la patrino Léopold Magritte kaj la tri knaboj translokiĝis al Charleroi en 1913. La edukadon de la knaboj transprenis guvernistino.[2] René eskapis al la mondo de libroj, legis aŭtorojn kiel Gaston Leroux, Edgar Allen Poe kaj Robert Louis Stevenson. Multe li ŝatis la librojn pri Fantômas, kiu aperis post multaj jaroj sur la pentraĵoj "Le retour de flamme" (La reveno de la flamo, 1947) kaj "Le barbare" (La barbaro, detruita dum 2a mondmilito).

Sed en Charleroi li ankaŭ renkontis la unuan fojon Georgette Berger, knabinon du jarojn malpli aĝa, kiu havis la saman vojon al la lernejo. Ŝi iĝis lia unua modelo, por pentraĵoj laŭ impresionisma stilo. Sed pro la ekesto de la mondmilito ili baldaŭ perdis kontakton.

Akademiaj jaroj kaj debuto[redakti | redakti fonton]

René Magritte studis ĉe Académie Royale des Beaux-Arts en Bruselo inter 1916 kaj 1919. Inter liaj instruistoj estis Constant Montant. El tiu tempo ekzistas pentraĵoj en kubisma aŭ futurisma stilo. Kvankam Magritte dum sia junaĝo iom malestime parolis pri la akademio, li post kelkaj jaroj konfesis, ke li nun konsideras sian antaŭan konduton aroganta, ĉar li tiam eĉ ne komprenis la verajn celojn de la akademio.[3]

En 1920 li hazarde revidis Georgette Berger dum vizito de la Botanika Ĝardeno de Bruselo. Ili geedziĝis en 1922.

Por gajni monon por vivteni la paron, Magritte laboris en murpapera industrio, kaj estis propaganda kaj reklama dezajnisto ĝis 1926. Li mem malestimis la laboron, taksis ĝin „stulta“ propravorte[4]; sed rigardante liajn pentraĵojn, kelkfoje rimarkeblas teknikoj de la konstrukcio kaj surscenigo de la motivoj, kiujn li transprenis el la reklamoj.

En 1924 Magritte publikigis aforismojn en la dadaisma revuo „391“, kiun eldonis Francis Picabia. Li ekkonis la pentraĵojn de Giorgio de Chirico, el kies pittura metafisica impresis lin ĉefe la „Kanto de l’Amo“ el la jaro 1914. Oni diras, ke li komentis poste sian impreson per la vortoj: „Estas la unua fojo, ke mi vidis pensojn.“

En 1926 Magritte kreis sian unuan superrealisman pentraĵon, La Perdita Ĵokeo (Le Jockey Perdu). Fondiĝis oficiale la grupo de belgaj superrealistoj, al kiuj apartenis krom Magritte kaj Paul Nougé ankaŭ Camille Goemans, Marcel Lecomte, Eduard Mesens kaj la komponisto André Souris. [4][5] Kontrakto kun la brusela artgalerio "Le Centaure" nun ebligis al Magritte pentri la tutan tagon. Li faris sian unuan ekspozicion en Bruselo en 1927. Kritikistoj tre mallaŭdis liajn ekspoziciaĵojn.

Parizo kaj posta kariero[redakti | redakti fonton]

Korpremita pro la malsukceso, Magritte kun sia edzino en 1927 transloĝiĝis al Le-Perreux-sur-Marne, proksime de Parizo, kie li amikiĝis kun André Breton kaj eniĝis en la superrealisman grupon. Goemans, kiu ekmalfermis galerion en Parizo, vendis liajn bildojn. Magritte nun regule renkontiĝis kun Max Ernst, Salvador Dalí, Hans Arp kaj Joan Miró.[4] Tamen la rilato al la parizaj superrealistoj estas iom streĉita: Breton, kiel plenkora artisto kaj fervora komunisto, riproĉis al la geedzoj Magritte interalie ilian relative burĝan vivstilon. Magritte ja estis politike maldekstra, eĉ iĝis membro de la komunista partio, kvankam li plurfoje membriĝis kaj eksmembriĝis dum la jaroj. Tamen li ne subtenis ŝtalinismon, kiun Breton iam favoris. Krome la teorio de psikoanalizo ne tiom konvinkis Magritte– male al la pariza grupo. Li ne strebis al la malkovro de la nekonscio; ‚senkonscia‘ aŭ aŭtomata pentrado ne utilis al li. Li male estis pensema, tre konscie li decidis la prezenton de filozofiaj problemoj en siaj verkoj.

En la revuo „La révolution surréaliste“ (La superrealisma revolucio) en 1929 Magritte aperigis sian teorian artikolon „Les mots et les images“ (Vortoj kaj bildoj), konsistanta el 18 spritaj bildo-vorto-paroj.[6] Tie li vortumis sian ideon pri la rilato (aŭ pli bone: mankanta rilato) inter vortoj kaj bildoj kaj la realaj objektoj – temo, kiu okupis lin fakte ĝismorte. Samjare la financa krizo trafis Eŭropon; la galerio „Le Centaure“ en Bruselo devis fermiĝi, kaj al Magritte mankis nun granda parto de liaj enspezoj. En Parizo li nek havis la sukceson nek la interhomajn rilatojn, kiujn li esperis, kaj li decidis reiri al Bruselo.

En Bruselo li havis amikaron interesiĝantan pri arto. Tie li fondis reklamagentejon kune kun sia frato Paul. Per la agentejo almenaŭ eblis sin vivteni.

1938 li partoprenis kun kelkaj pentraĵoj en la Exposition Internationale du Surréalisme (Internacia ekspozicio de superrealismo) en la galerio Beaux-arts en Parizo. Inter 1929 kaj 1966 li estis redaktanto de pluraj revuoj, faris prelegojn pri siaj artaj teorioj kaj sia verkaro.

La rilato inter li kaj André Breton kiel gvidanto de la pariza superrealistoj fine rompiĝis dum la dua mondmilito, kiam René Magritte decidis, ke li restis en Belgio, kvankam la lando estis okupita de nazia Germanio. La vivsituacio malpliboniĝis dum tiu tempo, ankaŭ finance, precipe ĉar Magritte ŝanĝis la stilon de sia pentrado al la tielnomata „vache“-stilo. Magritte komencis falsi pentraĵojn de Picasso, Braques kaj Chirico, kiuj estis venditaj de Marcel Mariën, kun kiu li havis amikan rilaton.[7]

Li ricevis la premion Guggenheim por Belgio en la jaro 1956 kaj partoprenis en la dokumenta II en Kaselo en 1959. Dum la 1960aj jaroj la intereso pri liaj pentraĵoj kreskis. Precipe ankaŭ en Usono oni agnoskis liajn bildojn. En 1965 okazis retrospektivo en la Muzeo pri Moderna Arto en Novjorko.

Magritte mortis la 15an de aŭgusto 1967 pro kancero.

La arto de Magritte[redakti | redakti fonton]

Magritte estas la plej grava belga superrealisto. Li ne vidis sin mem tiom kiel artisto, kiom kiel pensanta homo esprimiĝanta per la bildoj.[8] Simile al de Chirico, kiu fascinis lin, li volis atentigi pri la misteroj de la vivo. Pro tio li pentris aĵojn ĉiutagajn, al kiu li donis ĉirkaŭaĵon aŭ kuntekston tute neatenditajn. Kaj li oponis la opinion, ke la pentrado estas hierarkie pli malalta arto ol ekzemple la literaturo. Tiel li dumvive kreis bildlingvon, per kiu li celis enigmajn, poeziajn pentraĵojn por pensigi la rigardantojn kaj starigi per la bildoj filozofiajn demandojn. Ekde la 1950aj jaroj li pli kaj pli okupiĝis pri filozofio, estis ankaŭ en perletera kontakto kun konataj filozofoj kiel Michel Foucault. En la pentraĵo La condition humaine (La homa stato) el 1935 li ekzemple temigis la parabolon de la kaverno de Platono.

Tre konataj estas la bildoj kun objektoj, sub kiuj estas skribita „Tio ne estas ...“ Per la frazo Magritte volis atentigi, ke malgraŭ la tre realisma pentromaniero ĉiam nur temas pri pentraĵo kaj ke la pentrita objekto neniam povas esti la objekto mem. La pipon pentritan de li oni ne povas ŝtopi nek fumi.

„Rilate mian pentradon oni ofte miskompreneble uzas la vorton „sonĝo“. Miaj verkoj ne apartenas al la regno de sonĝoj, tute male. Se sonĝoj ludas rolon, ili estas tute malsamaj ol tiuj, kiuj ni havas dumdorme. Estas memelektitaj sonĝoj, kun sentoj ne tiom vagaj kiel la sentoj aperantaj en sonĝoj. Sonĝoj, kiuj ne volas endormigi, sed veki.“ (René Magritte)

Oftaj objektoj sur la pentraĵoj de Magritte[redakti | redakti fonton]

Magritte evoluis bildlingvon ĉiam denove uzante la samajn aŭ similajn objektojn por meti ilin en malsamajn ĉirkaŭaĵojn. Oftaj objektoj estas ekzemple personoj, kies vizaĝojn tuko malrekonebligas. Tio laŭ supozo de spertuloj estas aludo al la suicido de lia patrino kaj la situacio de ŝia trovo. Ankaŭ ripetiĝas sonorigiloj, kiuj kutimis ĉe kaleŝoj ankoraŭ komence de la 20a jarcento kaj por Magritte estis memoro el sia infaneco. Aliaj objektoj ripetiĝintaj estas ovo, fajro, la viroj kun la bulĉapeloj, pentrista stablo aŭ malplenaj kadroj, fenestroj, nekutimaj malfermiĝoj.

La periodoj "Renoir" kaj "vache"[redakti | redakti fonton]

Sub la impresoj de la dua mondmilito kaj de la germana okupacio de Belgio Magritte en la jaroj inter 1943 kaj 1946 rimarkeble ŝanĝis sian stilon. Li trovis ekzemplojn en la pentromaniero de la impresionistoj, precipe ĉe Renoir. Lian antaŭan precizecon kaj realisman pentromaniero, per kiu apenaŭ videblas la strikoj de la peniko, li fordonis favore al pli rapida, malgrandstreka maniero. Li nun pentris en multe pli helaj, buntaj koloroj. Krome li aperigis la manifeston „La superrealismo en plena suno“ (La surréalisme en plein soleil), kie li kritikis la parizan grupon de superrealistoj kaj ilian inklinon al sombreco kaj samtempe propagandis novan pentromanieron influitan de lumo. La akra reago de Breton denove malplibonigis la rilaton inter ambaŭ.

En 1948 li fine havas ŝancon montri siajn bildojn en la Galerie de Faubourg en Parizo. Kaj li preparis la ekspozicion kreante dum malmultaj monatoj aron da bildoj, kie li sekvis la stilon de la faŭvistoj. Tiun tempon oni nomas la periodon „vache“ (parolu: vaŝ; la vorto venas el la franca lingvo kaj signifas bovino, ĝi estas nocio por kruda stilo kun simplaj, dikaj linioj kaj kun parte groteskaj figuroj.) La artkritikistoj interpretis tion kiel gesto de defio: Magritte sentis sin ofendita, ke oni ne jam pli frue invitis lin por tiu ekspozicio. Post la ekspozicio Magritte revenis al sia kutima stilo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En Esperanto ankoraŭ ne aperis signifa verko pri Magritte. Listigitaj verkoj pro tio estas nur en naciaj lingvoj:

Blavier, A. (1991) René Magritte. Sämtliche Schriften. Ullstein: Berlino (en la germana)

Foucault, M. (2010) Ceci n'est pas une pipe, eld. Fata Morgana (en la franca)

Gohr, S. (2009) Magritte: Das Unmögliche versuchen, DuMont: Kolonjo (en la germana)

Meuris, J. (2004) Magritte. Taschen: Kolonjo (en la germana)

Ottinger, D. (2017) Magritte - La trahision des images, Art Data: Londono (en la franca)

Paquet, M. (2012) Magritte. Taschen: Kolonjo (en la germana)

Roisin, J. (1998) Ceci n’est pas une biographie de Magritte. Alice Editions, Bruselo (en la franca)

Scutenaire, L. (1977) Avec Magritte. Bruselo (en la franca)

SCHIRN KUNSTHALLE FRANKFURT (eld.) (2017) Magritte. Der Verrat der Bilder. Eine Einführung in die Ausstellung. Rasch printejo kaj reldonejo: Bramsche (en la germana)

Schneede, U. (2006) Die Kunst des Surrealismus: Malerei, Skulptur, Dichtung, Fotografie, Film. C.H.Beck: Munkeno (en la germana)

Sylvester, D. (2009) Magritte, Parkland: Kolonjo (en la germana)

Torczyner, H. (1977) Magritte: Zeichen und Bilder. DuMont: Kolonjo (en la germana)

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Magritte. Wie Tag und Nacht. Dokumentaĵo de Henri de Gerlache, ARTE Edition, 2010 (angl., germ., france)

Monsieur René Magritte. Dokumentaĵo de Adrian Maben, France2 & Westdeutscher Rundfunk, 1978

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meuris, p. 11
  2. Meuris, p. 13
  3. Scutenaire, L. (1977) Avec Magritte. Bruselo
  4. 4,0 4,1 4,2 SCHIRN KUNSTHALLE FRANKFURT (eld.) (2017) Magritte. Der Verrat der Bilder. Eine Einführung in die Ausstellung. Rasch printejo kaj reldonejo: Bramsche
  5. Schneede, U. (2006) Die Kunst des Surrealismus: Malerei, Skulptur, Dichtung, Fotografie, Film. C.H.Beck: Munkeno
  6. Meuris, p. 126
  7. https://www.independent.co.uk/life-style/ceci-nest-pas-an-artist-1147477.html
  8. http://www.schirn.de/magazin/kontext/magritte/rene_magritte_ausstellung_exhibition_schirn_kunsthalle_frankfurt_verrat_bilder_treachery_images/