Moderna arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pablo Picasso, Dejeuner sur l'Herbe.
Henri de Toulouse-Lautrec, Ĉe la Ruĝa Muelejo: Du dancantaj virinoj, 1892.
Vincent van Gogh, Kampara ŝoseo en Provenco nokte, 1889, Majo 1890, Muzeo Kröller-Müller.
Paul Cézanne, Les Grandes Baigneuses, 1898–1905.
Paul Gauguin, Manao tupapau 1892, Artgalerio Albright-Knox.
Georges Seurat, La modelulinoj, 1888, Fondaĵo Barnes.

Moderna arto estas arta laboro produktita dum la periodo etenda proksimume el la 1860-aj al la 1970-aj jaroj, kaj ĝi prezentas la stilon kaj filozofion proprajn de la arto produktita dum tiu epoko.[1] La termino estas kutime asocia kun arto en kiu la tradicioj de la pasinteco estis malakceptitaj pro spirito de eksperimentado.[2] Modernaj artistoj eksperimentis per novaj manieroj rigardi kaj per freŝaj ideoj pri la naturo de materialoj kaj la funkcioj de arto. Tendenco for el rakonto, kiu estis karaktera de la tradiciaj artoj, al abstraktado estas karaktera de multo el moderna arto. Pli ĵusa arta produktado estas ofte nomata nuntempa artopostmoderna arto.

Moderna arto ekas el la heredo de pentristoj kiaj Vincent van Gogh, Paul Cézanne, Paul Gauguin, Georges Seurat kaj Henri de Toulouse-Lautrec ĉiuj el kiuj estis esencaj por la disvolvigo de moderna arto. Ĉe la komenco de la 20a jarcento Henri Matisse kaj kelkaj aliaj junaj artistoj kiaj la pra-kubistoj Georges Braque, André Derain, Raoul Dufy, Jean Metzinger kaj Maurice de Vlaminck revoluciigis la parizan artetoson per "sovaĝaj", mult-koloraj, esprimivaj pejzaĝoj kaj figuraj pentraĵoj kion la kritikistoj nomigis Faŭvismo. Ambaŭ versioj fare de Henri Matisse de La danco signis ŝlosilan punkton kaj en lia kariero kaj en la disvolvigo de moderna pentrarto.[3] Ĝi montris la ekan fascinadon de Matisse rilate al la primitiva arto: nome intensa arda koloraro de la figuroj kontraŭ la malvarma blu-verda fono kaj la ritma sukcedo de dancantaj nudaĵoj ersprimas la sentojn de emocia liberiĝo kaj hedonismo.

Dekomence influita de Toulouse-Lautrec, Gauguin kaj aliaj plinovigantoj de la fino de la 19a jarcento, Pablo Picasso faris siajn unuajn kubismajn pentraĵojn bazite sur la ideo de Cézanne ke ĉia priskribo de naturo povas esti limigita al tri solidaĵoj: nome kubo, sfero kaj konuso. Per la pentraĵo Les Demoiselles d'Avignon (1907), Picasso rimarkinde kreis novan kaj radikalan pentrarton priskribante krudan kaj primitivan bordelan scenon kun kvin prostitutinoj, violente pentritaj virinoj, rememorigantaj de afrikaj tradiciaj maskoj kaj de siaj propraj novaj kubismaj inventaĵoj. Analiza kubismo estis samtempe disvolvigita kaj de Pablo Picasso kaj de Georges Braque, ekzemple ĉe Violono kaj kandelingo, Parizo, el ĉirkaŭ 1908 al 1912. Analiza kubismo, nome unua klara manifestigo de kubismo, estis sekvata de sinteza kubismo, praktikata de Braque, Picasso, Fernand Léger, Juan Gris, Albert Gleizes, Marcel Duchamp kaj kelkaj aliaj artistoj en la 1920-aj jaroj. Sinteza kubismo estis karakterizata de la enkonduko de diversaj teksturoj, surfacoj, kolaĝaj elementoj, gluita papero kaj granda vario de merĝitaj objektoj.

La koncepto de moderna arto estas tre rilata al modernismo.[4]

Historio de moderna arto[redakti | redakti fonton]

Édouard Manet, Le déjeuner sur l'herbe, 1863, Musée d'Orsay, Parizo.

Radikoj en la 19a jarcento[redakti | redakti fonton]

Kvankam modernaj skulptarto kaj arkitekturo estas rekonitaj kiel aperintaj ĉe la fino de la 19a jarcento, la komencoj de moderna pentrarto povas esti lokigita pli frue.[5] La dato plej ofte identigita kiel markanta la naskon de moderna arto estas eble 1863,[6] nome la jaro kiam Édouard Manet montris sian pentraĵon Le déjeuner sur l'herbe en la Salon des Refusés en Parizo. Ankaŭ pli fruaj datoj estis proponitaj, inter ili 1855 (la jaro kiam Gustave Courbet ekspoziciis L'Atelier du peintre) kaj 1784 (la jaro kiam Jacques-Louis David kompletigis sian pentraĵon Le Serment des Horaces).[6] Laŭ vortoj de arthistoriisto H. Harvard Arnason: "Ĉiuj el tiuj datoj havas gravon por la disvolvigo de moderna arto, sed neniu klare markas komplete novan komencon... Laŭgrada metamorfozo okazis en la daŭro de cent jaroj."[6]

La tendencoj de pensaro kiuj eventuale kondukas al moderna arto povas esti markita ĝis la Klerismo, kaj eĉ al la 17a jarcento.[7] La grava kritikisto pri moderna arto Clement Greenberg, ekzemple, nomigis Immanuel Kant "la unua reala modernisto" sed ankaŭ markis distingon: "La Klerismo kritikis el la ekstero... Modernismo kritikas el la interno."[8] La Franca Revolucio de 1789 elradikigis supozojn kaj instituciojn kiuj estis dum jarcentoj akceptitaj kun malmulta demandaro kaj alkutimigis la publikon al vigla politika kaj socia debato. Tio vekis kion arthistoriisto Ernst Gombrich nomigis "mem-konscion kiu faris popolon selekti la stilon de ties konstruo kiel oni selektas la modelon de murpapero."[9]

La pioniroj de moderna arto estis romantikoj, realistoj kaj impresionistoj.[10] Ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento, aldonaj movadoj kiuj estis influaj en moderna arto ekaperis kiel la jenaj: Post-impresionismo same kiel la Simbolismo.

Influoj sur tiuj movadoj estis variaj: el ekspono al orientaj ornamartoj, partikulare japana presarto, al la kolorecaj plinovigoj de Turner kaj Delacroix, por serĉi pli da realismo en la priskribo de komuna vivo, kiel trovita en la laboro de pentristoj kiaj Jean-François Millet. La defendantoj de realismo kontraŭstaris la idealismon de tradicia akademia arto kiuj ĝuis la publikan kaj oficialan favorojn.[11] La plej sukcesaj pentristoj tiutempe laboris ĉu pere de komisioj aŭ pere de grandaj publikaj ekspozicioj de siaj propraj verkoj. Estis oficialaj, registar-pagitaj asocioj de pentristoj, dum registaroj regule tenas publikajn ekspoziciojn de novaj fajnaj kaj ornamaj artoj.

La Impresionistoj asertis ke la homoj ne vidas objektojn sed nur la lumon kiun ili reflektas, kaj tiele pentristoj pentru en natura lumo (subĉiele) pli ol en studioj kaj kaptu la efikojn de lumo en sia verko.[12] Impresionismaj artistoj formis grupon, nome Société Anonyme Coopérative des Artistes Peintres, Sculpteurs, Graveurs ("Kooperativa Asocio de Pentristoj, Skulptistoj, kaj Gravuristoj") kiu, spite internajn tensiojn, muntis serion de sendependaj ekspozicioj.[13] Tiu stilo estis adoptita de artistoj en diversaj landoj, prefere al "nacia" stilo. Tiuj faktoroj establis la vidpunkton ke ĝi estas "movado". Tiuj trajtoj — establado de labormetodo integrala al arto, establado de movado aŭ videbla aktiva kerno aŭ subteno, kaj internacia adopto — estu ripetita de artaj movadoj en la periodo de Moderna Arto.

Komenco de la 20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Atkins 1990, p. 102.
  2. Gombrich 1958, p. 419.
  3. Russell T. Clement. Four French Symbolists. Greenwood Press, 1996. Paĝo 114.
  4. "One way of understanding the relation of the terms 'modern,' 'modernity,' and 'modernism' is that aesthetic modernism is a form of art characteristic of high or actualized late modernity, that is, of that period in which social, economic, and cultural life in the widest sense [was] revolutionized by modernity ... [this means] that modernist art is scarcely thinkable outside the context of the modernized society of the late nineteenth and twentieth centuries. Social modernity is the home of modernist art, even where that art rebels against it." Cahoone 1996, p. 13.
  5. Arnason 1998, p. 10.
  6. 6,0 6,1 6,2 Arnason 1998, p. 17.
  7. "In the seventeenth and eighteenth centuries momentum began to gather behind a new view of the world, which would eventually create a new world, the modern world". Cahoone 1996, p. 27.
  8. Frascina kaj Harrison 1982, p. 5.
  9. Gombrich 1958, pp. 358-359.
  10. Arnason 1998, p. 22.
  11. Corinth, Schuster, Brauner, Vitali, kaj Butts 1996, p.25.
  12. Cogniat 1975, p. 61.
  13. Cogniat 1975, pp. 43–49.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Arnason, H. Harvard. 1998. History of Modern Art: Painting, Sculpture, Architecture, Photography. New York: Harry N. Abrams, Inc. ISBN 0-8109-3439-6; Upper Saddle River, New Jersey: Prentice-Hall. ISBN 0-13-183313-8; London: Thames & Hudson. ISBN 0-500-23757-3
  • Atkins, Robert. 1990. Artspeak: A Guide to Contemporary Ideas, Movements, and Buzzwords. New York: Abbeville Press. ISBN 1-55859-127-3
  • Cahoone, Lawrence E. 1996. From Modernism to Postmodernism: An Anthology. Cambridge, Mass: Blackwell. ISBN 1-55786-603-1
  • Cogniat, Raymond. 1975. Pissarro. New York: Crown. ISBN 0-517-52477-5.
  • Corinth, Lovis, Peter-Klaus Schuster, Lothar Brauner, Christoph Vitali, and Barbara Butts. 1996. Lovis Corinth. Munich and New York: Prestel. ISBN 3-7913-1682-6
  • Frascina, Francis, kaj Charles Harrison (eld.) 1982. Modern Art and Modernism: A Critical Anthology. Published in association with The Open University. London: Harper and Row, Ltd. Reprinted, London: Paul Chapman Publishing, Ltd.
  • Frazier, Nancy. 2001. The Penguin Concise Dictionary of Art History. New York: Penguin Books. ISBN 0-14-051420-1
  • Gombrich, E. H. 1958. The Story of Art. London: Phaidon. OCLC 220078463
  • Mullins, Charlotte. 2006. Painting People: Figure Painting Today. New York: D.A.P. ISBN 978-1-933045-38-2

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adams, Hugh. 1979. Modern Painting. [Oxford]: Phaidon Press. ISBN 0-7148-1984-0 (cloth) ISBN 0-7148-1920-4 (pbk)
  • Childs, Peter. 2000. Modernism. London and New York: Routledge. ISBN 0-415-19647-7 (cloth) ISBN 0-415-19648-5 (pbk)
  • Crouch, Christopher. 2000. Modernism in Art Design and Architecture. New York: St. Martins Press. ISBN 0-312-21830-3 (cloth) ISBN 0-312-21832-X (pbk)
  • Dempsey, Amy. 2002. Art in the Modern Era: A Guide to Schools and Movements. New York: Harry A. Abrams. ISBN 0-8109-4172-4
  • Hunter, Sam, John Jacobus, kaj Daniel Wheeler. 2004. Modern Art. Revised and Updated 3rd Edition. New York: The Vendome Press [Pearson/Prentice Hall]. ISBN 0-13-189565-6 (cloth) 0-13-150519-X (pbk)
  • Kolocotroni, Vassiliki, Jane Goldman, kaj Olga Taxidou (eld.). 1998. Modernism: An Anthology of Sources and Documents. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-45073-2 (cloth) ISBN 0-226-45074-0 (pbk)
  • Ozenfant, Amédée. 1952. Foundations of Modern Art. New York: Dover Publications. OCLC 536109
  • Read, Herbert kaj Benedict. 1975. A Concise History of Modern Painting. Thames and Hudson. ISBN 978-0-500-20141-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]