Paul Cézanne
Paul CÉZANNE (19-a de januaro, 1839 – 22-a de oktobro, 1906) estis franca pentristo kies verkaro reprezentas la transiron de impresionismo al kubismo.
Paul Cézanne estis naskita kaj edukita en la sudfranca urbo Aikso Provenca (france Aix-en-Provence, okcitane Ais de Provença), Francio. Jam kiel lernejano, ekde 1856, li sekvis vesperan kurson pri desegnado ĉe la artisto Joseph-Marc Gibert en la muzeo de Aikso. Inter 1859 kaj 1861 li studis juron, sed samtempe daŭrigis la desegnajn kaj pentrajn lecionojn. Li laboris kelkatempe por la banko de sia patro, sed tio ne plaĉis al li. Kontraŭ la volo de la patro, li decidis dediĉi sin al la arto.
Liaj plej famaj pentraĵoj estas tiuj de la monto Sankta-Venko kiun li multe pentris.
En 2006, en la urbo Aikso Provenca okazis ekspozicio pri Cézanne en muzeo Granet kun pentraĵoj el diversaj muzeoj el la tuta mondo.
La lasta monbileto de 200 francaj frankoj reprezentis Paul Cézanne kaj unu el liaj pentraĵoj.
- La kartoludantoj,
oleofarbo sur kanvaso - vazo kun floroj
(1876) - unu el multaj bildoj de la monto
Sankta-Venko
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- retejo de la Nacia Galerio de Arto, Vaŝingtono kun anglalingva biografio, prezentoj kaj tekstaj priskriboj de pluraj verkaĵoj



