Monto Sainte-Victoire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta-Venko)
Monto Sainte-Victoire
Grand site de France
Monto Sainte-Victoire vidata de sudoriento
montara sistemo
Oficiala nomo: Montagne Sainte-Victoire
Lando Francio Francio
Regiono Provence-Alpes-Côte d'Azur
Departemento Bouches-du-Rhône, Var
Montaro Pirenea-provenca Ĉeno
Supermara alteco 1 011 m s. m.
Koordinatoj 43° 32′ 21″ N 5° 38′ 43″ O / 43.53917 °N, 5.64528 °O / 43.53917; 5.64528 (mapo)
Loĝantaro loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj

Geografia lokigo sur la mapo : Bouches-du-Rhône

Vidu situon de Monto Sainte-Victoire kadre de Bouches-du-Rhône
Vidu situon de Monto Sainte-Victoire kadre de Bouches-du-Rhône
DEC
Monto Sainte-Victoire
Monto Sainte-Victoire
Monto Sainte-Victoire

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Monto Sainte-Victoire kadre de Francio
Vidu situon de Monto Sainte-Victoire kadre de Francio
DEC
Monto Sainte-Victoire
Monto Sainte-Victoire
Monto Sainte-Victoire
Vikimedia Komunejo: Montagne Sainte-Victoire
Retpaĝo: www.grandsitesaintevictoire.com
Map
vdr

Monto Sainte-Victoire (esperantlingve "Sankta-Venko", en la provenca okcitana lingvo Mont Venturi laŭ la klasika normoMont Ventùri laŭ la mistrala normo) estas kalkoŝtona monto en la sudo de Francio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas oriente de Aix-en-Provence.

Topografio[redakti | redakti fonton]

Monto Sainte-Victoire etendiĝas laŭ 18 kilometroj per 5 kilometroj[1], laŭ strikta okcident-orienta direkto. Ĝi situas sur departementoj Bouches-du-Rhône kaj Var, kaj sur komunumoj Puyloubier, Saint-Antonin-sur-Bayon, Rousset, Châteauneuf-le-Rouge, Beaurecueil, Le Tholonet, Vauvenargues, Saint-Marc-Jaumegarde, Pourrières, Artigues kaj Rians.

Pic des Mouches vidata de suda flanko

La monto kulminas je pic des Mouches (1 011 m laŭ IGN)[2], proksime de la orienta fino de la monto, kaj ne je Croix de Provence (946 m laŭ IGN) proksima de okcidenta fino kaj videbla de Aix. Pic des Mouches estas unu el la plej altaj kulminoj de departemento Bouches-du-Rhône, post pic de Bertagne, kiu kulminas je 1 042 metroj[3] kaj kiu situas sur Monto Sainte-Baume.

6 525 ha de Monto Sainte Victoire estas klasitaj de 1983.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

Nord-okcidente kaj piede de la monto, sidas lago Bimont, lago Zola kaj iliaj baraĵoj[4].

Estas ankaŭ riveretoj Cause, Infernet kaj Bayon.

Paleontologio[redakti | redakti fonton]

La monto enhavas plurajn postrestaĵejojn de ovoj de dinosaŭroj tutmonde konataj, el kiuj tiu de Roques-Hautes / Les Grands-Creux situanta sur komunumo Beaurecueil.

Sismeco[redakti | redakti fonton]

En la 11-a de junio 1909, okazis forta tertremo en Provenco[5],[6]

En la 19-a de februaro 1984, 21:14:37 UTC : tertremo forta je 4,3 kun surcentro sude de la monto.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas mediteranea : varma somere, suna kaj malvarmeta vintre, dolĉa intersezone kaj precipe printempe.

Somero estas varma kaj seka, vintro estas seka. Aix-en-Provence, urbo situanta je kelkaj kilometroj okcidente, havas 300 suntagojn ĉiujare[7].

Suda flanko[redakti | redakti fonton]

La suda flanko karakteriziĝas per ĉeesto de grandaj kalkaj klifoj altaj je 500 ĝis 700 m kies blanka aspekto aldonita al sunlumo aspektigas ĝin kiel alta murego.

Piede de klifoj, troveblas vepraroj, anzino, kirmesa kverko, halepa pino (popolo reduktita post incendio de 1989) sed ankaŭ kulturoj de (migdalujoj kaj olivarboj).

Norda flanko[redakti | redakti fonton]

Inter la multaj specioj kreskantaj sur tiu flanko, krokusoj same kiel sovaĝaj iridoj kaj flavaj narcisoj multas. Eblas vidi ankaŭ buksojn kaj diversajn speciojn de arbustoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Enirejo de priorejo Sainte-Victoire, monumento klasita historia

keltaj-liguraj restaĵoj de opidumoj de Untinos kaj de Bramefan atestas pri malnova ĉeesto sur tiuj lokoj[1]. En 483, ermito sankta Servin (saint Ser) estas murdita de visigotoj, en kapelo flanke de monto, sur komunumo Puyloubier. En la 13-a jarcento, kapelo estis konstruita je kelkaj paŝoj de iu el la kulminoj de tiu monto.

Inter 1850 kaj 1854 estis konstruata la baraĵo Zola[4]. Alia baraĵo, baraĵo Bimont estis poste konstruita por kompletigi baraĵon. Ĝia konstruo daŭris de 1946 ĝis 1951[4].

Priorejo Sainte-Victoire

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj produktoj[redakti | redakti fonton]

Vido al kulturoj kaj marŝpadoj sur malaltaj partoj sudokcidente de la monto

Piede de la monto estas kelkaj migdalujejoj kaj olivarbejoj (sur suda flanko) kaj vitejoj.

Vinoj per pluraj vinberspecoj estas produktataj kun maksimuma rendimento : 50 hl/ha, kontraŭ 55 hl/ha por vinoj kun marknomo "Côtes de Provence"[8].

Turismo[redakti | redakti fonton]

Monto Sainte-Victoire vidata de Aix-en-Provence (oriente)

Studo publikigita en januaro 2011 rivelis ke, inter marto 2009 kaj marto 2010, 930 000 personoj surtretis lokon Sainte-Victoire[9].

Medio[redakti | redakti fonton]

Loko Natura 2000[redakti | redakti fonton]

Monto Sainte-Victoire kun vido al Croix de Provence

La loko klasita Protektita birda areo (france Zone de protection Spéciale aŭ ZPS) (kodo : FR9310067) nomita « Montagne Sainte-Victoire »[10] kovras 15 493 hektarojn en nur unu peco kaj altas inter 246 kaj 1 016 metroj.

Marko « Grand Site de France »[redakti | redakti fonton]

La loko akiris la markon Grand site de France la 17-an de junio 2004[11].

Croix de Provence

Pentrado[redakti | redakti fonton]

Sainte-Victoire pentrita de Paul Cézanne

Ĝi inspiris plurajn famajn pentristojn:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Monto Sainte Victoire vidata de Trets.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Sainte-Victoire sur TTT-ejo "aix-en-provence.com". Arkivita el la originalo je 2014-01-16. Alirita 2014-01-16.
  2. Pic des Mouches kulminas je 1 011 metroj aŭ je 1 021 metroj laŭ fontoj.
  3. Fontoj por alteco de pic de Bertagne indikas inter 1041 kaj 1042 metroj.
  4. 4,0 4,1 4,2 Baraĵoj Bimont kaj Zola. Arkivita el la originalo je 2008-04-03. Alirita 2014-01-16.
  5. Notoj pri tertremo en Provenco la 11-an de junio 1909 de Komandanto Spiess. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2014-01-16.
  6. Mapo de ĉefe frapita regiono Le Petit Parisien, Parizo, la 13-an de junio 1909, taggazeto, ISSN 09992707 Ligilo al artikolo
  7. TTT-ejo de "Aix-en-Provence tourisme".. Arkivita el la originalo je 2007-10-20. Alirita 2014-01-16.
  8. Ruĝaj vinoj "Côtes de Provence Sainte-Victoire". Arkivita el la originalo je 2008-05-12. Alirita 2014-01-16.
  9. « 930000visiteurs sur Sainte-Victoire en un an », studoj de "cabinets Éole et Traces TPI", citita en La Provence, eldonejo "éd. Aix-en-Provence", la 4-an de januaro 2010, p. 4.
  10. Loko Natura 2000 : Montagne Sainte-Victoire. Arkivita el la originalo je 2010-07-29. Alirita 2014-01-16.
  11. La grandaj lokoj sur TTT-ejo "grandsitesaintevictoire.com". Arkivita el la originalo je 2012-06-04. Alirita 2014-01-16.