Masivo Canigou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search


Koordinatoj: 42°31′08″N 2°27′24″E  /  42.51889°N, 2.45667°O / 42.51889; 2.45667 (Masivo Canigou)
Masivo Canigou
montaro
Pyrenees topographic map-fr.svg
Oficiala nomo: Massif du canigou
Lando Francio Francio
Regiono Languedoc-Roussillon
Departemento Pyrénées-Orientales
Montaro Pireneoj
Koordinatoj 42°31′08″N 2°27′24″E  /  42.51889°N, 2.45667°O / 42.51889; 2.45667 (Masivo Canigou)
Alteco 2 784 (Pic du Canigoum
Loĝantaro loĝantaro ne ĉeestas en vikidatumoj

Geografia lokigo sur la mapo : Pyrénées-Orientales

Vidu situon de Masivo de Canigou kadre de Pyrénées-Orientales
DEC
Masivo Canigou
Masivo Canigou

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Masivo de Canigou kadre de Francio
DEC
Masivo Canigou
Masivo Canigou
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Massif du Canigó
v  d  r
Information icon.svg

Masivo Canigou[1] estas masivo de francaj Pireneoj en departemento Pyrénées-Orientales. Ĝi kulminas je 2 784 metroj per pic du Canigou.

Masivo Canigou estas la plej vasta pirenea masivo la plej proksima al Mediteraneo. Videbla de tuta Katalunio kaj kelkfoje de Marsejlo, ĝia impona ĉeesto estas simbolo por katalunoj kaj ĝis la 19-a jc, ĝi lasis kredi ke ĝi estis kulmina punkto de Pireneoj. Ĝi apartigas la du historiajn kataluniajn regionojn Conflent kaj Vallespir, ĝiaj orientaj spronoj konsistigas regionon Aspres.

Ĝiaj flankoj estis loĝataj ekde prahistorio. Paŝtigado, ekspluatado de minoj (aparte de fero, nun forlasita) kaj fontbanado estas miljaraj aktivecoj de loĝantoj de Canigou.

Granda varieco de pejzaĝoj, aliro sufiĉe facila, ĝiaj kulturaj lokoj kaj ĝia dolĉa klimato igas ĝin turisma regiono ŝatata de marŝantojmontbiciklantoj. Multaj padoj estas aranĝitaj. De julio 2012, la loko ricevis la oficialan markon Grand site de France[2].

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo venus de hinda-eŭropa radiko KN (kan, « monto ») duobligita en fenica lingvo por fari superlativon, kankan : « monto de montoj ». La vorto kankan estus dufoje fonetike evoluigita de grekoj, ŝanĝante ĝin en kanigan[3] kun senakcenta prononco de fina -an, kiu instigas romianojn al apliko de siaj deklinacioj al la radiko canigon.

La unuaj skriboj datiĝas de 949 kun Montis Canigonis kaj Monte Canigone en malfrua latina lingvo. La unua skribo kun katalunigo de la nomo datiĝas de 1300 kun Canigó, kies transkribo donas Canigou en la franca lingvo.

Komence de la 21-a jc, departementa konsilio de Pyrénées-Orientales uzas la katalunan vorton Canigó[4].

La 16-an de julio 2012, la Ministerio pri Ekologio, daŭriva Evoluigo kaj Energio anoncis klasadon kiel granda loko de Masivo Canigó : « t.e. la "sakrala monto de kataluna lando", tial la nova skribo de ĝia nomo "Canigó", agnoskita por indiki tiun novan Grand site de France. »[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Masivo Canigou vidata de Marsejlo.

Masivo Canigou situas oriente de Pireneoj, en departemento Pyrénées-Orientales, en ekstrema sudo de Francio. Ĝi estas la masivo la plej proksima al Mediteraneo, kies supera pozicio estas videbla de granda parto de historia Katalunio (Generalitato de Katalunio en Hispanio kaj franca departemento Pyrénées-Orientales) kaj de la maro. En bonaj atmosferaj kondiĉoj, ĝi estas videbla, dufoje jare ĉe sunsubiro, de Marsejlo, je 250 km de tie.

Vidu la priskribopaĝon de la bildo
Situo de Masivo Canigou en departemento Pyrénées-Orientales.

Masivo Canigou estas limigita okcidente per Pla Guillem[5] kaj valo de rivero Cady, norde per valo de rivero Têt, oriente per ebenaĵo de Rusiljono kaj sude per valo de Tech. Valo de Têt nomiĝas Conflent, tiu de Tech Vallespir. La orientaj spronoj de la masivo konsistigas Aspres.

Topografio[redakti | redakti fonton]

Se per sia alteco (2 784,66 m), Canigou ne atingas Vignemale (3 298 m), Aneto (3 404 m), la plej alta kulmino de Pireneoj, ĝi certe montras la plej grandan altodiferencon inter ebenaĵo Vinça (250 m) lak la ĉefa kulmino, t.e. pli ol 2 500 m laŭ dek-kilometra distanco laŭfluge.

Masivo Canigou estas la monto de Francio kie videblas la plej bonaj ekzemploj de vegetaltavoloj : piede, les agavoj kaj oranĝarboj ; kulmine, alpaj plantoj (sur la nekalka kulmino, ne kreskas edelvejsoj).

Masivo Canigou de Serrat d'en Vaquer.

Ĉefaj kulminoj identigeblaj de ebenaĵo de Rusiljono de okcidente orienten :

Duarangaj kulminoj :

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas tipe mediteranea surebenaĵe sed altiĝante ĝi rapide malboniĝas, por fariĝi alpa proksime de kulminoj. Suntempo estas longa surebenaĵe, aparte sur Conflent, Vallespir estas pli malseka. Pluvoj kreskas kun alteco por atingi maksimumon je alteco inter 1 600 kaj 2 200 m.

La relativa sekeco de klimato, ne devas kaŝi la intensecon de la pluvoj en aŭtuno, kvankam esceptaj kiaj la katastrofaj indundoj en oktobro 1940.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Abatejo Saint-Martin de Canigou estas unu el la unuaj romanikaj abatejoj, konstruita en la 11-a jc sur la morda flanko de Canigou kaj restaŭrita ekde 1902. Staranta sur roka promontoro, alta je 1 100 metroj, ĝi superas imponajn kanjonojn.

Aktiveco[redakti | redakti fonton]

Marŝado[redakti | redakti fonton]

Aliĝinta al « reto de grandaj lokoj de Francio » ekde 1999, la sakrala monto de « francaj katalunoj » gajnis la markon Grand site de France en aprilo 2012 sub sia kataluna nomo Canigó[6]. Ĝi estas parto de regiona natura parko de katalunaj Pireneoj. Tri piediraj padoj grimpas al ĝia kulmino nomata pic du Canigou (2 784 metroj) : de Cortalets per pic Joffre en du horoj sen malfacilaĵo ; per kresto Barbé kaj vertiĝodona ŝtuparo, tra kameno de Canigou (2h20) ; kaj per kameno de suda flanko laŭ GR 10 (4 horoj).

Masivo Canigou estas granda loko de pireneismo kaj estas kovrata per reto de longmarŝaj padoj, de rajdovojoj, kaj de montbiciklaj padoj, kaj tie estas aro da montaraj kabanoj por marŝado en montaro.

Du longmarŝaj padoj trairas Masivon Canigou :

La pado de Pirenea Piemonto (aŭ el cami del péu de la coste) estas duaranga itinero de Jakoba vojo[7], ĝi trairas la masivon de priorejo de Serrabone, ĝis abatejo Saint-Michel de Cuxa, Taurinya kaj Casteil por atingi abatejon Saint-Martin de Canigou. De tiu abatejo, ĝi remalsupreniras ĝis priorejo Sainte-Marie en Corneilla-de-Conflent. Ĝi plu malsupreniras ĝis Villefranche-de-Conflent.

Media protektado[redakti | redakti fonton]

La masivo estas grandparte protektita rezervejo de reto Natura 2000[8] kun 3 naturrezervejoj, en Py, Mantet kaj Prats-de-Mollo-la-Preste.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Les Pyrénées-Orientales GR10/36, "Fédération française de la randonnée pédestre" ("Franca federacio pri marŝado"), 2002, (ISBN 978-2-85699-812-0)
  • Marŝadmapo : Masivo Canigou, Nacia Geografia Instituto (IGN), TOP 25, Skalo : 1 / 25 000, 2000.
  • "Pyrénées : Canigou No. 10", eldonejo "Rando Éditions", 1992, (ISBN 978-2-84182-236-2)
  • Georges Veron, "Guide Rando: Canigou, Conflent", eldonejo "Guides Rando", 2000, (ISBN 978-2-84182-004-7)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]