Pyrénées-Orientales
Pyrénées-Orientales | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 66 |
Prefektejo | Perpinjano |
Subprefektejoj | Céret Prades |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Hermeline Malherbe-Laurent |
Prefekto | Josiane Chevalier |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 462 705 (2013) |
Loĝdenso | 112,4 loĝ./km2 |
Areo | 4 116 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 13 |
Komunumoj | 226 |
Pyrénées-Orientales [piʁene oʁjɑ̃tal] aŭ Orientaj Pireneoj estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi plejparte sekvas la malnovajn limojn de la provinco Rusiljono kaj estas la sola departemento de tiu regiono, kie oni parolas la katalunan lingvon en aparta dialekto: la nord-kataluna (ca) (katalune català septentrional aŭ rossellonès), kune kun la franca kaj (norde, en Fenolleda) la okcitana. Rusiljono estas la norda parto de Katalunio (Nord-Katalunio).
Ĝi etendiĝas sur 4 116 km2 kaj havas 462 705 loĝantojn[1]. La ĉefurbo estas Perpinjano. La departemento enhavas 226 komunumojn.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Situante ĉe la Mediteranea marbordo, tiu ĉi departemento posedas ankaŭ sur sia teritorio parton de la Pireneoj. Pro tio ĝi ĝuas grandegan diversecon da pejzaĝoj.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La ekonomia vivo konsistas el agrikulturo (kultivado de legomoj kaj fruktoj, vinberejoj, bredado en la montaraj zonoj), fiŝkaptado en la Mediteranea maro, sed estas malmulte da industrioj.
Turismo[redakti | redakti fonton]
Turismo ludas apartan rolon danke al la bela marbordo (longaj plaĝoj, fiŝkaptistaj vilaĝetoj kiel Collioure, plezurhavenoj en Port-Barcarès aŭ Saint-Cyprien), la montaro kun ĉiaj sportoj (ekskursado, akvosportoj, skiado…), ban-urboj inter la plej famaj de Francio (Amélie-les-Bains-Palalda, Le Boulou, Vernet-les-Bains).
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département des Pyrénées-Orientales (66) (france). Alirita 27-an de junio 2013.