Arondismento Céret
Aspekto
Arondismento Céret | |
france: Arrondissement de Céret
okcitane: Arrondiment de Ceret | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Okcitanio |
Departemento | Orientaj Pireneoj (Pirenèus Orientals/Pyrénées-Orientales) |
Ĉefurbo | Céret / Ceret |
Areo | 954 km² (95 400 ha) |
Loĝantaro | 134 629 (2021) |
Denseco | 141 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 661 |
Komunumoj | 64 |
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Céret | |
La arondismento Céret (france arrondissement de Céret, okcitane Arrondiment de Ceret) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Orientaj Pireneoj, france Pyrénées-Orientales [piʁene oʁjɑ̃tal], katalune Pirineus Orientals, okcitane Pirenèus Orientals, en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Céret, okcitane Ceret. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 134 629 personoj sur areo de 954 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 141 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 5 kantonoj.