Manche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manche
Insigno de Manche
Situo de Manche
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Normandio
Numero 50
Prefektejo Saint-Lô
Subprefektejoj Avranches
Cherbourg-en-Cotentin
Coutances
Prezidanto de la
departementa konsilio
Philippe Bas
Prefekto Jacques Witkowski
Statistikaĵoj
Loĝantaro 499 919 (2013)
Loĝdenso 84,2 loĝ./km2
Areo 5 938 km2
Subdividoj
Arondismentoj 4
Kantonoj 27
Komunumaroj 26
Komunumoj 516
v  d  r
Information icon.svg

Manche [mã̃ʃ] (Maniko en la PIV) estas franca departemento de la regiono Normandio. Ĝia prefekta urbo estas Saint-Lô. Tie troviĝas Monto Sankta Mikaelo.

La departemento enhavas 602 komunumojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Manche estas parto de la regiono Normandio. Ĝi estas lima de la departementoj Calvados nordoriente, Orne oriente, Mayenne sudoriente kaj Ille-et-Vilaine sudokcidente. La norda parto nomiĝas Cotentin. Ĉirkaŭ la departemento, okcidente, norde kaj nordoriente, estas la maro La Manche (pli konata per la nomo Manika Markolo) je bordolongo de 350 km.

Rilate al geologio la departemento apartenas al la Armorika Montaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790, per apliko de la leĝo de la 22a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio. Ĝia ĉefurbo estis komence Coutances, sed estas Saint-Lô ekde 1796. Post la dua mondmilito, Coutances fariĝis la centro de la departemento (prefektejo), ĉar Saint-Lô estis preskaŭ komplete detruita. Sed tio ŝanĝiĝis, kiam Saint-Lô estis rekonstruita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Alia formo de la blazono