Saltu al enhavo

Aŭvernjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭvernjo
Regiono
FlagoBlazono

LandoFrancio

Ĉefurbo[[]]
- koordinatoj45° 42′ 0″ N, 3° 18′ 0″ O (mapo)45.73.3Koordinatoj: 45° 42′ 0″ N, 3° 18′ 0″ O (mapo)

HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
ISO 3166-2FR-C

Aŭvernjo (Tero)
Aŭvernjo (Tero)
situo de Aŭvernjo en Francio

Aŭvernjo (Francio)
Aŭvernjo (Francio)
DEC

Map
Aŭvernjo

Vikimedia Komunejo:  Auvergne [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Francaj regionoj kun situo de Aŭvernjo

Aŭvernjo (france Auvergne [overnj]; okcitane Auvernhe [aŭbernje], en aŭvernja lingvo Auvernho [uŭbirnjo] [oŭvirnjo]), aŭ Aŭvernio estas regiono de centra Francio, en la centra montaro. Ĝi konsistas el kvar departementoj:

  1. Allier
  2. Cantal
  3. Puy-de-Dôme
  4. Haute-Loire

Ĉefurbo de la regiono estas Clermont-Ferrand. Inter pliaj aparte gravaj urboj menciindas Aurillac kaj Le Puy-en-Velay. ISO-kodo de la regiono estas FR-C.

Aŭvernjo, kiel malriĉa regiono iĝis origino de grava laborista migrado; la aŭvernoj venintaj konsistigis grandan parton de la loĝantaro de Parizo, kien multaj el ili venis fine de la 19-a jarcento, ĉefe por krei malgrandajn butikojn kaj trinkejojn. La Aŭvernoj iĝis tiom multaj, ke aperis "aŭvernaj baloj", kie komence oni ludis la tradiciajn dancojn kun la tradicia sakŝalmo, aŭ france musette, poste sakŝalmoj estis anstataŭigitaj de la nove inventita akordiono aŭ tirharmoniko; tio estis la origino de muzika popola genro musette. kiu iĝis furora dum unu jarcento, kaj ofte iĝis eksterlande simbolo de franca popola kulturo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]