Nord

Nord | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Hauts-de-France |
Numero | 59 |
Prefektejo | Lilo / Lille |
Subprefektejoj | Avesnes-sur-Helpe Cambrai Douai Dunkerque Valenciennes |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-René Lecerf |
Prefekto | Jean-François Cordet |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 2 587 128 (2012) |
Loĝdenso | 450,5 loĝ./km2 |
Areo | 5 743 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 6 |
Kantonoj | 41 |
Komunumaroj | 20 |
Komunumoj | 648 |
Nord [nɔʁ] estas la plej norda el la departementoj de Francio. Ĝi apartenas al la regiono Hauts-de-France. Ĝi etendiĝas sur 5 743 km2 kaj estas la plej loĝata departemento kun 2 587 128 loĝantoj. La ĉefurbo estas Lilo / Lille. La departemento entute enhavas 648 komunumojn.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Nord havas landlimojn kun la departementoj Pas-de-Calais, Aisne kaj Somme, sed ankaŭ kun Belgio.
Naturaj kaj historiaj regionoj[redakti | redakti fonton]
Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]
La unua esperantisto en la regiono estis konjekteble Firmin Durieŭ en 1898. La unuaj E-kluboj estis fonditaj en 1902 (en Lilo, Bulonjo-ĉe-Maro kaj Saint-Omer).
Hodiaŭ ekzistas ekzemple asocio Lille Villeneuve Espéranto.
Administrado[redakti | redakti fonton]
En la departemento Nord estas 648 komunumoj, 2 urbaj komunumoj (communautés urbaines), 5 kunurbaj komunumoj (communautés d'agglomération) kaj 13 komunumaj komunumoj (communautés de communes).
La departemento Nord estas administre dividita en ses arondismentojn, ĉiun kun subprefektejo.
- Arondismento de Avesnes-sur-Helpe
- Arondismento de Cambrai
- Arondismento de Douai
- Arondismento de Dunkerque
- Arondismento de Lille
- Arondismento de Valenciennes