Haute-Vienne
Haute-Vienne | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Nova Akvitanio |
Numero | 87 |
Prefektejo | Limoges |
Subprefektejoj | Bellac Rochechouart |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-Claude Leblois |
Prefekto | Raphaël Le Méhauté |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 375 856 (2013) |
Loĝdenso | 68,1 loĝ./km2 |
Areo | 5 520 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 21 |
Komunumaroj | 20 |
Komunumoj | 200 |
Haute Vienne [ot vjen] (Supra Vienio) estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. La teritorio estas 5 520 km2 granda kaj havas 375 856 enloĝantojn. La ĉefurbo estas Limoges [limoĵ] (Limoĝo). Haute Vienne estas ĉefe rura departemento, sed 38% de la loĝantaro koncentriĝas en la ĉefurbo.
La departemento sume enhavas 200 komunumojn.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La departemento konsistas el altebenaĵoj kaj profundaj valoj ofte kovritaj de arbaroj.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Ekonomio: agrikulturo (bredado, produkto de viando) - industrio (disvolviĝo de novaj teknologioj en Limoges).
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Natura kaj kultura patrimonio: arbaroj, lagoj kaj riveroj allogas multajn turistojn, kiuj volas ĝui la naturon kaj praktiki sportojn en natura kaj protektita medio. Tiuj, kiuj interesiĝas pri tradiciaj industrioj, vizitu la malnovajn fabrikejojn de porcelanaĵoj en Limoges.