Limoĝo
Limoĝo | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
Fotokunmetaĵo de la urbo | |||
Blazono | |||
Oficiala nomo: Limoges | |||
Lando | ![]() |
||
Regiono | Nova Akvitanio | ||
Departemento | Haute-Vienne | ||
Arondismento | Limoĝo (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 16 kantonoj | ||
Supermara alteco | 294 m [+] | ||
Koordinatoj | 45° 51′ N, 1° 15′ O (mapo)45.851.25Koordinatoj: 45° 51′ N, 1° 15′ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 431 m | ||
Plej malalta punkto | |||
- malalteco | 209 m | ||
Areo | 77,45 km² (7 745 ha) | ||
Loĝantaro | 140 138 (2008) | ||
Denseco | 1809 loĝ./km² | ||
Urbestro (2014-2020) | Émile-Roger Lombertie | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 87000, 87100, 87280 | ||
INSEE | 87085 | ||
|
|||
|
|||
![]() |
|||
Limoĝo | |||
![]() |
|||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Limoĝo (franclingve Limoges [limoĵ'], okcitane Limòtges [limoĝei]) estas franca komunumo kaj ĉefurbo de la departemento Haute-Vienne en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havis 140138 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2008. Ĝi havas belan katedralon el la 13a kaj 15a jarcentoj, plurajn muzeojn, sed estas aparte fama pro sia tradicia industrio: la fabrikado de porcelanaĵoj.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Limoĝo etendiĝas sur 77.45 km², kaj havis 140138 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas po 1809 homoj laŭ kvadrata kilometro. La komunumo situas en Haute-Vienne, en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La departemento Haute-Vienne estis oficiale kreita la 4-an de marto 1790 dum la franca revolucio. Limoĝo antaŭe apartenis al la reĝa provinco Limoĝio.
La 12-an de novembro 994, okazis en Limoĝo grava pilgrimanto kontraŭ brulo de Sankta Antonio. En septembro de la jaro 1895 okazis en Limoĝo grava kongreso unuiganta la francan sindikatan movadon en CGT.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la komunumo Alain Rodet, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Administrado[redakti | redakti fonton]
Limoĝo estas la ĉefurbo de 16 kantonoj kaj de la arondismento de Limoĝo, unu el la tri arondismentoj de la departemento Haute-Vienne.
Esperanto-movado en Limoĝo[redakti | redakti fonton]
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie. Vidu sub Babilemo sen limoj, bulteno por la regiono.
Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 49 voĉdonojn (0,13% de voĉoj) en 2004, kaj 73 voĉdonojn (0,22% de voĉoj) en 2009.
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Komunumoj de Haute-Vienne
- Limoges Cercle Saint-Pierre
- Limoges-Bénédictins (stacidomo)
- Limoges-Montjovis (stacidomo)
- Limoges-Puy-Imbert (stacidomo)
- Trolebusa transporto en Limoges
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Ville de Limoges (france). Arkivita el la originalo je 2018-09-21. Alirita 2018-09-21.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france Oficiala retejo de Limoĝo
- Los lexics lemosins dau Chapeu Leksikoj en Limoĝa lingvo