Loire-Atlantique
Aspekto

| Loire-Atlantique | |
|---|---|
| |
| departemento de Francio | |
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | Luarlandoj |
| Numero | 44 |
| Prefektejo | Nanto |
| Subprefektejoj | Ancenis Châteaubriant Saint-Nazaire |
| Prezidanto de la departementa konsilio |
Philippe Grosvalet |
| Prefekto | Henri-Michel Comet |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 1 487 570 (2023) |
| Areo | 6 809 km² |
| Loĝdenso | 218 /km² |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 4 |
| Kantonoj | 31 |
| Komunumaroj | 23 |
| Komunumoj | 212 |
Loire-Atlantique (jen france, prononco [lwaʁ atlɑ̃tik], bretone Liger-Atlantel) aŭ Atlantika Luaro estas departemento (n-ro 44) de okcidenta Francio. Ĝi estas unu el la kvin departementoj de la regiono Luarlandoj, sed historie apartenas al Bretonio. Komence de la jaro 2023 en la arondismento vivis 1 487 570 personoj sur areo de 6 809 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 218 loĝantoj/km².
Ĝia nomo venas de la rivero Luaro, kiu trairas ĝin, kaj de ĝia situo ĉe la Atlantika Oceano.
La departemento entute enhavas 212 komunumojn.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
- arondismento Nantes
- arondismento Saint-Nazaire
- arondismento Châteaubriant-Ancenis (kun ĉefurbo Châteaubriant, ĝis marto 2015 ekzistis plia arondismento Ancenis)
Ĉefaj urboj
[redakti | redakti fonton]- Nanto (france Nantes, bretone Naoned): 284 970 loĝantoj.
- Saint-Nazaire (bretone Sant-Nazer): 67 031 loĝantoj.

