Nanto (franclingve Nantes ['nãt], bretonlingve Naoned ['naõnet], galolingve Nauntt) en okcidenta Francio estas la ĉef-urbo de la administra regiono Luarlandoj kaj de la departemento Loire-Atlantique. Nanto estas historie ankaŭ parto de la apuda regiono Bretonio. La internacia festivalo de scienfikcio Utopiales okazas ĉiujare en ĝi.
Nanto famas kiel kultura urbo. En ĝi estas Kastelo de la Dukoj de Bretonio (13-a jarcento), Katedralo (11-a jarcento) kaj multaj muzeoj: belarta muzeo, muzeo pri natura historio kaj muzeo pri Jules Verne, kiu naskiĝis en Nanto.