Audencia Business School

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Audencia Business School estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Nanto kaj Pekino. Ĝi estis fondita en la jaro 1900.

Audencia okupis la 63-an rangon en listo pri Mondo Komercaj Lernejoj publikigita en 2015 fare de la ĵurnalo Financial Times. En 2015, la studprogramo por la Magistra Diplomo pri Direktado atingis la 24-an rangon en la mondo, laŭ la Financial Times[1].

La studprogramojn de Audencia akreditas la internaciaj organizaĵoj AMBA, EQUIS kaj AACSB[2]. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas Jean Arthuis (Franca politikisto) kaj Thomas Cailley (produktoro). La lernejo estas la École nationale de l'aviation civile partnero por duobla grado inĝenieristiko / direktisto[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]