Saarbrücken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saarbrücken
urbo 
Panoramo de la urbocentro
Panoramo de la urbocentro
Panoramo de la urbocentro
urbego • universitata urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • ĉefurbo de germania federacia lando

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Unglaublich vielfältig
Administrado
Statuso Urbo
Lando Germanio
Ŝtato Germanio
Poŝtkodo 66001–66133 • 6600
Retpaĝaro http://www.saarbruecken.de
Politiko
Urbestro Charlotte Britz [1]
Demografio
Loĝantaro 181 959  (2022) [+]
Loĝdenso 1 086 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)49.2333333333337Koordinatoj: 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)
Alto 230 m
Areo 167,07 km² (16 707 ha)
Horzono GMT+1h (+2h somere)
Saarbrücken (Sarlando)
Saarbrücken (Sarlando)
DEC
Saarbrücken
Saarbrücken
Situo de Saarbrücken en Sarlando
Saarbrücken (Germanio)
Saarbrücken (Germanio)
DEC
Saarbrücken
Saarbrücken
Situo de Saarbrücken en Germanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saarbrücken [+]
vdr


Saarbrücken estas la ĉefurbo de Sarlando, en Germanio. Ĝi troviĝas borde de la rivero Saro (la nomo signifas "ponto sur la Saro") kaj la urboteritorio limas al Francio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 181 959 loĝantojn inkluzive de la antaŭurboj apartenantaj al ĝi. Saarbrücken estas la kultura kaj ekonomia ĉefurbo de Sarlando.

France la urbo nomiĝas Sarrebruck, la lokuloj parolas pri Saarbrigge. En Esperanto oni nomis ĝin aŭ Sarbrukeno aŭ Sarbruko.

Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas: 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)49.2333333333337.

Ekde januaro 2008 la urbo estas la centro de la nove fondita Regiona Ligo Saarbrücken, kiu estas aparta speco de teritoria unuo de Germanio, iusence komparebla al distrikto. Simile kiel la Distrikto Regiono Hanovro, ĝi grupigas grandan urbon kaj ĝian geografian ĉirkaŭaĵon.

Kvartalo Saarbrücken-Klarenthal[redakti | redakti fonton]

Saarbrücken-Klarenthal estas kvartalo en la okcidenta parto de Saarbrücken kaj la naskiĝloko de la germana esperantisto Josef Burger.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Saarbrücken mortis György Apponyi (politikisto).

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Saarbrücken havas relative fortan proponadon de veganaj manĝaĵoj, interalie ekde 2020 ĝis la jaro 2022 la Esperante nomitan restoracion Venu Manĝi.[2][3][4]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la urbo plurfoje okazis Esperanto-renkontiĝoj, ekzemple la 15-a IF 1998/99 kaj la 23-a IF 2006/07. Je la jarŝanĝo 2009/10 tie okazis la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la unua Novjara Internacia Semajno (NIS) (por junuloj kaj junaj plenkreskuloj).

En la universitato de Saarbrücken ekde 1968 Reinhard Haupenthal estis instrukomisiito pri esperantologio en la departemento de prof. Max Mangold. Tiun taskon li havis almenaŭ ĝis la okdekaj jaroj. La universitata biblioteko gardas kolekton de almenaŭ mil Esperanto-libroj.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]