Regiona Ligo Saarbrücken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Sarlando
administra sidejo: Saarbrücken
areo: 410,61 km²
disdivido: 10 komunumoj
loĝantoj: 327 380 (fine de 2015)
loĝdenso: 797 loĝantoj po km²
aŭtokodo: SB (Völklingen VK)
oficiala kodo: 10041
Administrejo de la
Regiona Ligo:
Schlossplatz
66119 Saarbrücken
Situo ene de Sarlando
situo de la distrikto en Sarlando

La Regiona Ligo Saarbrücken - germane Regionalverband Saarbrücken - estas aparta speco de teritoria unuo de Germanio, iusence komparebla al distrikto, kaj situas en la germana federacia lando Sarlando. Simile kiel la Distrikto Regiono Hanovro, ĝi grupigas grandan urbon kaj ĝian geografian ĉirkaŭaĵon. La Regiona Ligo ekestis la 1-an de januaro 2008 baze de administra reformo decidita de la parlamento de Sarlando la 27-an de novembro 2007. Jure la Ligo estas posteulo de la "Urba Ligo Saarbrücken" - germane Stadtverband Saarbrücken - kaj diferencas ĉefe pro ŝanĝiĝinta administra strukturo.


Najbaras la distriktoj Saarlouis okcidente, Neunkirchen norde, Saarpfalz oriente kaj la najbara ŝtato Francio sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la Regiona Ligo ampleksas la centran parton je la valo de la rivero Saro kaj de montetara regiono karakterizita krome de la pli malgranda rivero Nahe.

Plej granda urbo de la Regiona Ligo kaj samtempe plej granda urbo de la federacia lando Sarlando estas Saarbrücken, la plej eta neurba komunumo Großrosseln.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

(unuopaj nombroj de enloĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2006)

Urboj

  1. Friedrichsthal (11.249)
  2. Püttlingen (20.552)
  3. Saarbrücken (177.870)
  4. Sulzbach (Saar) (18.128)
  5. Völklingen (40.453)

Pliaj komunumoj

  1. Großrosseln (8.928)
  2. Heusweiler (20.002)
  3. Kleinblittersdorf (12.837)
  4. Quierschied (14.233)
  5. Riegelsberg (15.301)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]