Saltu al enhavo

Distrikto Neunkirchen (Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri distrikto en Aŭstrio. Atentu ke ankaŭ ekzistas distrikto Neunkirchen en Germanio.
Distrikto Neunkirchen (Aŭstrio)
Mapo
distrikto de Aŭstrio
Statistikaĵoj
Ŝtato  Aŭstrio
Federacia lando Malsupra Aŭstrio
Regiono Industrieviertel
Ĉefurbo Neunkirchen
Areo 1 146 km²
Loĝantaro 86 291 loĝantoj (en 2019)
Loĝdenso 75 loĝantoj/km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Distrikto NEUNKIRCHEN (germane: Bezirk Neunkirchen) troviĝas en la suda parto de la aŭstria federacia lando Malsupra Aŭstrio kaj apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Distrikta ĉefurbo estas Neunkirchen. Laŭ la stato de 2019 en la distrikto vivis 86 291 loĝantoj sur areo de 1 146 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Wiener Neustadt, Distrikto Wiener Neustadt-Land, Distrikto Lilienfeld, Distrikto Bruck-Mürzzuschlag, Distrikto Weiz kaj Distrikto Hartberg-Fürstenfeld.

Komunumoj en la distrikto

[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el la unuopaj komunumoj Altendorf, Aspang-Markt, Aspangberg-Sankt Peter, Breitenau, Breitenstein, Buchbach, Bürg-Vöstenhof, Edlitz, Enzenreith, Feistritz am Wechsel, Gloggnitz, Grafenbach-Sankt Valentin, Grimmenstein, Grünbach am Schneeberg, Höflein an der Hohen Wand, Kirchberg am Wechsel, Mönichkirchen, Natschbach-Loipersbach, Neunkirchen, Otterthal, Payerbach, Pitten, Prigglitz, Puchberg am Schneeberg, Raach am Hochgebirge, Reichenau an der Rax, Scheiblingkirchen-Thernberg, Schottwien, Schrattenbach, Schwarzau am Steinfeld, Schwarzau im Gebirge, Seebenstein, Semmering, Sankt Corona am Wechsel, Sankt Egyden am Steinfeld, Ternitz, Thomasberg, Trattenbach, Warth, Wartmannstetten, Willendorf, Wimpassing im Schwarzatale, Würflach kaj Zöbern.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]