Sarlanda Radio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
emblemo

La Sarlanda Radio - germane Saarländischer Rundfunk (mallonge SR) - estas regiona ŝtata radia kaj televida stacio en Germanio kun centra oficejo en Saarbrücken. Ĝi respondecas pri demokratieca publika radio kaj televido en la federacia lando Sarlando, la plej sudokcidenta landoparto de Germanio. Tutlande la Sarlanda Radio kunlaboras kun similaj aliregionaj ŝtataj radiaj kaj televidaj stacio en tegmenta institucio nomata ARD. Ĝi ekestis el pionira radiostacio de 1929 en Sarlando, tiam sub protekto de la Ligo de Nacioj, ekde 1935 nomatis Reichssender Saarbrücken, ekde 1946/47 dulingve „Radio Sarrebruck“ / „Radio Saarbrücken“ kaj ekde 1952 nomiĝas per la nuna nomo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]