Dissenda televido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dissenda televido estas televido, kiu sendas sian signalon per radiofonio.

Historie la teĥnologio uzanta analogajn signalojn estis la unua, ekde la fino de la 1920-aj jaroj. Sed de post 2006 surtera analoga signalo estas forigata en eŭropaj landoj. La unua en Eŭropo surtera cifereca televido ekfunkciis en Britio en 1998. De 2015 neniu lando en Eŭropo uzos analogan surteran televidon.

Por ricevi la signalon la ricevilo kaj la sendilo devas esti en rekta videbleco. Pro ĉi tio, kaj pro tio ke la Tero estas globo, por sendi signalon de la dissenda televido en grandan areon oni devas konstrui tre altajn turojn. Tiaj turoj nun estas en multaj urboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]