Turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turo de la Palazzo Pubblico de Siena (nome la signoriaurbodomo de tiu urbo-ŝtato itala dum la Antikva Reĝimo).
Oblikva turo en Pisa

Turo estas aparta konstruaĵo aŭ parto de konstruaĵo, kiu havas okulfrape pli da alto ol larĝo, kaj kies formo pli similas al kolonoarbo ol al tiu de domotomboŝtono.

Ofte turo estas parto de alia konstruaĵo. Ofte malfacilas distingi inter nubskrapulo kaj turo - la rektangulaj kutime nomataj tiel kaj la pintiĝantaj tiel ĉi. Precipe en la mezepoko ĉu milit-cele aŭ loĝej-cele konstruiĝis turoj. En Jemeno oni konstruis altajn loĝejojn. Turojn oni konstruadis ĉu por akiri superrigardon, ĉu por montri sian potencon aŭ por aliaj celoj, estetikaj, sociaj, kulturaj, praktikaj ktp.

Krom milita apliko, oni uzas turojn ankaŭ por pacaj celoj. Oni povas tie ĉi, ekzemple, konduki astronomian observadon, instali akvan rezervujon, translacii signalojn per optika telegrafo. Oni ofte pendigas en turoj sonorilojn (en kristanaj landoj) aŭ oni havigas konvenan lokon por la muezino (en islamaj landoj) kaj oni instalas horloĝon sur ekstera muro de turo; tiu ĉi tradicio naskiĝis en mezepokaj eŭropaj urboj. Lumturo permesas averti ŝipojn kaj indiki ĝustan vojon nokte per lumo kaj nebule per fajfilego. Pli frue oni uzis turojn ankaŭ por observado pro incendioj kaj inundoj; se aperis serioza minaco, oni avertis la civiton per koloraj flagoj, globoj aŭ lanternoj, kiujn oni altigis super la turo.

Pli ĵuse, la termino uzatas por aludi diversajn teknologiajn strukturojn, same kiel konstruaĵojn por oficejoj aŭ loĝejoj de granda alteco. La turoj estas unu el la ĉefaj urbaj simboloj kaj ikonoj, kaj konstituas la "personecon" de urbo. Oni ne bezonas rekte nomigi la simbolajn turojn por scii pri kiu temas ĉe la kazoj ekzemple de Parizo, Berlino, Sevilo, Pisa ktp.

La plej frua referenco al tiuj konstruaĵoj troviĝas en la Biblio: nome la epizodo de la turo de Babel, kiu estas konsiderata inspirita el la ziguratoj de Mezopotamio. Ĉe la fortikigitaj limes de la Romia Imperio oni konstruis turris kaj burgus, antaŭaĵoj de la tur-domoj mezepokaj.[1][2] La Mezepoko estis periodo karakterizita per la konstruado de militaj kaj religiaj turoj (kaj kristanaj kaj islamaj). En aliaj civilizoj for de la Okcidenta civilizo oni konstruis ankaŭ turojn kun similaj formoj, celoj kaj funkcioj (bazaj piramidoj de Mezameriko, silentoturoj de la Zaratuŝtrismo, gopuramoj de Barato, ĉinaj pagodoj, japanaj kasteloj, ktp); en kelkaj kazoj eĉ kelka antikva urbo konstruis loĝejojn en alteco, kiel ĉe Ŝibam (Jemeno), la Manhatano de la dezerto.

La kapablo elvokiva de la turoj igis ke oni uzis ĝin ofte en la arto, kaj same ĉe la vidaj artoj kaj en la literaturo (La Du Turoj de la serio de romanoj La Mastro de l' Ringoj de J. R. R. Tolkien), kie la arketipo kies simbolo estas turo povas havi diferencajn signifojn, sed ĉiam ligitaj al izolado: eburturo,[3] kiam ĝi estas pozitiva, aŭ eĉ subpremado kaj karcero, ĉefe pro la historia trascendo de la subpremada funkcio de multaj turoj, identigitaj kun la povo (la Turo de Londono, la turoj de Bastille).

Milit-turoj[redakti | redakti fonton]

La turoj estas esenca elemento por la milit-arkitekturo, kaj kiel parto de fortikaĵa ĉirkvito kaj izolaj.

Izolaj turoj[redakti | redakti fonton]

En la terminologio de la romiaj militaj konstruaĵoj, la vorto castrum aludas al romiaj kampadejoj, kiuj ĉirkaŭiĝis de palisaro kaj kiuj plifortiĝiĝis per turoj (kiam ili konstruiĝis stabilaj per la konstruelementoj kiuj povis esti farataj el ŝtono); dum la vortoj turris kaj burgus aludas al izolaj turoj, kiel tiuj gvatatantaj la limes (ekstera limo de la Imperio). Simila tipologio havis poste la turoj nomitaj montokasteloj kaj la turdomoj.[4] Ekster Eŭropo, kaj krom la formalaj diferencoj, estas simila la baza tipologio de la japana kastelo.

Gvatoturoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gvatoturo.

Gvatoturo estas tiu turo, kiun la soldatoj uzas por gvati, kontroladi la ĉirkaŭaĵon. Ankaŭ en malliberejoj troviĝas gvatoturoj, el kie oni observas la kaptitojn.

La gvatoturo konstruiĝis plej ofte el ligno, sekve apenaŭ ĝi defendas la gvatanton kontraŭ atakoj. Dum la militadoj oni ofte uzis porokazajn civilajn konstruaĵojn por gvatoturo, ekzemple preĝejo-turojn.

Marbordaj gvatoturoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Marbordaj gvatoturoj.

La marbordaj gvatoturoj estas serio de militkonstruaĵoj konstruitaj en la 16a jarcento, en la mediteraneaj marbordoj de Hispanio, ĉefe en la Regiono Murcio, kaj la provincoj Alikanto, Malago kaj Almerio por la defendo de la teritorio kontraŭ la atakoj de la berbereskaj piratoj.

Turoj de kasteloj kaj muregoj[redakti | redakti fonton]

La Kastelo de Manzanares el Real havas muregon de ekstera ringo, kun du malgrandaj cilindraj turoj flankigintaj la enirejon; la ĉefaj muroj estas plifortigitaj en la antaŭaj anguloj kun du kuboj kaj la malantaŭa muregero kun ĉefturo.

La turoj de kasteloj kaj muregoj (en ĝeneralo, de ĉiu tipo de fortikaĵoj) havas diversajn formojn kaj funkciojn. Kiam ili estas cirklaj ili ricevas la nomon de "kuboj" aŭ "siteloj". Kiam ili estas grandaj ili ricevas la nomon "turegoj". La malgrandaj konstruaĵoj taŭgaj por ŝirmi gvatiston estas nomataj sentinelbudoj.

La plej antikva turo de murego el kiu estas arkeologia atestilo eble estas la nomita turo de Jeriĥo,[6] de ĉirkaŭ 8 metroj kaj duono de alto, unu de la strukturoj de la famaj muregoj de Jeriĥo,[7] de la 8-a jarmilo a.K.[8]

Flanka turo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Flanka turo.

Flanka turo estas turo kiu formas parton de fortikaĵo kun kiu ĝi estas komunikata, kvankam ĝenerale ekster la murego kaj komunikata pere de malgranda arko aŭ ponto, kiu povus esti facile detruita kaze de ke la turo estus prenita de la malamiko. Ĝi funkcias kiel gardoturo sed ankaŭ por ataki la malamikon kiu intencas alproksimiĝi aŭ trapasi la muregon. Ĝi povas esti ankaŭ apudigita kiel granda bastiono sed tiukaze ĝi estas pli granda ol la resto. Ĝi funkcias kiel gvatoturo aŭ kontrolturo, sed ankaŭ por militeti kontraŭ la malamiko kiu klopodu alproksimiĝi aŭ eĉ superi la muregon.

En Hispanio troviĝas multnombraj flankaj turoj kiel rezultoj de la milito inter kristanoj kaj muzulmanoj aŭ inter si mem. Ekzemploj de flankaj turoj povas esti la Turo de la Oro en Sevilo, la Malmuerta en KordovoTuro Espantaperros en Badajoz (kies alkazabo posedas variajn ekzemplojn de tiaj turoj), ĉiuj en Hispanio.

Loĝejturo ("Donjon") de la Kastelo de Vincennes.

Ĉefturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉefturo.
Ĉefturo de la alkazaro de Estepa (Sevilo). Sur la lintelo de ties enirejo troviĝas tiu kurioza surskribaĵo: Esta torre mandó facer/ Lorenzo Suárez de Figueroa/ Maestre de Santiago,/ Quien quisiere saber lo que/ costó faga otra ella/ y saberlo ha (Tiun turon konstruigis Lorenzo Suárez de Figueroa, Superulo de Santiago, kiu volu sciu kiom ĝi kostis, faru similan kaj scios ĝin)[9]

La ĈefturoLoĝejturo estas la centra strukturo de la mezepoka kastelo (donjon ĉe la francaj kasteloj, bergfried ĉe tiuj germanaj, maschiomastio ĉe la italaj, keep ĉe la anglaj). Temas pri tre klare elstara turo, pli alta ol la murego, kaj ĝenerale izolita de la resto de la fortikaĵo. Estis la ĉefa turo, kiu utilis kiel loĝejo de la senjoro kaj plenumas la funkciojn plej elstarajn de la kastelo, kiel hejmo de la ĉefaj ĉambroj kaj foje de la manĝostokejoj. Ĝi troviĝas en la plej ŝirmita loko rilate al ebla atako el la ekstero, tiele ke kaze de malvenko ĉe la resto de la defendejoj, tiu turo almenaŭ havigu lastan rifuĝejon.

Sieĝoturo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sieĝoturo.

La sieĝoturoj konsistis el transportebla tureca skafaldo el ligno, kun formo de alta prismo aŭ piramidtrunko, kiuj estis uzataj en la Antikva Epoko kaj en la Mezepoko por lukti kaj ataki la muregojn de la malamiko, atingante ties alton. Se ties alproksimigo sukcesis, ili permesis aliri al la interno pli facile ol la atakskalo por ke soldatoj povu konkeri ĝin. Kiel ĉe ĉiuj mezepokaj sieĝarmoj, ankaŭ la turo eksmodiĝis pro la ĝeneraligo de la uzado de la kanono el la 15a jarcento.

Turoj de San Gimignano.
Turoj de la preĝejo kaj de la urbodomo de Alcaraz.
Turoj de Bolonjo (Garisenda maldekstre kaj Asinelli dekstre).

Urbaj turoj[redakti | redakti fonton]

La mezepokaj urboj de Okcidenta Eŭropo karakteriziĝis pro enfermiĝo en cirkvitoj de muregoj, kaj ties plej elstaraj konstruaĵoj starigis turojn, kun celoj kaj defendaj kaj prestiĝaj,[10] laŭ forta konkurenco pri la alto inter diversaj institucioj aŭ familioj ene de la urbo kaj inter la diversaj urboj. Elstaraj ekzemploj videblas en Florenco,[11] en San Gimignano aŭ en Cáceres.

Tre ofte, la lukto de turoj por la hegemonio de la urba areo okazis inter la civila kaj la eklezia povoj, kiel videblas ironie en fama epizodo de Don Quijote de la Mancha kie ambaŭ ĉefroluloj dialogas serĉante nokte en vilaĝo iun palacon kaj trafante subite nur la turon de la preĝejo.[12]

Turoj kun religiaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

Turo de Pozo Moro, nome ibera funebra monumento.

Funebraj turoj[redakti | redakti fonton]

La funebraj monumentoj adoptis la formon de turo en multaj kulturoj, ekde la megalitaj monumentoj (menhiroj kaj taŭloj planiĝis en alteco, kvankam ne temas pri veraj turoj en la senco de konstruaĵoj alireblaj en sia interno) kaj la egiptaj piramidoj kaj mezamerikaj piramidbazoj (kvankam la dimensioj de la alteco nur escepte atingas la superon de tiuj bazaj). La romiaj kolombarioj kaj kolonoj, la tibetaj stupaoj au la japanaj nokocudoj povas ankaŭ havi formon similan al tiu de turo. En la religio zoroastrisma, la silentoturoj estas altaj lokoj ĉirkaŭitaj de muro, kie la kadavroj estas lasataj por ke la gipoj manĝu ilin kaj lasu nur la ostojn.[13]

Gopuramoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gopuramo.

Gopuramogopuro[14] estas elemento karaktera de la arkitekturo de la temploj hinduismaj de la sudo de Barato, konsista en ornama turo situanta super la enirejo al la areo de la templo. Temas tiele pri "pordoturo" kiu plenumas, en la rita aspekto, la funkciojn de dvara.

La gopuramo kutime prezentas formon de piramido,[15] kaj estas ĝenerale ornamita per skulptaĵoj pentritaj reprezentantaj diojn kaj aliajn diaĵojn kaj ĉielajn estaĵojn.

La gopuramoj de Maduraj.

Pagodoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Pagodo.

En la landoj de Malproksima Oriento tra kiuj etendiĝis la budhismo, la temploj kutime enhavas altajn turojn el ligno de kelkaj etaĝoj (plej ofte kvin) kaj kvadrata aŭ okangula bazo, kun karakterizaj suprenkurbigitaj tegmentoj.

Unu de la plej impresigaj pagodoj el Ĉinio estis la Nánjīng Táotǎ (Porcelanturo de Nankino), de la 15a jarcento, detruita en la 19a jarcento. Ĝi havis naŭ etaĝojn, kaj estis kovrita per brikoj el blanka porcelano, de kie la nomo. Ties okdek metroj estis superitaj nur de la Pagodo Liaodi de Dingzhou (84 metroj) kaj de la malaparinta pagodo kiu stariĝis en Ĉangan en la 7a jarcento, pri kiu oni diras, ke ĝi atingis cent metrojn.

En Vjetnamio, la Chùa Một Cột (Pagodo de la Unika Piliero) estas simbolo de la vjetnama kulturo.

Turoj de preĝejoj kaj monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

Turo de la katedralo de Oviedo. El tia altaĵo, la rolulo de la pastro Fermín de Pas gvatis la urbon Vetusta en la romano La Regenta, de Leopoldo Alas (Clarín).
La turoj de Notre Dame de Parizo estis la scenejo de la aventuroj de la rolulo de Quasimodo en la samnoma romano de Victor Hugo.

Kvankam ne ĝenerale, ekde la epoko de la prakristana arto kelkaj preĝejoj inkludis turojn, kiel ĉe la baziliko de Sankta Laŭrenco de Milano[17] (4a jarcento), kiu havis kvar turetojn. Ekde la 5a jarcento oftis disponi el du turoj en la nartekso, flanke de la fasado, aŭ turo ĉe la navokruciĝo (en la kazo de tiuj krucplanitaj kiel ĉe la Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj de Konstantinopolo) aŭ ĉe la antaŭaltaro (en la kazo de tiu de bazilika planado, por lumigi la absidon, kiel ĉe la baziliko de Meriamlik -jaro 471-).

La Preĝejo de Sankta Marteno de Tours (470) konstruiĝis enhavanta turon super la navokruciĝo kaj alian kiu poste uziĝis kiel sonorilturo. En Okcidenta Eŭropo, la turoj de preĝejo ekde la 6a jarcento havis markitan karakteron de fortikaĵo, rezulto de la elorienteŭropaj popolmigradoj. En la bizanca arkitekturo, ĉefe ĉe la siriaj preĝejoj, la turoj iĝis somboloj de povo, nome modelo kiu videblas en la baziliko Aĥeiropoietos[18] de Saloniko. Paro da turoj en la fasado, flanke de loggia kie oni eksponas la relikvojn, estas la tipo propra de la preĝejoj kiuj estis celo de pilgrimado karaktera de la preĝejoj de Kapadokio de la unua duono de la 6a jarcento. La modelo estis uzata ankaŭ en la Katedralo de Sofio (6a jarcento). Turoj super absidoj aperis en la preĝejoj de Sergilo (unu) aŭ Sinsarah (du). Ankaŭ super la absidoj oni konstruis la turojn de la baziliko de Sankta Eŭlalia de Merida (4a jarcento), sed kun konstrua funcio multe pli markita, ĉar ne ekas el la volbo de la absidoj, sed de sia ekstera muro.[19]

Ekde la praromaniko, la mezepokaj monaĥejoj (kiel tiu de Fulda en la arkitekturo de la Karolida Imperio) oni desegnis la preĝejojn kiel veraj fortikaĵoj, en kiuj la turoj plenumis funkcion egala al tiuj de kasteloj.

Turo de Pisa.

La romanika arkitekturo havigis diferencan rolon al la turoj en siaj distingaj lokaj variantoj. En Italio, la campanile estis planita kiel aparta konstruaĵo, separata de la ĉefa korpo de la preĝejo (katedralo de Pisa -meze de la 11a jarcento-). En Germanio, la ottoidaj preĝejoj, kiel Sankta Miĥaelo de Hildesheim (komence de la 11a jarcento) karakteriziĝis pro sia simetria dispono (identa ĉe komenco kaj fino), kun kvar cilindraj turoj kaj du fortikaj kupolbazoj.

La gotiko karakteriziĝis pro la serĉado de alteco kaj de tie la kudrilturoj (nadloturoj) aŭ spajroj. Ekde tiam en la moderna arkitekturo la funkcio de la turoj restis estetika kaj spirita; iĝante unu de la plej gravaj urbaj elementoj.

Kelkaj preĝejoj de la 20a jarcento pluturniĝas al rimedo de la turoj por plenumi kelkajn el la tradiciaj celoj aŭ funkcioj (sonorilturo aŭ urba prestiĝo). Foje ili iĝas la plej videbla parto de la templo, kiel okazas ĉe tiuj de la Templo Sankta Familio de Barcelono, dezajnita de Gaudí ankoraŭ konstruata, kiuj ankoraŭ havas simbolajn funkciojn (ĉiu el la dekok turoj reprezentas rolulon: Jesuo, la Dipatrino, la kvar evangeliistoj kaj la dekdu apostoloj).

Sonorilturoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Sonorilturo kaj Kampanilo.

La sonorilturo aŭ kampanilo estas la turo kie oni lokigas la sonorilojn, cele al kunvoko por la alveno de la samreligianoj al la religia diservo. Kelkaj sonorilturoj estas hejmo de kariljono, nome muzika instrumento kunformita de kelkaj sonoriloj.

Tipo speciala de sonorilturo estas la kampanilo, nome sonorilturo origine aperinta en Italio kiu disvolviĝis kiel aparta konstruaĵo, de cirklaaŭ kvadrata plano, tute sendependa de la religia ĉefa konstruaĵo (respektive preĝejo). La plej konataj estas la Turo de Pisa, fama pro sia inklino, kaj la Kampanilo de Sankta Marko de Venecio.

Alia formo de sonorilturo estas la sonorilmuro, kiu ne estas turo propre dirite, sed masiva muro, majoritate kun miksaliniaj finaĵoj kie oni lokigas ĉu nur unu sonorilon aŭ serion de sonoriloj el la plej grandaj ĝis la plej malgrandaj en spacoj aŭ malfermaĵoj nome "sonorilejoj" aŭ truoj.

Ekzorcejoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ekzorcejo.

La ekzorcejo estas parto de preĝejo, kutime ne tre granda, apudigita al turo, sonorilturo, kampanilosonorilmuro, aŭ iel situanta en alto; kaj ĉiam disponanta el truo -fenestrobalkono-. Ties ĉefa funkcio estis ebligi al pastro la ekzorcadon de ŝtormoj aŭ realigi diversajn ceremoniojn, kiaj la benadon de la kampoj aŭ aliajn. Estas kelkaj de elstara arta valoro, kiaj tiuj de la katedralo de Murcio, Hispanio.

Minaretoj de la moskeo El-Tabia[21] (Asuano).
Minaretoj de la moskeo Masĝid al-Haram de Mekko.
La ses minaretoj de la Blua Moskeo de Istanbulo.

Minaretoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Minareto.

Minareto estas la nomoj per kiuj oni tradukas al multaj lingvoj la araban vorton منار (minar -"lumturo"-), kiu aludas al la turoj de la islamaj moskeoj. Ties ceremonia funkcio estas havigi altan ejon por ke la muezino (مُؤَذِّن mu'aḏḏin -"kriisto"-) faru la kvin alvokojn (أَذَان azano) kiujn oni faras ĉiutage por kunvoki al la preĝo (صلاة salat). Por tio, la minareto havas kutime en sia plej alta parto balkonon ĉirkaŭan, ekde kie oni faras la alvokon. Nuntempe la muezino kutime estas helpata de elektra laŭtparolila sistemo por esti aŭskultata pli facile en la grandaj urboj.

La formo de la minaretoj varias laŭ la zonoj. En Magrebo la moskeoj kutime havas nur unu, de kvadrata plano. En la islama oriento estas kutimaj la moskeoj kun pli ol unu, ĝenerale du aŭ kvar, kaj de variaj formoj. Estas karakteraj en la lokoj de influo otomana la sveltaj minaretoj de cirkla sekcio, kun elstara balkono kaj konusforma tegmento.

Ankaŭ la nombro de la minaretoj estas signifa: kiam la sultano Ahmed la 1-a starigis la ses minaretojn en la Blua Moskeo de Istanbulo, estis kritikita ĉar ĝis tiam havis tiun nombron nur Masĝid al-Haram ("la sankta moskeo" de Mekko, kie oni konservas la Kaaba); la sultano solvis la problemon per ordono konstrui sepan minareton en Mekko.

La minareto de la moskeo de Samaro (Irako), ascenda spiralo, inspiriĝas iel en la formo de la ziguratoj.

En Timbuktuo estas karakteraj la minaretoj el tero, pajlo kaj ligno, tri el kiuj (are kun ties moske-madrasoj) estis deklaritaj heredo de la homaro de la Unesko (Sankore, Ĝingerejber kaj Sidi Jahja).

La funkcio de la minareto estas ankaŭ marki la fizikan dominadon de la spaco. Kiam la turkoj konkeris Konstantinopolon, la islamigon de Hagia Sofia oni indikis ĉirkaŭante per kvar minaretoj la enormajn masivon de la kupolo kiu karakterizas la konturon de la urbo.

Simile, la hispana periodo de la kristana konkero (Reconquista) kristanigis la minaretojn konvertante ilin en turoj de la preĝejoj kiuj estis tiutempe starigitaj sur la lokoj de la moskeoj.

Turoj kun teknikaj aŭ praktikaj celoj[redakti | redakti fonton]

Lumturo ĉe Hoek van Holland, nun muzeo

Muelejoj[redakti | redakti fonton]

Horloĝojturoj[redakti | redakti fonton]

Elektraj turoj[redakti | redakti fonton]

Lumturoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lumturo.

Rigardejoj kaj ornamaj turoj[redakti | redakti fonton]

Loĝejturoj[redakti | redakti fonton]

Telekomunikilaj turoj[redakti | redakti fonton]

Nubskrapuloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nubskrapulo.

Famaj turoj[redakti | redakti fonton]

La Babela turo (1563), de Pieter Bruegel la Maljuna

Aparte menciindaj turtipoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. Sidney Toy (1985). Castles: Their Construction and History. Courier Dover Publications. ISBN 0-486-24898-4 (reeldono de Castles: A Short History of Fortification from 1600 B.C. to A.D. 1600. London: Heinemann, 1939). Fonto citita en en:Tower house
  2. Un segundo modelo constructivo... Las casas-torre, en Actas del II Encuentro de Historia de Cantabria, Universidad de Cantabria, 2005, ISBN 84-8102-954-8, vol. I, p. 329.
  3. Hispanoteca
  4. Paul Reinecke: Neue Burgi an der spätrömischen Grenze Rätiens. In: Germania 19, 1935, S. 135–157. Fonto citita en de:Burgus Ahegg
  5. O'Sullivan, Arieh., World’s first skyscraper sought to intimidate masses, Jerusalem Post, 14a Februaro 2011. en:Tower of Jericho
  6. Kathleen M. Kenyon; Thomas A. Holland (1981). Excavations at Jericho: The architecture and stratigraphy of the Tell: plates, p. 6. British School of Archaeology. ISBN 978-0-9500542-3-0. en:Walls of Jerico
  7. Comarca de Estepa
  8. En Hispanio, ĝis 1564, kiam oni konstruis la palacon Viso de la Markizo Santa Cruz en Ciudad Real, oni ne ŝanĝis la tiparon de fortikaĵo de la nobeldomoj: "urbaj turoj" estas la palaco de la Konestablo en Burgos, 1483, aŭ estus estinta tiu kiun la duko de Benavente intencis starigi en Valladolid (1518). Intermezaj tipoj estis la palaco Infantado de la familio Mendoza en Guadalajara aŭ la palaco de la Duko de Alcalá en Sevilo (1520). James Casey, España en la Edad Moderna: Una Historia Social, Universitat de València, 2001, ISBN 84-7030-949-8, pg. 248.
  9. Le Torri di Firenze e del suo territorio, Lara Mercanti e Giovanni Straffi, Alinea Editrice, Firenze 2003. Fonto citita en it:Torri di Firenzeit:Palazzi di Firenze.
  10. Dua parto de Kiĥoto, ĉapitro IX Donde se cuenta lo que en él se veráCVC
  11. http://www.britannica.com/EBchecked/topic/238950/gopura gopura, alirita la 28an de januaro de 2010, angle
  12. http://www.encyclopedia.com/doc/1O214-gopura.html Gopura, alirita la 28an de januaro de 2010, angle
  13. Beijing Xiangshan Park. Fonto citita en en:Fragrant Hills
  14. it:Basilica di San Lorenzo (Milano)
  15. Kazhdan, Alexander, eld. (1991), Oxford Dictionary of Byzantium, Oxford University Press, p. 12, ISBN 978-0-19-504652-6. Fonto citita en en:Church of the Acheiropoietos
  16. Pedro Mateos Cruz, La Basílica de Santa Eulalia de Mérida: Arqueología y urbanismo, paĝo 157
  17. fr:Église Notre-Dame du Raincy.
  18. en:El-Tabia Mosque