Ciudad Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ciudad Real
Plaza Mayor de Ciudad Reak.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13001-13005
Retpaĝaro [3]
Politiko
Urbestro Pilar Zamora (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 74 054  (2016)
Loĝdenso 259 86 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 59′ N, 3° 55′ U38.983333333333-3.9166666666667Koordinatoj: 38° 59′ N, 3° 55′ U
Alto 628 m [+]
Areo 284 98 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Ciudad Real (Hispanio)
DEC
Ciudad Real
Situo de Ciudad Real
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ciudad Real [+]
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio
Situo de Reĝurbo en Hispanio

Ciudad Real estas urbo en Kastilio-La Manĉo, Hispanio, (foje esperantigita, Reĝurbo). Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Ciudad Real.

La loĝantaro de la urbo estas ĉirkaŭ 70.000 (jure) kaj 90.000 (fakte), kvankam la Magistrato antaŭvidas, ke tiu loĝantaro kreskos ĝis 120.000 jur-civitanoj el la jaro 2010. Laŭ la fakta loĝantaro ĝi estas la kvina plej loĝata urbo de la regiono.

La nomo signifas en la hispana lingvo Reĝa urbo pro tio esperante oni nomas ĝin Reĝurbo. Ĝi estis fondita de la reĝo Alfonso la 10-a de Kastilio, (kromnomita La Saĝulo) en 1255 por lukti kontraŭ la forto de la milita Ordeno de Kalatrava, kiu regis la tutan sudcentran parton de Hispanio, tio estas, preskaŭ la tutan nunan provincon de Ciudad Real / Reĝurbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo Ciudad Real enhavas kvar setlejojn, nome la propra ĉefurbo Ciudad Real, Las Casas, Valverde kaj La Poblachuela. Ciudad Real estas kiel urbo separata per malmultaj metroj de la najbara urbo Miguelturra, formante ununuran demografian domaron. Ciudad Real troviĝas en la natura komarko Campo de Calatrava, karakterizata de ebenaĵo situa en la malsupra suda altebenaĵo de la Iberia Duoninsulo, borde de etenda teritorio kiu montras la partikularecon de la reliefo kaj de vulkanaj fenomenoj. Tiele oni povas vidi formaĵojn kiel hidromagmaj krateroj nome "maaro", kiuj foje enhavis lagetojn. Tiuj foje estis sekigitaj en la dua duono de la 19a jarcento kiel konsekvenco de la ideoj kaj politikoj pri higieno kontraŭ akvejoj de la epoko, kiel okazis ĉe "Los Terreros" (kie estas aktuale la Fakultato de Edukado). Ankaŭ la propra areo de la centro-sudo de Ciudad Real troviĝas sur du maaroj, kies krateraj fondoj situas sub la nuna placo Pilar kaj en la fonto de la Ĝenerala Hospitalo. En ĝia municipa teritorio, troviĝas ankaŭ aliaj maaroj aŭ eksplodkrateroj kiel tiu de la Lageto de La Posadilla (nomata ankaŭ de Fuentillejos), deklarita Natura Monumento.

La reliefo de la municipa teritorio estas ebena kun malaltaj ondaĵoj kaj malaltaj vulkanecaj montetoj kaj malgrandaj montetoj kvarcecaj. La rivero Gvadiano trafluas tiun teritorion kaj suferas baraĵadon por irigacio pere de la Akvorezervejo de El Vicario.

Ciudad Real, elstaras pro la belo de la naturaj medioj ĉirkaŭaj, ĉefe pro la grandaj malsekejoj kiel la Natura Parko Lagunas de Ruidera, la Nacia Parko Tablas de Daimiel, la Lageto de La Posadilla, la Akkvorezeervejo de El Vicario kaj nombraj riveroj kiuj trafluas la provincon Ciudad Real. Ankaŭ en la Provinco Ciudad Real estas la Nacia Parko Cabañeros, kiu elstaras pro ties ampleksaj paŝtejoj, loĝataj de nombraj vegetaj kaj animalaj specioj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Klimata klasifiko de Köppen, la klimato de Ciudad Real estas ĝenerale duonaride malvarma de tipo BSk, sed proksima al la limo kun la mediteranea klimato de tipo Csa. Aliaj fontoj priskribas la klimaton de Ciudad Real kiel kontinenta-mediteranea klimato, diference disde la tipa mediteranea (kiu ekzistas en zonoj pli proksimaj al la marbordo), ĉar ĝi havas pli grandan temperaturan amplekson jaran pro ties alto kaj malproksimeco al la maro.

La averaĝa jara precipitaĵo estas de ĉirkaŭ 400 mm, kun minimumo en somero (kiel komuna en la mediteraneaj klimatoj) kaj maksimumo aŭtune kaj komence de vintro kaj, malgrandkvante, printempe. La neĝo-falo vintre estas nur porokaza. La somero estas tre varma, dum la vintro estas modere malvarma.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Omaĝo al la loko de la "Puto de Don Gil" ĉirkaŭ kiu disvolviĝis la urbo, verko de la skulptisto López-Arza.

Dekomence, en la aktuala loko de la urbo troviĝis malgranda setlejo nome Pozo Seco (aŭ Pozuelo, nome Seka Puto aŭ Puteto) de Don Gil. Tiu setlejo estis fondita pere de kampanjoj por reloĝado de la "nenies teroj" kiuj restis post la kristana konkero de iamaj islamaj teritorioj, nome "reconquista", kaj ĝi multobligis sian loĝantaron post la dekadenco de la najbara Alarcos, en 1195. En la loko kie troviĝis la puto, kiu nomigis la iaman domaron, nuntempe estas rememora tabulo, nome en la Placo Pilar.

La povo de la religiaj Militordenoj estis tiam simila al tiu de la reĝoj. La superulo "Maestre" de ĉiu ordeno agadis kiel Feŭda Senjoro, kaj rajtis kolekti impostadon en la teroj de sia dominado. En tio ne estis escepto la ĉefa Ordeno en la zono, nome tiu kiu montris plej grandan povon: nome la Ordeno de Kalatrava. Krome, ties povo estis tiom granda, ke ĝi povis esti granda aliancano (por protekti la limojn de la regno kun Al-Andalus) aŭ iĝi granda problemo. En 1255, la reĝo Alfonso la 10-a la Saĝulo renomigis la municipon Pozo Seco de Don Gil, kaj fondis Villa Real (Reĝa Urbo). Tiele la reĝo metis urbeton de sia posedo, kun fidelaj reĝaj funkciuloj, en la interno de la posedaĵoj de la Ordeno de Kalatrava.

Skulptaĵo de Alfonso la 10-a en la urbodoma placo de Ciudad Real.

En ĝia municipa teritorio kaj je malmultaj kilometroj troviĝas la monteto de Alarcos, antikva iberia setlejo de grava arkeologia valoro, ankaŭ pro siaj mezepokaj ermitejo kaj kastelo; ties ĉirkaŭaĵoj estis scenejo de la batalo samnoma, kie la kristanaj trupoj estis venkitaj fare de la almohadoj (1195).

Historia kuriozaĵo estas ke Villa Real, kun Madrido (kiu estis kortego en ekzilo) kaj Andújar, ĉesis aparteni al la Regno Kastilio, kaj iĝis parto de la senjorlando de Leono la 6-a de Armenio inter 1382 kaj 1391.[1] Johano la 1-a de Kastilio pagis la elaĉeton de Leono la 6-a de Armenio, post tiu estis kaptita de egiptanoj, en kio estis la falo de la lasta kristana regno de Oriento. Kiel danko pro la elaĉeto, Leono la 6-a alvenis en Kastilion viziti sian liberigiston, Johano la 1-a, kaj tiu donis al li la la senjorlandon de Madrid, e Vilareal e Andújar[2] ĝis lia morto, sen eblo heredigi ĝin. Sed Henriko la 3-a rekuperis la administradon de tiuj senjorlandoj en 1391, post la multaj plendoj de la subuloj. Samjare okazis grava pogromo en la ĉefaj setlejoj de Kastilio, kaj ankaŭ ĉe Villarreal, pro kio nombraj judoj de ties sinagogo decidis konvertiĝi al la kristanismo por pacigi la sintenojn, almenaŭ laŭŝajne.

Villa Real ricevis la titolon de "Ciudad" (urbo) decembre de 1420, kiam la reĝo de Kastilio Johano la 2-a donis ĝin kiel premio al ties apogo en la interna milito dinastia kontra la Militordenoj, ĉar sendis Villa Real ĉirkaŭ 1500 armitajn homojn milicanoj helpe al la reĝo, kiu troviĝis kaptita en la Kastelo de Montalbán. Ekde tiam, Johano donis al la urbo kaj la titolon kaj blazonon kun la diraĵo «Muy noble, muy leal» (tre nobela, tre fidela), kaj tiele la urbo eknomiĝis Ciudad Real (Reĝurbo).

La lokanoj de Ciudad Real organizis grandan insurekcion kontraŭ la samlokanoj novkristanoj kiu ekis la 6an de Oktobro 1474. Tiun tagon, la tumultemuloj eliris el diversaj domoj kaj monaĥejoj de la urbo, kio pensigas ke la insurekcio ne estis spontana sed male certe estis intenco rabadi kontraŭ ili kaj ties posedaĵoj. La urbo havis tiam proksimume 8,000 loĝantojn. En 1475 oni konfirmis la privilegiojn de la polico "Santa Hermandad Vieja" de Ciudad Real fare de la Katolikaj Gereĝoj, kiuj krome establis tien unu el du ĉefaj tribunaloj "Reales Chancillerías de Castilla" (1494), poste translokigita al Granada (1505), kaj la sidejon de la tribunalo de la Inkvizicio (1483), poste establita en Toledo (1485). La pastro Fidel Fita kaj la profesoro Haim Beinart studis la teruran subpremadon kiun suferis la eks-judoj en la urbo inter 1483 kaj 1485.[3] En 1508 okazis terura inundo.

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

Panorama vidaĵo de Ciudad Real en 1687, laŭ pentraĵo de Juan Francisco Leonardo.

En 1691 Ciudad Real estis nomumita ĉefurbo de la Provinco Manĉa kiam tiu estis kreita.

Inter la 26a kaj 27a de marto 1809 kadre de la Milito de Hispana Sendependiĝo okazis la batalo de Ciudad Real, inter la imperiaj trupoj de Napoleono unuflanke kaj la hispana armeo kaj la Milico de Ciudad Real aliflanke ĉe la pontoj de la rivero Gvadiano, en kiu batalis pli ol 5,000 homoj ambaŭflanke, post kiu Ciudad Real estos kaptita de la napoleonaj trupoj kaj okupita de milita garnizono de kavalerio ĝis 1813. Tiu garnizono havis kazernon en konstruaĵo kreita de la kardinalo Lorenzana kaj kiu ĝis la alveno de la napoleona armeo estis la Hospitalo "Misericordia" kaj monaĥejo.

La kardinalo Francisco Antonio de Lorenzana, fare de Matías Moreno. Ĉirkaŭ 1878. (Muzeo Prado, Madrido).

En 1833 oni kreis la administran unuon de la provinco Ciudad Real post la dekreto de la ministro Javier de Burgos kaj Ciudad Real iĝis ties ĉefurbo, post kio ĝi ekcentrigis la servojn de la provinca kaj ŝtata administracioj. En 1843, pro agado de la Generalo Regento Baldomero Espartero, Ciudad Real inaŭguris sian unuan mezlernejon "Instituto Provincial de Educación". Tio okazis post la peto fare de la urbestro sinjoro Maldonado kaj post la "desamortización" de la Konvento de Senŝuaj Mercedanoj, ankaŭ Hospitalo. Tiu konstruaĵo estis kreita de la kardinalo Lorenzana kaj ekde la napoleona invado en 1809, estis kazerno.

En 1863 alvenis al la urbo la fervojo kaj por tio oni sekigis la lagetojn Terreras, kiuj laŭdire estis okazigejo de malsanoj, ĉefe de infanoj en la proksima kvartalo Perĉel. Tri jarojn poste, en 1866 Isabel la 2-a de Hispanio vizitis Ciudad Real, kaj gastis ĉe la iama konvento de la Merced. Samtempe, oni rekonstruis partojn de la murego kaj oni inaŭguris la novan urbodomon de Sebastián Rebollar. La 18an de novembro 1875, la Papo Leono la 13-a kreis la Diocezon de Ciudad Real kaj la preĝejo de Sankta Maria iĝis la Sidejo de la Dioĉezo en 1877; en 1887 Ciudad Real ekhavigis kasinon. En 1905 en la 3a Centjariĝo de la Kiĥoto vizitis Ciudad Real la reĝo Alfonso la 13-a.

Nuntempa Epoko[redakti | redakti fonton]

En 1929, dum la periodo de la Diktatoreco de Miguel Primo de Rivera, okazis la ribelo de la Reĝimento de Artilerio de la urbo.

Dum la Hispana Enlanda Milito (1936—1939) la urbo restis en teritorio de la respublika registaro kaj ties historia nomo estis oficiale ŝanĝita al «Ciudad Libre» (Libera Urbo) aŭ «Ciudad Libre de La Mancha».[4]

Pordego de la Turego de la Alkazaro.

La urbo konservas, pro iama zorgomanko, nur kelkajn historiajn restaĵojn, kiel diversaj eroj de la urba murego kaj ĉefe la nomita Puerta de Toledo (Toleda Pordego, 13a jarcento), la domo de Hernán Pérez del Pulgar (15a jc.), la reĝa domo de la karitato (18a jc.), la preĝejo Merced (18a jc.), la preĝejo de Sankta Petro Apostolo (15a jc.) aŭ la preĝejo de Santiago Apostolo (14a jc.). La sidejo de la provincia deputitaro (municiparo) estas belproporcia novklasika konstruaĵo de fino de la 19a jarcento.

Krome oni konservas la iaman konventon de Sankta Francisko, tre renovigita, kiu estis unu el la plej antikvaj kaj plej grandaj de sia ordeno en Hispanio. Estis ankaŭ granda kastelo Alkazaro, el kiu nuntempe restas nur arko enireja al unu el ties turegoj la subteraneaj kaj tuneloj kaj cisternoj de la kastelo, jŭs malkovritaj en la konstruado de aŭtohaltigejo. El tio restos nenio post la fino de tiu konstruado.

Urbodomo de Ciudad Real. Balkonaro feste vestita.

Kvankam la historiaj restaĵoj estas malmultaj, oni notas ke la urbo estis grava jam dekomence. Ĝuste ĝi estis sidejo de la Tribunalo de la Inkvizicio aŭ Sankta Metio. Honoro aktuale rigardita kiel almenaŭ dubinda, oni donis ĝin nur al urbo konsiderita fidela por la povo. La sidejo de la Sankta Metio, troviĝis en la loko kie aktuale estas la "delegación de Hacienda" (trezorejo), antaŭ la Preĝejo de Sankta Petro.

En la lastaj jardekoj oni konstruis novajn kvartalojn, ŝoseojn (aŭtovojoj ĉien, escepte okcidenten), servoj kiaj hospitaloj, sportejoj, administraj kaj eduksistemaj konstruaĵoj, muzeoj ktp. Elstaras moderna urbodomo inter du placoj.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

  • 1451, naskiĝis Hernán Pérez del Pulgar.
  • 1483, la Katolikaj Gereĝoj establis en Ciudad Real la tribunalon de la Inkvizicio.
  • 1494, la Katolikaj Gereĝoj establis en Ciudad Real la tribunalon de la Real Chancillería.
  • 1531, mortiĝis Hernán Pérez del Pulgar.
  • 1691, Ciudad Real estis nomumita ĉefurbo de La Mancha, kiam kreiĝis tiu komarko.
  • 1809, Batalo de Ciudad Real kontraŭ la trupoj de Napoleono ĉe la pontoj super la rivero Gvadiano. La francaj trupoj konkeris la urbon ĉirkaŭ 1813.
  • 1833, oni kreis la provincon Ciudad Real laŭ dekreto de la ministro Javier de Burgos.
  • 1861, oni inaŭguris la fervojon Ciudad Real-Almagro kaj por tio oni sekigis la lagetojn Las Terreras.
  • 1866, la reĝino Isabel la 2-a vizitis la urbon kaj oni inaŭguris la urbodomon fare de Sebastián Rebollar.
  • 1875, laŭ buleo de la papo Pio la 9-a la ĝistiama paroĥejo de Sankta Maria iĝis Baziliko kaj sidejo de la militordenoj.
  • 1887, oni kreis la Grandan Kazinon.
  • 1905, Alfonso la 13-a ordeniĝis kiel "Gran Maestre", nome Superulo, de la Militordenoj en la Baziliko Virgulino Prado.
  • 1915, la Pordego de Toledo iĝis Havaĵo de Kultura Intereso kaj Nacia Monumento.
  • 1931, la Baziliko Sankta Maria Prado iĝis Havaĵo de Kultura Intereso.
  • 1936-1939, Hispana Enlanda Milito, Ciudad Real restis en teritorio de la Respubliko kaj nomiĝis Ciudad Libre (Libera Urbo) aŭ Ciudad Libre de la Mancha.
  • 1974, la Preĝejo de Sankta Petro iĝis Havaĵo de Kultura Intereso.
  • 1976, oni konstruis la novan urbodomon de Ciudad Real de novgotika stilo kaj nordia influo, de la arkitekto Fernando Higueras.
  • 1980, la Baziliko Sankta Maria Prado iĝis Katedralo.
  • 1982, la Preĝejo de Santiago iĝis Nacia Monumento.
  • 1985, oni fondis la Universitaton de Kastilio-Manĉo, kies Rektorejo estas en Ciudad Real.
  • 1992, oni inaŭguris la rapidan trajnon AVE kun haltejo en Ciudad Real.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Moderna konstruaĵo en Ciudad Real

La censo de Ciudad Real havigas 74.798 loĝantojn (INE 2014) kaj la municipa censo havigas la ciferon de 74.960 loĝantoj en la jaro 2014.

Pro la granda nombro de studentoj de la Universitato de Kastilio-Manĉo (UCLM) kaj de personoj vere loĝantaj sed ne censitaj, la loĝantaro de Ciudad Real vere atingas ĝis 80.000 personoj proksimume, kio indikas tre altan procenton de ligita loĝantaro. Tio motivigis diversajn kampanjojn de la Urbodomo de Ciudad Real por plialtigi la nombron de censigon de loĝantoj en la urbo.[5]

Demografia evoluo de Ciudad Real[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de la municipo de Ciudad Real plutenas dinamikon de seninterompa kresko. Menciindas ke antaŭ 1857 okazis la sendependigon de Poblete, pro kio la kresko en tiu epoko estis pli malgranda.

Dum la 20a jarcento, la demografia evoluo estis tre uniforma, kaj ne suferis la demografian katastrofon kiu okazis en la plej parto de municipoj de la provinco. Reale Ciudad Real estis kaj estas kerno de altiro por parto de tiuj perdoj kiujn suferis la pli malgrandaj municipoj de la provinco. Rimarkindas la granda demografia kresko de la 1940-aj jaroj, multe pli granda ol en la cetero de la provinco.

Same menciindas ke en diversaj epokoj oni deziris la demografian kreskon de la municipo de Ciudad Real, ekzemple rilate al la aprobo de urbaniza plano, la alveno de rapidega trajno, la konstruo de akvotransportaj kanaloj aŭ la konstruado de privata flughaveno, kiu finfine ĝis nun montriĝis fiasko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Religiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Katedralo de Nia Sinjorino de la Herbejo: Dekomence romanika ermitejo. Laŭ la tradicio legenda, en 1088 aperis la Virgulino tie antaŭ lokanoj de la domaro de Pozo de Don Gil. En 1531 oni starigis la preĝejon de Sankta Maria, kaj oni lasis el la primitiva romanika ermitejo nur la sudan pordegon nome de la Pardono. La impresa turo kvaretaĝa estis ekkonstruita en la 17a jarcento kaj finita en la 19a jarcento pro lastaj reformoj post la tertremo de Lisbono de la 18a jarcento. La interno estas de unusola navo, kaj tiele ĝi estas la nura katedralo de Hispanio kun tiuj karakteroj, kun falsa krucvolbaro tre ornamita de la malfrua gotiko. Sed kio havigas partikularecon kaj propran trajton al la katedralo estas ĝia belega retablo de 1616 verko de la skulptisto Giraldo de Merlo kaj de la pentristo Johano de Hasten.
Preĝejo de Sankta Petro. Tombo de Fernando Alonso de Coca.
  • Preĝejo de Sankta Petro: Nacia Monumento laŭ Dekreto de 20a de julio 1974. Gotika konstruaĵo de la 14a jarcento, konstruigita de la kavaliroj de la "Flor y Nata" (kremo) de Ciudad Real; rimarkindas el la ekstero la turo kun spajro kaj ĝiaj tri pordegoj, tiu romanika, nome de la Pardono, ĉar ĝi troviĝis antaŭ la prizono de la "Santa Hermandad" el kiu la kulpuloj devis iri rekte al la preĝejo pardonpeti, tiu de la "Umbría" (umbro) kaj tiu de la Suno. El ĝia interno sendube, krom la harmonia distribuado de la spaco kaj de la arbaro de kolonoj de la krucvolbaro, menciindas ties kapiteloj kun singularaj temoj, kiel kapoj ĉu de homo ĉu de animaloj aŭ vegetaloj; sed plej elstara estas la Kapelo de la familio Coca [KOka], kiu estas hejmo de la kuŝa tomboskulptaĵo de la kantoro de la Katedralo de Korja kaj konfesisto de Isabel la 1-a de Kastilio, nome Don Fernando Alonso de Coca, hispan-flandra verko de la 15a jarcento kun evidenta similo kun la fama tomboskulptaĵo de la Doncel de Sigüenza; ĝi estas ĉe la tomboj plankaj de ties gepatroj kaj retablo de alabastro de la Virgulino Loreto. Elstaras ankaŭ la Kapelo de Jesuo Nazaretano kun izabela kradaro kaj stelforma volbofermilo. Dum periodo de la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) tiu preĝejo estis uzita kiel grenstokejo.
Preĝejo de Santiago. Drakoj super la absido.
  • Preĝejo de Santiago: Preĝejo de fino de la 13a jarcento, ĝi estas la plej antikva kiu konserviĝas en Ciudad Real. En ĝia interno, vera trezoro de la rura malfrua romaniko, oni trovas en ĝia centra navo mudeĥaran plafonornamadon de la 14a jarcento kun interligaĵoj kaj oklateraj steloj konstruigita de la "Maestre de Calatrava" (Kalatrava Superulo) Don Pedro Muñiz de Godoy, fine de kiu super la gotika absido en la centro, nome super la volbofermilo super la ĉefaltaro estas rimarkinda kaj malkutima fresko kun ok drakoj aŭ okkapa drako; en flanka kapelo, nome tiu de la Kristo de la Pieco estas la blazono de la Ordeno de Santiago de la 16a jarcento. Rimarkindas gotika murpentraĵo en la navo de la Epistolo kun sceno de la Pasio de Kristo, same kiel diversaj kapiteloj kun diabloj kaj figuroj de pilgrimantoj kaj konkoj de Santiago en la flankaj navoj. Tiu areo estis la kerno de la juda kvartalo.
  • Monaĥejo de Sankta Isabel kaj Sankta Antonio Abato aŭ de la Senŝuaj Karmelaninoj estas konvento kaj preĝejo kaj renesanca kaj baroka de la 17a jarcento kiu estis origine monahejo de la Ordeno de Montesa konstruigits de don Antonio Galiana y Bermúdez, kavaliro de la ordeno de Montesa. En 1956 ĝi estis ekokupita de la monaĥinoj Senŝuaj Karmelaninoj.
Konvento de la Merced, aktuala muzeo.
  • Konvento de la Mercedanoj: Estas simbola konstruaĵo de la Antikva Konvento de la Merced, de la 17a jarcento. En tiu konstruaĵo estis la unua mezlernejo de la provinco. En 2005 ĝi estis rehabilitata okaze de la celebro de la 4a Centjariĝo de La Kiĥoto kaj aktuale estas hejmo de la kolekto de Belartoj de la Muzeo de Ciudad Real kaj de la selekto de nuntempa arto hispana reprezenta de la 19a-21a jarcentoj. En ties flanko estas la fama kaj tipa strateto Pasaje de la Merced.[6]
Pordego de la Konvento de la Dominikaninoj de Altagracia.
  • Pordego de la Konvento de la Dominikaninoj de Altagracia: Situa aktuale en la ĉirkaŭŝoseo Ronda de Santa María, kie iame estis la Pordego de Sankta Maria de la mezepoka murego de la urbo. Estas la nura restaĵo kiu pluas el la antikva konvento de la Dominikaninoj detruita en 1969 pro la malbonaj kondiĉoj en kiuj ĝi troviĝis. Tiam oni decidis meti la enirpordon de la preĝejo de la konvento kiel monumento en uno de la vojkrucoj de la Ronda kiu ĉirkaŭas la urbon.
  • Ermitejo de Alarcos: Tiu ermitejo estas de gotika stilo de la 13a jarcento, kun plano de latina kruco en kiu elstaras la belega punteca rozfenestro kiu troviĝas en la malantaŭa fasado. Ĝi havas tri navojn, separitaj per dek pilieroj kun apudaj kolonoj kiuj havas kapitelojn kun alternaj folioj kaj kapoj. Tiu sanktejo estas dediĉita al la virgulino de Alarcos. Tiu troviĝas ene de la arkeologia parko de Alarcos, kiu estas hejmo ankaŭ de aliaj arkeologiaj restaĵoj, kaj de mezepoko kaj de iberoj.

Nereligiaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Pordego de Toledo.
  • Pordego de Toledo: Nacia Monumento ekde 1915, grava ekzemplo de milita arkitekturo de la 14a jarcento, konstruigita ĉirkaŭ 1255, kaj finigita en 1328 fare de la reĝo Alfonso la 11-a de Kastilio.[7] Ĝi estas subtenita de po unu turego ambaŭflanke, kaj havas ses arkojn: la eksteraj ogivaj arkoj ripozas sur duonkolonoj apudigitaj, la intermezaj estas hufoferaj kaj la internaj gotikaj. En la interno estas du eroj kun eĝaj volboj separataj pere de la spaco de la barkrado. Ekstermurege, sur la ogiva arko estas blazono kun la kastiliaj simboloj -kastilioj kaj leonoj- kaj enmurege surskribaĵo kiu indikas ke la vorko povis esti finigita en la epoko de Alfonso la 11-a en la jaro 1328. La pordego estis restaŭrita antaŭnelonge. Fakte ĝi suferis multajn renovigojn kaj ŝanĝojn laŭ la jaroj pro problemoj el humideco, medio kaj patologio de ŝtono. La lasta renovigo finiĝis en 2013, kaj ĝi rezultis en interesajn trovojn, kiaj kvar bustoj skulpitaj en la ŝlosilŝtonoj de volboj super la pasejo tra la interno de la pordego. ; tiuj apartenas al la epoko de la origina konstruado, kaj tiele ili helpis al ties datigo. Marte de 2015 profitante la centjariĝon de ties deklaro kiel NAcia Monumento oni faris la oficialan prezentadon de la monumento post la rehabilita periodo.
  • Pordego de la Alkazaro: Ĉe centra ĝardeno, estas la nura restaĵo de la Alkazaro. Temas pri pordego kun ogiva arko, kaj konstruŝtonoj kun markoj de ŝtonĉizistoj kaj la blazono de Kastilio. Tiu alkazaro estis konstruigita de Alfonso la 10-a sur la plej alta parto de la urbo por gvati al eblaj atakoj. Ĝi utilis kiel rezidejo foje al la Katolikaj Gereĝoj.
  • Domo de la Arko: Unua Urbodomo de Ciudad Real, nome konstruaĵo de plano de la 15a jarcento kvankam la fasado estas de la 18a jarcento; ĝi estis alpropigita de la Katolikaj Gereĝoj al la juda rabeno Alvar Díaz por ke ĝi iĝu urbodomo de Ciudad Real, kio ĝi iĝis ĝis 1866. Estas la administracia konstruaĵo plej antikva el Ciudad Real kaj unu el la plej antikvaj de la provinco. En ĝi estis instalita la Kariljono de don Kiĥoto.
  • Urbodomo: Konstruaĵo de 1976 (kiu okazigis siatempe gravan polemikon), verko de la madrida arkitekto Fernando Higueras [iGEras]. Ĝia pekuliara formo intencas esti de inspiro novgotika, kio estas iel simila aŭ memoriga pri kelkaj urbodomoj de Flandrio aŭ Nederlando. Estas situa ĉe la etosa ĉefa placo nome Plaza Mayor. Tiu estas la kerno de la urbocentra etoso; en ties okcidenta parto estas antikva gastejo "Posada del Sol", de la 18a jarcento. La placo laŭlonge de la jaroj utilis kiel juĝa sidejo, pilorio, inkvizicia sidejo, merkato, taŭrludejo, teatro kaj liturgia scenejo.
Kariljono de don Kiĥoto.
  • Kazino: Ĝis 2007 ĝi estis hejmo de muzika konservatorio. Estas konstruaĵo de klasikisma stilo fare de Sebastián Rebollar (1887), en kiu elstaras ornamaĵoj, ĉefe tiuj de la Dancosalono kun palmoj, modluroj aŭ vegetalformoj kiel ornamaj elementoj. Estas ankaŭ belaj lampegoj, de stilo art-deco aŭ la prelega salono kun mitologiaj temoj. La hejtiloj estis planitaj kiel mebloj kun kurbaj kruroj kaj vegetala ornamaĵaro.
  • Hospitalo de la Mizerikordo: Nuntempe estas sidejo de la Rektorejo de la Universitato de Kastilio-Manĉo, kaj temas pri konstruaĵo de la 18a jarcento konstruigita de la Kardinalo Lorenzana kiel gastejo, hospitalo kaj metilernejo por virinoj kaj malriĉuloj, kaj kiu pro la franca invado konvertiĝis en artileria kazerno, kio pluestis ĝis la 1990-aj jaroj kiam ĝi estis donacita al la universitato. La konstruaĵo havas strukturon ĉirkaŭ du grandaj kortoj kun centra kapelo (nune aŭlo). En unu el la kortoj troviĝas pordego de la iama juda kvartalo de la urbo, de la 14a jarcento.
Pordego de la Palaco de Medrano.
  • Fasado de la Palaco de Medrano: Elstaras ĝia pordego kun la blazono de la familio Treviño, de la 16a jarcento, kaj eleganta korto kun kolonoj. Nuntempe estas hejmo de la Delegitaro de la regiona registaro Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha.[8]
Palaco de la Provinca Deputitaro.
  • Palaco de la Provinca Deputitaro: Prezentas tri diversajn fasadojn, inter kiuj elstaras la ĉefa fasado, finigita per la urba blazono, kaj tiu de la Merced, kun tribunejo de joniaj kolonoj kronitaj de frontono. En ĝia interno indas la kontemplado de la ĉefa ŝtuparo, de tipo imperia, disvolvigita en du flankoj kaj kovrita per kupolo, kiu estas verko de fino de la 19a jarcento fare de la arkitekto Sebastián Rebollar (1893) kaj dekoraciita de Ángel Andrade kaj Samuel Luna. En ties galerioj, kiel konstanta ekspozicio, elstaras la verkaro de Ángel Andrade kun aliaj pentristoj kaj skulptistoj de la provinco.
  • Arkeologia Parko de Alarcos: Troviĝas je malmultaj kilometroj de la ciudadreala ĉefurbo. En ĝi troviĝas la ermitejo de Alarcos, gotika, same kiel la mezepoka parto de la arkeologia kuŝejo kun la kastelo kaj la restaĵoj de la Batalo de Alarcos (1195); kaj la grava kaj etenda kuŝejo de la epoko de iberoj inter kiu elstaras ties sanktejo.

Ĝardenoj kaj parkoj[redakti | redakti fonton]

Ĝardenoj de la Prado (Herbejo) kun la katedralo fone.
Ĝardenoj de la Prado subneĝe en januaro de 2006.
  • La Ĝardenoj de la Prado kiu troviĝas ĉe la katedralo de Nia Sinjorino de la Prado, sur placo ĉirkaŭita de gravaj konstruaĵoj kiaj la katedralo mem, la Muzeo de Ciudad Real, la domo de Hernán Pérez de Pulgar (aŭ Muzeo López Villaseñor), la iama Kulturdomo de Miguel Fisac, la Antikva Kazino ktp., kun skulptaĵoj al "La Pandorga" kaj centra muziktempleto.
  • La Parko Gasset kun ampleksaj promenejoj kaj agrabla sono de fontoj disaj tra la parko. Elstaras unu el tuj, iel simbolo de la urbo, nome "La Talaverana" ornamita per ceramiko el Talavera de la Reina, krom benkoj ornamitaj per temoj el la Kiĥoto. Inter skulptaĵoj elstaras La kruco de Geedzoj, La Printempo kaj la Monumeto al José María de la Fuente.
  • La Parko El Pilar (piliero aŭ baseno, kun boatejo), proksime al la stacio de la rapida trajno AVE, nuntempe rekuperata pro la senzorgado dum la lastaj jaroj.
  • La Parko de Atoĉa, kiu estas ĝardeno situa en la apudaĵoj de la Universitato kun porinfana areo kaj monumento al viktimoj de terorismo.
  • La Ĝardenoj de la Turego de la Alkazaro, en la urba centro, kun ĉevalrajda skulptaĵo de Johano la 2-a. Ĝi enhavas la turegon, lasta restaĵo de la iama alkazaro, kiu nomigas la parkon.
  • La Parko de Johano Paŭlo la 2-a, en la iamaj terenoj de la fervoja entrepreno Renfe.
  • La Parko Reĝino Sofia, en la nordokcidenta zono de la urbo, apud la mezlernejo I.E.S. Hernán Pérez del Pulgar kaj proksime al la Seminario (porpastra lernejo).
  • La Parko Pordego de Toledo aŭ Antonio Gascón, apud la urba tombejo kaj la ĉirkaŭŝoseo Ronda de Toledo, kun sporta areo.
  • La Parko de la Poetoj, ĉe la ŝoseo al Toledo.
  • La Parko Episkopo Echevarría [eĉebaRIa], okcidente de la urbo.
  • La Parko College Station, en la norda zono de la Ronda.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Enirejo al la Muzeo de Ciudad Real.
  • Muzeo de Ciudad Real: Ĝi konsistas el du sidejoj: konstruita de Carlos Luca de Tena y Albear kaj inaŭgurita en 1982 en la strato Prado kie troviĝas la sekcioj de Paleontologio kaj Arkeologio. Ties ekspoziciaĵoj devenas ĉefe el elfosadoj de iberaj kaj mezepokaj restaĵoj de la monteto de Alarcos, la romia urbo Sisapo (La Bienvenida), la romiaj mozaikoj de Alcázar de San Juan aŭ la pordego de la antikva Sinagogo de Ciudad Real. La kolektoj de la Paleolitiko devenas ĉefe el la donaco de privataj kolektoj (Estanislao Rodríguez, Evaristo Martín kaj Margarito Expósito) kaj de la kuŝejoj de la rivero Bullaque [buĜAke], La Atalaya kaj Aldea del Rey. La kolekto de Belartoj estas en la antikva Konvento de La Merced.[9]o
Muzeo López-Villaseñor. Naskiĝdomo de Hernán Pérez del Pulgar.
  • Muzeo Manuel López-Villaseñor: Enhavas verkaro de la ciudadreala pentristo Manuel López-Villaseñor, nome unu el la ĉefaj reprezentantoj de la hispana realisma pentrarto de la dua duono de la 20a jarcento. La konstruaĵo, de la 14a jarcento kun aldonaĵoj de la 17a jarcento, kun fasado kiu havas renesancan enirpordon el ŝtono, formita de du joniaj kolonoj, balkon de forĝado kaj la blasonoj de la familio Pérez del Pulgar, kun centra parto konstruita kvazaŭ turo, kaj en la interno de la domo estas tipa korto kastilia. En tiu domo naskiĝis en julio 1451 Hernán Pérez del Pulgar, legenda heroa militisto je la servo de la Katolikaj Gereĝoj, kiu junaĝe ŝajne elstaris ĉar defendis Ciudad Real kontraŭ la kalatravanoj kaj en la Milito de Granada (Reconquista) pro la heroaĵo de la "Ave Maria", ĉar esats legendo ke dum nokta atako al Granada alvenis ĝis la pordo de la Ĉefa Moskeo kaj fiksis per ponardo la preĝejon de "Ave Maria" kiel sistemo de psikologia milito kontraŭ la islamanoj; de kies milito li estis poste kronikisto. Poste en Italio, kun Gonzalo Fernández de Córdoba, nome “la Granda Kapitano”, kies anstataŭanto li estis, reformis la taktikojn de la hispana infanterio en Ceriñola, kio poste estos la ĝermo de la famaj armeoj de la "Tercios Españoles", venkintoj dum pli ol 150 jaroj danke al lia instruado.
Monumento al Don Kiĥoto kaj Sancho Panza ĉe ties Muzeo.
  • Muzeo de la Kiĥoto: Muzeo dediĉita al la famega figuro de la kavaliro Don Quijote, frukto de la same famega verko cervantesa. Ĝi kombinas ekspozicion de artaĵoj rilataj kun la menciita cervantesa romano kun modernajmuntaĵoj multrimedaj kiuj transportas la vizitantojn al la 16a jarcento, al la etoso de presejo de la epoko, kun la roluloj de la romano, en vera veturado tra la tempo. La fakuloj pri la verkaro de Cervantes disponas ankaŭ el centro de studoj kaj el tre grava biblioteko pri la Kiĥoto.
Episkopa blazono de la Diocezo de Ciudad Real en la fasado de la Palaco.
  • Episkopa Palaco / Dioceza Muzeo: En la interno de la deknaŭajarcenta konstruaĵo de la Episkopa Palaco estas instalita la Dioceza Muzeo, kie oni konservas parton de la religia artaĵaro, nome kantolibraron de la Monaĥejo de Uclés de la antikva Ordeno de Santiago, liturgiaj elementoj, same kiel verkoj de la Romaniko, la Gotiko kaj ĉefe de la Baroko. Oni ekspozicias tie ankaŭ la impresan procesieron de la Sankta Semajno “La Sankta Vespermanĝo”, verko de Faustino Sanz Herranz. Dum la Hispana Enlanda Milito ĝi estis la sidejo de la PCE de Ciudad Real, kaj poste ĝi suferis la atakon, dum ties lastaj tagoj, de la milicoj kaj respublikanaj kaj de la CNT ciudadrealaj.
Muzeo Elisa Cendrero. Detalo de la balkonoj.
  • Muzeo-Historia Municipa Arkivo Elisa Cendrero: Temas pri la domo de Doña Elisa Cendrero y de Arias, datita en 1917, kaj kiu konservas la dekoracion propran de ŝia epoko, transportanta la vizitantojn al la burĝa etoso de fino de la 19a jarcento; en ties interno troviĝas la Municipa Muzeo. Aktuale ĝi ne estas vizitebla ĉar estas plibonigata.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la urbo dependas grandparte de servoj, turismo (en la tuta provinco de Ciudad Real), ĉasado (kaj malgranda kaj granda), fiŝkaptado, agrikulturo (grandaj ekspluatejoj de vitaroj, olivarbaroj kaj cerealoj), brutobredado kaj pli malgrandkvante, de industrio, kun elstaro de la fabrikado de la historia biero Calatrava, origina de Ciudad Real el 1961.

En la lastaj jaroj, kaj pri ekonomiaj eventoj de ŝtata nivelo, iĝis gravegaj la vinfoiro "Feria Nacional del Vino" (FENAVIN), kiu okazas el la jaro 2001 ĉiun duan jaron, la ĉasfoiro "Feria de la caza, pesca y turismo", la foiro de la produktoj kun devena nomigo kaj aliaj kvalitindikiloj kiaj "España Original", kiu okazas el la jaro 2006 ĉiun duan jaron, kaj la funkciado de Ciudad Real kiel sidejo de sportaj konkurencoj je internacia, kontinenta, ŝtata, regiona, provinca kaj loka.

En la urbo estas tri industriaj zonoj, nome la jenaj:

  • Industria Zono de la Ŝoseo de Carrión - nome "Polígono Industrial Avanzado". Estas la zono de pli granda setlejo de industrioj kaj de pli granda kresko. La ĵusa kreo de la Komerca Parko "Puerta del AVE" havigis al tiu zono de komercaj instalaĵoj de pliiĝanta gravo. Ĝi kunigas grandan kvanton de industrioj kaj de servoj de mekaniko de aŭtoj, mekaniko industria, loĝistiko, importado/eksportado kaj diversaj servoj. Ĝi havas ankoraŭ gravajn projektojn sen plenumado.[10]
  • La Industria Zono Larache [laRAĉe]. Multaj entreprenoj el tiu translokiĝis al la industria zono antaŭe menciita. La proksimeco de pli granda nombro de loĝejoj en tiu zono disvolvigis konverton al komercaj servoj. Ĝi pluhavas ankoraŭ malgrandajn kemiajn industriojn, de mekaniko de aŭtoj kaj de diversaj industriaj servoj.
  • La Industria Zono "Puerta de Toledo". Pli malgranda kun nur kelkaj entreprenoj kaj industriaj servoj.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Provinco[redakti | redakti fonton]

Ciudad Real estas ĉefurbo de samnoma provinco Ciudad Real, havanta 480.000 loĝantojn.

Ĉefaj urboj: Puertoljano, Tomeljoso, Valdepenjoj, Almadeno, Manzanaroj kaj Dajmjelo.

Esperanto en Ciudad Real[redakti | redakti fonton]

En Ciudad Real ekzistas malgranda Esperantista Manĉa Asocio nome Asociación Manchega de Esperanto (AME-EMAS). Ĝi okazigis en najbara urbo Almagro la 71-an Hispanan Kongreson kaj Iberian Renkontiĝon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Señorío de León VI de Armenia.
  2. Foundation for Medieval Genealogy
  3. Fidel Fita Colomé, "La Inquisición de Ciudad Real en 1483-1485. Documentos inéditos", en Boletín de la Real Academia de la Historia, tomo 20 (1892), pp. 462-520 http://www.cervantesvirtual.com/obra-visor/la-inquisicin-de-ciudad-real-en-14831485-documentos-inditos-0/html/006e446e-82b2-11df-acc7-002185ce6064_13.html kaj Haim Beinart, Records of the trials os the Spanish inquisition in Ciudad Real. Volume One: The Trials of 1483-1485. Jerusalem, The Israel National Academy of Sciences and Humanities, 1974, kaj The Records of the Inquisition: A Source of Jewish and Converso History The Israel Academy of Sciences and Humanities Proceedings. Volume II, The Israel Academy of Sciences and Humanities 1967 kaj Records of the Trials of the Spanish Inquisition in Ciudad Real, Volume 4: Documents, Biographical Notes, Indexes, The Israel National Academy of Sciences and Humanities, 1985.
  4. Eslava Galán, Juan (2005). Una historia de la guerra civil que no va a gustar a nadie. Grupo Planeta. p. 64. ISBN 84-08-05883-5.
  5. [1] Ayuntamiento de Ciudad Real.
  6. Edificios de Interés Histórico Artístico. Ciudad Real: Ayuntamiento de Ciudad Real; 1994.
  7. LA PUERTA DE TOLEDO DE CIUDAD REAL CIUDAD REAL CULTURAL Alirita en la 4a de novembro 2016, Antonio José Martín, wordpress.com
  8. Martín de Consuegra Gómez AJ. Palacio de Medrano. Ciudad Real monumental. Konsultita la 09/10/2012.
  9. Museo de Ciudad Real. Directorio de museos y colecciones de España. Ministerio de Educación, Cultura y Deporte. Konsultita la 08/10/2013.
  10. [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejo: http://www.ame-emas.tk

Video-prezentado pri Reĝurbo: http://www.youtube.com/watch?v=t5CYxJ3Vt0E