Provinco La Mancha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Provinco Manĉa)
Provinco La Mancha

LandoHispanio



vdr
Antikva Provinco La Mancha (mapo de Thomás López Pensionista. Jaro 1765).

La provinco La Mancha [mAnĉa] estis antikva provinco hispana, oficiale ekde 1691 ĝis 1833. Historie oni atribuis al La Mancha la teritorion limigitan el Montoj de Toledo al la okcidenta deklivaro de la Serranía de Cuenca, la Valo Ayora kaj Altebenaĵo de Yecla; kaj el La Alcarria ĝis Sierra de Segura kaj Sierra Morena, tiele enmetante en tiu areo la nomita Mesa de Ocaña kaj de Quintanar, la jurisdikciajn teritoriojn de Belmonte kaj San Clemente, kaj la terenojn de la Ordeno de Santiago, same kiel tiujn de la Ordenoj de Sankta Johano kaj de Kalatravo, krom la tuta Sierra de Alcaraz.

Estis ties limoj la jenaj: norde, la Provinco Toledo, oriente, la regnoj de Valencilando kaj Murcio, sude, tiuj de Kordobo kaj Ĥaeno; kaj okcidente, la provincoj de Ekstremaduro, etende 53 leŭgojn el oriente al okcidente, kaj 33 de nordo al sudo.

Poste oni komprenis, ke necesas difini novan provincon kun klara celo akiri plej taŭgan administran kaj jurisdikcian regadon de la antikva Regno de Toledo, pro la granda distanco kiu separis multajn vilaĝojn el ties ĉefurbo. Tial granda parto de La Mancha devena de tiu Regno, utilis kiel bazo pora prilabori la kadron de nova provinco, el kio estis supozata kiel La Mancha geomorfologie, komprenita kiel senmonta kaj seka ebenaĵo, sed fundamente, krome, en historiaj kaj kulturaj antaŭaĵoj (kuirarto, literaturo, kutimaro, ktp.. ).

Provinco La Mancha, laŭ la leĝo Orden de S.M. de 22a de marto de 1785[redakti | redakti fonton]

Ĉefpaĝo de publikaĵo de la leĝo Orden de S.M. de 22a de marto de 1785 (jaro 1789).

En ĝi oni priskribis la provincon La Mancha en 3 Partidos (jurisdikciaj teritorioj), el kiuj ĉiu enhavis kaj urbojn kaj vilaĝojn; krom domarojn kaj lokojn (el kiuj oni mencias ĉi tie tiujn kiuj poste iĝis municipoj).

- Jurisdikcia teritorio de Villanueva de los Infantes, de la Ordeno de Santiago: Albaladejo, Almedina, Alhambra, Alcubillas, Beas (nune de Jaén), Castellar, Cañamares (nune senhoma), Chiclana (nune de Jaén), Cózar, Carrizosa, Fuente-Llana, Infantes, Membrilla, Montiel, Ossa, Puebla, Santa Cruz de los Cáñamos, Solana, Torre de Juan Abad, Terrinches, Torrenueva, Villa Hermosa, Villa Manrique.

Aligitaj de Manĉo de Quintanar al Jurisdikcia teritorio de Infantes: Cabeza Messada, Campo de Criptana, Miguel Esteban, Hinojoso de la Orden, Horcajo de las Torres, Quintanar de la Orden, Socuéllamos, Santa María de los Llanos, Tomelloso, Toboso, Villamayor de Santiago, Villanueva del Cardete, kaj Reĝa Loko de Ruidera,

- Jurisdikcia teritorio de Alcaraz:

La urbo Alcaraz, kaj la vilaĝoj: Aina (Ayna), Balazote, Ballestero, Barrax, Bien Servida, Bogarra, Bonillo, Cotillas, Lezuza, Munera, Peñas de San Pedro, Riopar, San Pedro, Villa Nueva de la Fuente, Villa Palacios, Villa-Robledo kaj Villaverde.

Ankaŭ la lokoj kaj domaroj apartenantaj rekte al la urbo de Alcaraz: Casa-Lázaro (Casas de Lázaro), Herrera, Masegoso, Paterna, Peñascosa, Pobedilla (Povedilla), Robredo (Robledo), Salobre, Vianos kaj Viveros.

La domaroj de la vilaĝo de Ayna: Elche de la Sierra kaj Molinicos.

La domaroj de la vilaĝo de Peñas de San Pedro: Pozo-Hondo kaj Pozuelo.

- Jurisdikcia teritorio de Almagro, Ordeno kaj Kamparo de Kalatrava:

La urbo Ciudad Real kaj la vilaĝoj: Alcolea, Almagro, Aldea del Rey, Abenójar, Argamasilla, Agudo, Almadén, Almodóvar, Bolaños, Valenzuela, Valdepeñas, Ballesteros, Belvis (nune, Villanueva de San Carlos), Cabezarados, Caracuel, Carrión, Corral, Calzada, Cañada, Daymiel, Fuente del Fresno, Fuencaliente, Fernán Caballero, San Lorenzo, Almuradiel, Granátula, Luciana, Mestanza, Miguel Turra, Malagón, Moral, Manzanares, Pozuelo (de Calatrava), Pozuelos, Porzuna, Picón, Piedrabuena, Puebla de Don Rodrigo, Puerto-Llano, Saceruela, Santa Cruz, San Carlos (nune, Villanueva de San Carlos), Torralba, Villar del Pozo, Villamayor, Villa-Rubia (de los Ojos), kaj Viso.

La domaroj de la korespondaj vilaĝoj: Alamillo (Almadén); Brazatortas (Almodóvar); Bolaños (Almagro); San Lorenzo (Mestanza); Hinojosas, kaj Cabezas Rubias (Puertollano).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj bibliografiaj[redakti | redakti fonton]

  • Imprenta Real (1789) "España Dividida en Provincias e Intendencias (Orden de S.M. por el Conde de Floridablanca, 22 de marto de 1785) Ministerio de Estado.
  • Diego Medrano y Treviño (1841) "Consideraciones sobre el Estado Económico, Moral y Político de la Provincia de Ciudad Real" Instituto de Estudios Manchegos, Patronato José Mª. Quadrado del CSIC. Ed. FACSÍMIL de la Dip. Prov. de C.Real. Jaro 1972.
  • José de Hosta (1865) "Crónica de la Provincia de Ciudad Real" Ed. Aquiles Ronchi. Madrid